Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj rezonas, tiu helpon ne donas.

Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas.


876. — Ne ŝpari monon nek penon.

Klopodi sen limo per korpo kaj animo.

Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton.


877. — Maĉi kaj remaĉi.


878. — Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo.

Atendi sur tero, gis sekiĝos la rivero.

Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.


879. — Li atendas kaj plendas kaj denove atendas.

La «tuj» de sinjoroj estas multe da horoj.

Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo.

De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero.


880. — Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo.


881. — Ne venas rato mem al kato.


882. — Unua venis, unua prenis.

Kiu venis unue, muelas pli frue.

Kiu jam havas, tiu pravas.

Se unu ne venis, dek ne atendas.

Por malfrua gasto restas nur osto.

La lastan el amaso atakas la hundo.

Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo.


883. — Bovidon mi atendis, - infanon Dio sendis.

Esperis flaton, — ricevis baton.

Espero logas, espero mensogas.

Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis.

Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon.

Ne fidu heredon, fidu posedon.


884 . - Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono.

Deziri al iu ĉion bonan.


885. — Kiu tro multe deziras, nenion akiras.

Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon.

Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan.

Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj.

Kiu tro alte svingas, nenion atingas.

Tro da metioj, — profitoj neniaj.

Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.


886. — Piaj deziroj.

Bela celo por fabelo.


887. — Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo.


888. — Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo.


889. — Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu.