Paĝo:Zamenhof Lidja - Homo, Dio, Profeto, 1931.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

HOMO, DIO, PROFETO

Kaj kvankam tiu alia aperas en alia lando kaj tempo, parolas alian lingvon, tamen nur lia homa elemento estas nova. La Dia Radio, kiu lumis el la malnova torĉo, restas tiu sama, kvankam en nova lampo. Per nova buŝo parolas la Malnova Voĉo, la Eternan Muzikon ludas nova instrumento. Se la voĉo, la melodio estas la samaj, ĉu gravas la alieco de I’ buŝo, de la instrumento? Se la instruo estas tiu sama, ĉu gravas, ke nova instruisto ĝin predikas?

Sed kelkaj riproĉos, ke la instruoj ne ĉiam estas la samaj.

Ni prenu, kiel ekzemplon, lernejon.

En la prepara klaso infano ekscias, ke du kaj du estas kvar. Ĉu en la sekvanta klaso tiu scio estas ŝanĝita? Ne, nur riĉigita. Se anstataŭ longa sumado de samaj nombroj instruisto postulas konforman multiplikon, tio ne estas ŝanĝo, nur progreso. Se anstataŭ malfacila multiplikado de mul ciferaj nombroj, instruisto prezentas sistemon de logaritmoj, ĉu tio ĉi estas kontraŭ la antaŭe ekkonitaj reguloj? Tiel same en la esencaj instruoj de profetoj ne ekzistas kontraŭecoj; unu estas nur progresigo de antaŭaj kaj ĉiu profeto estas edukisto, instruanta laŭ la programo de unu Superega Edukestro Kelkfoje la programoj de diversaj lernejoj povas eĉ iom diferenci inter si, la programo povas esti pli humanista aŭ pli reala, pli teoria aŭ pli praktika. sed tio dependas de kapabloj de la edukatoj. de iliaj postaj profesioj, de la bezonoj de 1’ socio, en kiu ili vivas, kaj saĝa estas tiu edukestro, kiu ne senmovigas la programon, sed diversigas ĝin laŭnecese. La celo estas ĉiam la sama: eduki klerajn homojn kaj bonajn socianojn.

Kaj ne ekzistas efektiva diferenco inter la instruoj de diversaj profetoj. ĉiuj ili estas portantoj de unu evangelio, radioj de unu suno, eĥoj de unu voĉo kaj kantas ĉiam la saman kanton.

6