Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

968. — Enskribu en vian memoron.


969. — Horo matena estas horo bena.

Vespero lacigas, mateno freŝigas.

Malena horo estas plena de oro.

Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.

Post nokta ripozo helpas la muzo.

Post dorma trankvilo venas bona konsilo.


970. — Ĉe la tagiĝo.


971. — Esti en granda embaraso.

Esti en situacio sen eliro.

Sidi en amaso da embaraso.

Li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj.


972. — Ĵeti bastonon en la radon.

Meti trabojn sur la vojon.


973. — Troa petolo estas danĝera por la kolo.


974. — Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.


975. — Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.


976. — Malaperis kiel vaporo.

Kaptu lin kiel forflugintan venton.

Notu en la kamentubo.


977. — Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj.

Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.


978. — Sonorado al li venas, sed de kie — li ne komprenas.


979. — Ĝi estu por vi al sano!

Trinki pro ies sano.


980. — Kia greno, tia pano.

De semo putra venas frukto ne nutra.

Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.

Kia patrino, lia filino.

Hundo bonrasa estas bona por ĉaso.


981. — El multaj milonoj fariĝas milionoj.

Se gut’ al guto aliĝas, maro fariĝas.

Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos.

El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj.


982. — Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro.

Kio akorde ne sonas, lio rimon ne donas.

Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.


983. — Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti.

Pli bone ne fari, ol erari.


984. — Neevitebla malbono.


985. — Elverŝi sur iun sian koleron.


986. — Kolera kiel cento da diabloj.

Kolera kiel rabia hundo.