Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dento — pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min ia fremdulo kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versajo en la lingvo prilaborata de mi. Unu el tiuj ĉi versaĵoj « Mia penso » mi metis poste en la unuan broŝuron eldonitan de mi; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, en kiaj cirkonstancoj tiu ĉi versaĵo estis skribita, ĝi ŝajnis stranga kaj nekomprenebla.

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon, — kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi jam ŝajnis, ke la lingvo estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio « je », la elasta verbo « meti », la neŭtrala, sed difinita finiĝo « aŭ » k. t. p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke estas por la lingvo sufiĉe havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas; sed la praktiko ĉiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan ion, la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan spiriton. ( La nesciado de la spirito de la lingvo estas la kaŭzo, kial kelkaj Esperantistoj, tre malmulte legintaj en la lingvo esperanto, skribas senerare, sed per multepeza, malagrabla stilo, — dume la Esperantistoj pli spertaj skribas per stilo bona kaj tute egala, al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo sendube kun la tempo multe,