Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

89. — Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.

Pli bona apude najbaro, ol fralo post arbaro.


90. — Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo.

Ĉiu por si mem estas la plej kara.

Pli kara kapo ol ĉapo.

Pronomoj «mia» «min» kaj «mi» en mondo reĝas ĉiam tri.


91. — Vidas okulo, sed mano ne trafas.

Proksima kubuto, sed ne por la buŝo.


92. — Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte.

Ne pentru diablon sur la muro.


93. — Preĝejo proksima, sed Dio malproksima.


94. — Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.


95. — Li havas la kapon sur ĝusta loko.

Naivuloj jam ne ekzistas.


96. — Ne estas piediranto kolego al rajdanto.

Malriĉulo parencojn ne havas.

Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas.

Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera.


97. — Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.


98. — Riĉeco estas frato de fiereco.

Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn.

Riĉulo veturas, malriĉulo kuras.


99. — Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas.

Tro elektema ricevas nenion.

Pli bona — estas malamiko de bona.

Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos.


100. — Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas.

For konscienco, venos polenco.

Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas.


101. — Oni vivas ne kun mono, sed kun persono.

Granda doto kaj oro, sed mankas la koro.

Doto koron ne varmigas


102. — Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido.

Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo.


103. — Riĉa preparo, sed povo avara.

Kion mi povas, tion mi elŝovas.

Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo


104. — Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis.

Al malriĉulo infanoj ne mankas.