Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

909. — Vivi per sistemo de «el mano al buŝo».

El la poŝo al la buŝo.


910. — Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj.

Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere.

Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro.


911. — Vivi larĝe kaj lukse.


912. — Vivi sate kaj glate.

Vivi kiel ĉe la brusto de Dio.

Vivi kiel kuko en butero.

Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro.

Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.


913. — Li estas sia propra mastrino.


914. — Vivi de ŝparita kaso. Konsumi sian antaŭan grason.


915. — Vivi de estontaj enspezoj.

Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.


916. — Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo.

Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.

Vivu stomako laŭ stato de l' sako.

Estu ĉapo laŭ la kapo.


917. — Ne faru kalkulon sen la mastro.


918. — Loĝi en la fino de la mondo.

Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas.


919. - Inter lupoj kriu lupe.


920. - Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.


921. — Li diris adiaŭ al la mondo surtera.


922. — Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian.

Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.

Senlanigu, sed ne senfeligu.


923. — Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.


924. — Kiu vivas trankvile, vivas facile.

Vivo modera estas vivo sendanĝera.

Kiu akvon evitas, droni ne timas.

Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.


925. — Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.

Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj.

En ĉiu kranio estas sia opinio.

Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas.


926. — Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas.

Kia estas via laboro,