Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

as fumo sen brulo.

Ne batas bastono sen persono.

Ĉiu « tial » havas sian « kial»


839. — Ofle de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava.


840. — Kion fari!

Volu-ne-volu, — elekto ne ekzistas.


841. — Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.

Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco.


842. — Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj.

Ofte mano forgesas kion buŝo promesas.


843. — Dirite, farite.


844. — La afero estas plenumita.

Aranĝite, ordigite.


845. — Multe komencite, malmulte plenumite.


846. — Pri kio estas la afero?


847. — La afero malsukcesis.

Ŝiriĝis fadeno sur la bobeno.

Krevis la vazo antaŭ la nazo.

Oni metis makulon en mian kalkulon.

Plenumiĝis la tasko per granda fiasko.


848. — Hoko elsaltis, afero haltis.

La afero ne iras glate.

Estas tubero en la afero.


849. — La afero havas tempon.

La afero ne urĝas.

La afero ne staras sur pinto de ponto.


850. — Laboro ne estas leporo, — ĝi haltos, ne forsaltos.

Prokrastita ne estas perdita.

Morgaŭ frue venos plue.

Kelktempa ĉeso ne estas forgeso.


851. — Faro farinton rekomendas.

Koniĝas majstro laŭ sia verko.

Kia estas la homo, tia estas lia nomo.

Kia estas via laboro, tia estas via valoro.


852. — Amikeco aparte, ofico aparte.


853. — Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere.

Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis.

Mi lavas al mi la manojn.

Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo.


854. — Formeti la aferon en la keston de forgeso.

Formeti ĝis la grekaj kalendoj.

Formeti en arĥivon.


855. — Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj.

De la buŝo