sed ŝtonon ĝi boras.
Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus.
Unu sola guto la glason plenigas.
Eĉ pinglo povas koron trapiki.
239. — Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas.
Sen povo kolero estas ridinda afero.
240. — Ĉiu sezono kun sia bono.
Printempo semas, aŭtuno rikoltas.
241. — Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero.
Ne diru « hop » antaŭ la salto.
242. — Plej bone ridas, kiu laste ridas.
243. — Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu.
Al amiko nova ne fidu sen provo.
244. — Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.
Kion ni havas, por ni ne valoras, — kiam ni gin perdis, ni ploras.
Post domaĝo venas saĝo.
Taksi la sanon ni lernas en malsano.
Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.
245. — En ĉiu kranio regas aparta opinio.
Kiom da kapoj, tiom da opinioj.
246. — Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi.
Kiu sin enjungis, devas tiri.
Kiu entreprenis, tiu sin tenu.
Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro.
247. — Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros.
Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.
248. — Kio estas farita, estas sankciita.
249. Esti bone enskribita ĉe iu. Havi ĉe iu kredilon kaj meriton.
250. — Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo.
Kapo majesta, sed cerbo modesta.
Granda kranio, sed interne nenio.
251. — Ni vidas, kiu ridas, —— kiu ploras, ni ne vidas.
Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
252. — En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.
Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas.
Kritiki estas facile, fari malfacile.
Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe.
Propran ĝibon neniu vidas.