Parolado de Sro Berlande ĉe nia Kopenhaga kunveno

El Vikifontaro
Parolado de Sro Berlande ĉe nia Kopenhaga kunveno ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
PAROLADO DE SRO BERLANDE
ĈE NIA KOPENHAGA KUNVENO

Estimataj, gesamideanoj,

Karaj gekolegoj,

Mi kore salutas vin, kaj vin dankas pro via ĉeesto en nia ĝenerala labora kunveno.

Tuj post mia reveno de Barcelono, mi multe esperis tiuin momenton por revidi miajn kamaradojn de la V-a, kaj konatiĝi kun la novaj anoj de nia frata Asocio ; ĉu vere nia celo ne estas frateco ?

En via nomo, mi dankas niajn danajn kolegojn por ilia ĝentila akcepto, kaj plie nian tiel sindoneman amikon, Hinrichsen, kies klopodoj ebligis al nia Asocia kreski tiel bone en Danujo.

Karaj amikoj, mi ne volas paroli pri la farita kaj farota laboro, sen esprimi tie-ĉi la gratulojn, kiujn ni ŝuldas al niaj fremdaj samsocietanoj, kiuj laboris en siaj landoj por nia Asocio, ĉiuj penadis, kaj rajtas esti nomitaj, sed inter ili, mi devas konigi kelkajn al vi :

Ameriko : Wellons, Sheil.
Aŭstrujo : Hofmann, Sackmaŭer, Schwarz, Glaser, Brix.
Danujo : Hinrichsen.
Francujo : Lamy, Suinot.
Germanujo : Engst, Petzold.
Holandujo : Bal.
Japanujo : Takahaŝi.
Rusujo : Josiĉ, Sandecki.
Svisujo : Rusterholz.

Mi ne parolos pri la nuna stato de nia Asocio, la laboro de nia sekretario, S-ro Bontemps, bone sciigis nin pri ĝi. Ni ĉiam laboris kune por propagandi Esperanton, kaj varbi niajn sammetiulojn. Ofte, ni skribisi, sed malofte one al ni respondis, ekzemple : skribinte al ĵurnalo esperantista japana, por ke li sendu al mi adresojn de kolegoj, ĝi sendis al mi kvin adresojn, mi skribis al ĉiuj : nur unu respondis : S-ro Takahaŝi, kiu nun klopodas varme per paroladoj kaj artikoloj en la ĵurnaloj pri nia afero ; laŭ lia propono, mi skribis al S-ro Hirai, vicprezidanto de la japana registara fervoja Departemento, kiam li estis en la Berna Kongreso de la Fervojoj (Julio 1910), por ke li konigu nian Asocion, petu la senpagan vojaĝon por ni (por ke ni povu ĉeesti la esperantistajn kongresojn), kaj fine, montri la taŭgecon de Esperanto por rilatoj kun la fremdaj vojaĝantoj, kaj inter sammetiuloj de malsamaj nacioj.

Laŭ peto de niaj anglaj kolegoj, ni skribis al la anglaj kompanioj pri la fremdaj senpagaj biletoj.

Ankaŭ, ni skribis al la Ministro kaj al la direktoroj de la francaj fervojoj, por konigi nian Asocion.

Ni petis helpon de la fama franca societo « Franca Turing Klubo ». Tiu asocio promesis helpi nin, kaj donacis milon da broŝuretoj por propagando.

En ĉiuj landoj, niaj delegitoj laboris laŭ siaj povoj, sed unu havis bedaŭrindaĵojn : nia pola kolego Sandecki propagandis multe post sia reveno en Varsovion, sed lia regnestraro, trompita per la titolo « internacia » de nia Asocio, kaj timante, ke ni estu societo por organizi strikojn, arestis lin, kaj inspektigis lian hejmon ; fine, trovinte nenion kontraŭleĝan, oni liberigis lin ; sed pripensu la emociojn vivitajn de nia bona amiko, kiun ni nomis « Nia Martiro ».

Laŭ mia penso, li meriitis bone esti mia anstataŭulo, kiel prezidanto.

Jen kelkaj proponoj miaj :

1. — Por la fina reguralo, mi proponas, ke oni alodun je la unua artikolo : « Tiu artikolo estas neŝanĝebla », celante la uzadon de la Lingvo « Esperanto » de D-ro Zamenhof.

2. — Ĉiu ano de la Asocio devas helpon laŭ siaj povoj kaj ebloj al la aliaj membroj (oni devas sin helpi reciproke).

3. — La Komitato entenas tiom da membroj, kiom da landoj reprezentitaj en la Asocio ; tamen la prezidanto povas esti nomita super tiu nombro.

4. — la prezidanteco ŝanĝas ĉiujare de nacieco (ĉu balote, ĉu lote).

5. — Starigo en ĉiu lando de nacia Komitato, kiu nomos sian reprezentanaton ĉe la Komitato internacia.

6. — Ekskomitatano rajte estas Konsilanto, — Konsilanto partoprenas je la diskutoj de la Komitato, sed ne havas rajtigan voĉdonon.

7. — Eldoni specialan gazeton, kies tiitolo povus esti « Fervoja Esperantisto », kies abonprezo ne devas superi 1 ₷.

8. — La kotizaĵo estas 1/2 ₷ ; sur tiu prezo, unu kvinono restas por la delegito, kiu kolektas la kotizaĵojn de sia lando.

Mi pensas, ke oni devos nomi specialajn komisiojn por studi kaj starigi firman regularon, ĵurnalon, kaj insignon.

Nia Asocio estas nun grava, kaj sendube fariĝos pli kaj pli grava ; ni do devos starigi ĝin tiel firme kaj fortike, ke oni ne povu ĝin disfaligi.

Al la laboro, kamaradoj, kaj vivu nia frata ligo, vivu nia Zamenhofa lingvo !