Paĝo:Zamenhof Lidja - Homo, Dio, Profeto, 1931.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kio estas profeto? Ĉu li estas nur homo, nur iom pli nobla ol aliaj, aŭ Dio — la Eterna Estaĵo, kiu, forlasinte la sferojn de Sia superegeco, enkorpigis sin en homan formon?

Estaĵo, kiu devas simile al ni ĉiuj, manĝi, trinki, dormi, kiu vivas kun ni, suferas kun ni, parolas nian lingvon, kies manoj kunpremas sin en pugnojn je la ekvido de l’blasfema ora bovido, aŭ sangas sur kruco, trabatitaj per najloj, kies piedoj ŝvelas de feraj katenoj, ĉu tia estaĵo ne estas homo?

Sed estaĵo, kiu elkondukas el la lando de mallibero aron da sklavoj kaj fine altigas ilin super ĉiujn tiutempajn naciojn, filo de ĉarpentisto, kiu eĉ, agoniante forlasita sur kruco, sur la ruinoj de malnova civilizacio konstruas novan, simpla, neinstruita kamelisto, kiu, persekutata de ĉiuflankaj malamikoj, instruas, klerigas kaj civilizas siajn sovaĝajn samgentanojn, ekzilito el princa familio, kiu, kondamnita je tutviva mallibereco en unu el la plej teruraj malliberejoj de l’mondo, ne rompiĝas, sed kun majesto kaj potenco de senmorta reĝeco admonas kaj avertas la reĝojn de la tero, kiu el trans dikaj, nepenetreblaj muregoj inspiras siajn malproksimajn disĉiplojn kaj el la mallumejo ĵetas en la mondon radiojn de la Nova Tago — ĉu tiaj estaĵoj ne estas io pli, ol homoj?

En malvarma, malluma spaco rondiras nia planedo. Ie, malproksimege, fajras giganta globo, la suno. La suno restas en sia loko, kaj la tero ne forlasas sian vojon. Nenia kontakto estus inter la du astroj kaj ĉiam restus nia tero malluma kaj malvarma, se tra la mistera etero, tra regionoj de absoluta malvarmo la suno ne sendus al ĝi siajn radiojn. Tiel okazas en la mondo de l’naturo kaj tiel okazas en la mondo de la spirito. La Eterna Fonto de la spirita lumo kaj varmo estas en sferoj neimageblaj por ni, kaj malluma estus nia mondo, se el tiu Fonto ne venus al ni oraj radioj, kiuj varmigas, lumigas kaj donas al ni spiri-