Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1148. — Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.


1149. — Pli bone estas sensale, ol tro sale.

Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas.

Tro akra fajro estas sen daŭro.


1150. — Diron oni neas, skribo ne pereas.

Nigro sur blanko pruvas sen manko.


1151. — Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo.

Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.


1152. — En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos.


1153. — Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.


1154. — Pli bone malfrue, ol neniam.


1155. — Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis.

Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis.

Pasinta doloro for el memoro.


1156. — Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo.


1157. — Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon.

De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo.


1158. — Ordo estas beno por ĉiu entrepreno.

Sen ordo en afero ne ekzistas prospero.


1159. — Proverbo estas sperto, proverbo estas averto.

Venas proverbo el popola la cerbo.


1160. — Post mia malapero renversiĝu la tero.


1161. — sendito nur portas ; kion oni ordonis, li raportas.

Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas.


1162. — Nenie semata, ĉie trovata.


1163. — Kiu diras la veron, havas suferon.


1164. — Vero ne bezonas mediti nek spriti.


1165. — Amiko estas kara, sed vero pli kara.


1166. — Kutimo estas dua naturo.


1167. — Neniu estas profeto en sia urbeto.


1168. — Vera opinio montriĝas en ebrio.

Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras.


1169. — Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.


1170. — Kvina rado ĉe veturado.

De superfluo malboniĝas la ĝuo.