Paris, la urbo de la Deka

El Vikifontaro
Paris, la urbo de la Deka ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Paris
la urbo de la Deka

Ĉu niaj legantoj, el kiuj multaj jam aliĝis la kongreson, ne ŝatos legi kelkajn paĝojn pri la mondfama ĉefurbo de Francujo, la aliĝintoj por antaŭviziti la urbon, kiun ili poste plej plezure trakuros, la aliaj por tamen ekkonatiĝi, almenaŭ pense, kun tiu tutmonda centro, la nunjara revo de niaj samideanoj? Tion pripensinte ni petis de S-ro Marcel Génermont, Parisa arĥitekto kaj beletristo, komitatano de la Asocio „Amikaro de Paris” kaj sekretario de la komisiono por la Gazetaro ĉe la Xa, ke li bonvolu, speciale por ili, verki artikolon pri tiu demando, kiun li jam ofte pritraktis. „La sekvantaj linioj“, li skribas al ni, „ne celas starigi gvidlibron de Paris — tiu eldonita de la Loka Komitato kaj la nacilingvaj gvidiloj plene sufiĉos —, sed nur skizi diversajn aspektojn de la ĉefurbo kaj prezenti serieton de impresoj rilataj al la Parisa vivado.“

La kliŝaĵoj, kiuj ilustras la artikolon de S-ro Génermont, estas speciale faritaj por G. E. kaj afable pruntedonitaj de Les Amis de Paris (La Amikaro de Paris). Tiu asocio, kies sidejo estas 167, Rue Montmartre, Paris, celas „diskonigi Paris’on eksterlande, faciligi al la fremdlandanoj la viziton de Paris kaj pliagrabligi ilian restadon“. (Jara kotizo 7 frankoj.) Les Amis de Paris (Esp. E. de U. E. A.) publikigas ĉiumonate artan revuon senpage sendatan al la membroj; korespondantojn ĝi serĉas en Germanujo. Nia kunlaboranto laŭpete sendos detalojn al interesatuloj.

La Redakcio
Iom da historio

Se ankaŭ la deveno de Paris ne perdiĝas en la nokto de l’ tempoj, oni tamen estas devigata trarigardi multajn kaj multajn paĝojn de la historio kaj malantaŭeniri ĝis la unuaj tagoj de nia epoko, por ĝin retrovi. Paris ja estas unu el la plej maljunaj urboj de l’ civilizita Eŭropo. Julius Paĝo:Germana Esperantisto - Junio 1914 B.pdf/2 Paĝo:Germana Esperantisto - Junio 1914 B.pdf/3 Paĝo:Germana Esperantisto - Junio 1914 B.pdf/4 Paĝo:Germana Esperantisto - Junio 1914 B.pdf/5 nova ekkrio: „Bonvenon al tuta homaro!“. Kaj kun la fama verkisto ni aldonas: „Ĝi eniru sian hejmurbon. Ĝi ekposedu tiun Paris’on kiu al ĝi apartenas kaj al kiu ĝi apartenas! Ĝi senĝene venu kaj plenpulme spiru en tiu urbo de ĉiuj kaj por ĉiuj, kie estis starigitaj, debatitaj kaj por liberigo solvitaj ĉiuj gravaj demandoj de nia epoko: individuaj rajtoj, bazo kaj deveno de la sociaj leĝoj, laborrajto, virinrajto, infanrajto, abolicio de l’ nescio, abolicio de l’ mizero, abolicio de ĉiuformaj glavoj, netuŝebleco de la homa vivo…“ Kaj ankoraŭ uzante la terminojn mem de nia granda Victor Hugo, tiu tuthomara genio, tiu vera praesperantisto, la Parisa esperantistaro kunvokas siajn samideanojn por la paca laboro de nia Deka, festo de frateco kaj de unueco: „Urboj estas ŝtonaj biblioj. Ne estas en tiu ĉi iu kupolo, iu pavimo, kiu ne ion diras por la unueco aŭ ne donas iun lecionon, iun ekzemplon, iun konsilon. Venu la popoloj en tiun mirindan alfabeton de monumentoj, de tomboj kaj de trofeoj por eksilabi la pacon kaj mallerni la malamon! Ili konfidu: Paris jam faris siajn pruvojn, kaj decidajn!“

Marcel Génermont