Paĝo:Zamenhof Lidja - Homo, Dio, Profeto, 1931.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En mallumaj momentoj de krizo, kiam la homaro, kiel aro da blindaj ŝafoj, erarvagas en dezertoj de senvojeco, aperas tiuj, kiuj elkondukas la vojperdintojn el la erarejo, tiuj kiujn ni difinas per la vorto „profeto“. Nevidebla nimbo ĉirkaŭas iliajn kapojn, sonas neaŭdebla muziko, neflareblaj aromoj leviĝas el mistikaj ĝardenoj. Aperas ili en homa formo kaj parolas en la nomo de Dio, admonas en la nomo de Dio, en Lia nomo minacas kaj benas.

Kio estas profeto? Homo, ĉu Dio? Besto el la speco „homo sapiens“, ĉu la Eterna Mistero, enkorpiĝinta en homan formon?

Antaŭe ni pripensu mallonge, kio estas homo kaj kio estas Dio.

Lernante iam biologion, mi eksciis, ke homo konsistas el akvo, karbo, kalko k. t. p. Multaj volas vidi en homo nenion pli, ol pli aŭ malpli perfekte organizitan amason da materio, kiu, kiam difektiĝos io en la organizo, ne pereos vere, ĉar la fiziko instruas, ke la materio ne pereas, sed ensorbiĝos en teron, kreskaĵojn, vermojn, aeron — kaj pereos por ĉiam la konscia homo kun ĉiuj siaj sentoj kaj aspiroj. Malgranda, tre malgranda estus do diferenco inter homo kaj besto, inter Budda kaj vermo, boranta sian vojon sub la tero.

Mi nun rigardas vin kaj vidas personojn diversajn: grandajn kaj malgrandajn. Ĉu mi kredu, ke iu, pezanta, ni diru, 50 kg, estas ekskluzive 35 aŭ proksimume kg. da akvo, pro-