Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

El la mizero oni devas fari virton.

Mieno fiera al ludo mizera.


60. — Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro.

Laŭdu la maron, sed restu sur tero.


61. — En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro.

Gardu kandelon por la nokto.

Groŝo ŝparita neniam perdiĝas.

Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone.


62. — Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.


63. — Ŝparu groŝon — vi havos plenan poŝon.

Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas.

Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.

Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras.


64. — Singardeman Dio gardas.

Kiu sin gardas, tiu sin savas.

Gardatan ŝafon eĉ lupo timas.

Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.


65. — Sen regalo ne estas balo.

Ĉe tablo malplena babilo ne fluas.

Malsata stomako orelon ne havas.

Malsatulon la fabloj ne nutros.

Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.

Ne karesu per mano, sed karesu per pano.


66. — Kun kiu vi festas, tia vi estas.

Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj.

Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj.

Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas.


67. Rigardi malafable.

Plenblovi la lipojn.


68. — Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn.

Ne por lupo estas supo.


69. — Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem.


70. — Helpas krako kontraŭ atako.

Vazo rompita longe sin tenas.

Senfortuloj longe vivas


71. — Suferinto pli valoras, ol lerninto.

Ni forgesas averton, ni memoras la sperton.

Batita komprenas aludon.

Brogita eĉ sur akvon blovas.

Korniko vundita propran voston timas.

Saĝa hundo post la vundo.


72. — Vojon batitan herbo ne kovras.

Ŝlosilo uzata ruston ne konas.

Akvo kura — akvo pura.