Pacifista Manifestacio en Wien

El Vikifontaro
Pacifista Manifestacio en Wien ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

La pacifista manifestacio okazis lundon posttagmeze en la grandega salono de Ia kongresejo, kiu estis tute plena kaj do enhavis pli öl 3.000 partoprenantojn, — Esperantistoj kaj Vienanoj, ĉar la invito estis ĝenerala kaj la paroloj germanlingvaj kaj Esperantaj estas tradukataj en la alian lingvon tre klare kaj laute de s-ro Smital, vic-prezidanto de la Universaia Esperantista Pacifista Ligo. Krom la solena malferma kunsido tiu 6i kunveno estis la plej impona kaj inda en la kongres-semajno.

La du partoj de la programo komenciĝis per majstra orgenludo. S-ro R. M. Frey, la nelacigebla ĉef-ŝekretario de la Ligo, kiu ankaŭ aranĝis ĝiajn tri laborkunsidojn, salutis la kunvenintaron kaj aparte s-rinon Zamenhof; Ii memorigis la antaŭan Ligo-prezidanton, mortintan prelaton Gießwein kaj dankis al la estraroj reprezentataj. Oni laŭtlegis diversajn salutojn, ekzemple de 1' prezidanto de la Respubiiko; Ii tre ĝojas, ke ankaŭ la Esperantistoj laboras por interkonsento inter la popoloj. Inter la telegramoj estas citinda tiu de prof. Otto Simon el Vieno, kiu pro sia ne-sano estis for de la urbo: „Militon al la milito kaj hipokrito, triumfon al la Zamenhof-a spirito." S-ro Degen ei Leipzig en nomo de la Ligo de Instruistoj certigis, ke la Esperantistaj instruistoj estas, jam laŭ sia regularo, decide pacifistaj, ili plenumos sian devon kun koro fervora kaj kun amo eiam persista. Universitata profesoro Dro Süß, la protektanto de la pacifistaj kunsidoj, diris la enkondukan paroiadon: ... po- litika laboro ne garantias pacon, se tiu ĉi ne penetras en la korojn ... ekzistas nur unu justeco ... celu al ĝi, tiam vi donos^al la artaĵo de Zamenhof vivantan änimon. La hino Kenn diris, ke en sia lando ne ekzistas devigo al milita servo, eĉ oni diras proverbon: „Bona filo neniam fariĝas soldato." La hina vorto por paco „ho-ping" enhavas la ideojn: harmonio-egaleco, trankvileco. Do egaleco, ne supereco.

Post la pauzo aktoro Reger deklamis bonege la faman Zamenhofan kongrespreĝon de Bulonjo: «Al vi, ho potenca senkorpa mistero, . . Jam de xomence staris sur la estrado du fraŭlinoj en belaj naciaj kostumoj kun granda verda rubando, en la du supraj anguloj estis Esperanto-steloj en biankaj kvadratoj, kaj sur la rubando oni legis la blankliteran surskribon „Universaia Esperantista Pacifista Ligo". Eĉ la vortoj „la verdan standardon tre alte ni tenos, ĝi signas la bonon kaj belon" la i standardinoj alpaŝis kaj alten tenis la signon post \ super la deklamanto. — Poste s-rino hbräcker el i Hago, la nova prezidantino de la Ligo, alparolis: "mi ĉiam miras, ke oni devas batali por paco ... | •'u ne estas honto, ke Ia scienco unuflanke serĉas | iarigi doloren, malsanon, mizeron, kaj aliflanke i preparas la ilojn, kiuj kaüzas la malbonojn milope ... cu ne estas honto, ke mortigo unuopa estas severe punata de registaro, kiu samtempe instigas al amasa öucado, kaj tion oni Dornas heroaĵo! .. . nia spirito estu sana kaj forta, kaj la bacilo de milito neniel !™uu ĝin. Poste ŝi parolis pri la celado de Spiller ei Genevo (ĉef-aginto en la internacia kongreso Pri morala eduko, 1908, kaj la unua kongreso de rasoj); ŝi diris, ke la Ligo akceptis lian programon, i laŭ kiu oni laboru dum sep jaroj intense por la pacifista ideo.

Dro Privat el Genevo diris poste la ĉef-paroladon en sia en Esperantujo fame konata oratoreco. Li deklaris antaŭe singarde, ke lia parolo estas duoble „privata", Li en nuna momento sin sentas ordinara civitano. Li aludis la du infanojn (8 kaj lOjaraj) de la kongreso, kiuj bone parolis Esperanton „sen eraro pri akuzativo"; vidante tiajn etulojn teruro nin kaptas, se ni imagas la antikvan monstron, dio Baal, en kies ruĝan buŝon oni oferante ĵetis infanojn. Tia monstro ekzistas ankoraŭ — ... vi patrinoj eble vidos ĵetataj viajn infanojn en la buŝon malpuregan •. . nun pacifista movado devas esti militema . . . se vi lasas vivi ia monstron, ĝi manĝos viajn infanojn kaj vin mem, la besto fariĝis pli inteligenta, ĝi ne nur havas siajn ĵurnalistojn kaj diplomatojn, sed ankaŭ dungis scienculojn ... La proksima milito ne nur estos terura, sed ridinda ... vi mem nutris la beston perja impostoj pagitaj ... ridindigu la militon! En Genevo oni starigis la Popol-Ligon, sed tie sidas ŝtatistoj, samaj, kiaj antaŭe gvidis la popolojn kaj kondukis en mizeron, la popoloj kune agu .... ni ne pagas al tiuj, ke ili aranĝu militon. . . . Ciuj klasoj havu kunvenojn, por efektivig-i la programon de Spiller ... En London, kiam oni funebris je honoro de la „nekonata soldato", dum kelkaj minutoj haltis ĉiu laboro, ĉiu trafiko en la urbego, ĉiu demetis sian ĉapelon, ankaŭ la reĝo, kaj jen — mizerulo kun unu kruro! Ii demandis: „ĉu tio estas komedio aŭ sin- ceraĵo?" . . eksonis kvazaŭ voĉoj de la buĉitoj el la tero: „ni plenumis nian devon, nun vi faru la vian!"

Finis Ia impresan manifestacion la komune kantata Esperanto-himno, per orgena akompanata. „Ni laboru kaj esperu!" „ĝis la bela sonĝo de 1' homaro por eterna ben' efektiviĝos".

Nun fine la fino de miaj travivaĵoj en Italujo, kiujn mi komencis rakonti en la antaŭa numero.

Mi do estis en Recco 6e s-ro Jean Borel. Li loĝas tie dum la vintro kaj printempo pro sia sanstato, al kiu malutilas la tiutempe malmilda klimato de lia hejmlando Svisujo. Lia hejmo en Recco estas luita dometo staranta super la strato sur la deklivo de monteto, tre proksime a) la marbordo. La dometo estas ĉirkaŭata de malgranda ĝardeno, riĉa de rozoj kaj sudlandaj arboj kaj aliaj kreskaĵoj. De sur la teraso de Ia ĝardeno oni ĝuas belan panoramon de parto de la vilaĝo kaj de la vasta maro lazura. Tie mi sidis la unuan antaütagmezon de mia restado, admirante la belaĵojn, kiuj sin pre- zentis al mi, kaj — iom enviante miau gastiganton, kiu ĉiutage povas ĝui tion.

Kelkafoje dum la printempa sezono li havas gastojn, parencojn kaj konatojn el Svislando kaj Germanujo, kaj tiam estas iom pli vive en la domo. Kun sincera sindonemo s-ro Borel dediĉas sin al siaj gastoj, farante ekskursojn kun ili kaj montrante al ili la vidindajojn de la tiea regiono. Ankaŭ kun mi Ii ĉiutage ekskursis en la ĉirkaŭaĵon. Ni migris