Saltu al enhavo

Pax

El Vikifontaro
Pax ()
(p. 5-34)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
[Ornamaĵo mankas]

JERZY ŻUŁAWSKI.
Pax.


I.

— Kaj kia estas la fino de ĉio-ĉi?

— Nenia.

— Estu eĉ tiel. Celante ni devas tamen scii, kion ni celas, kien? kiel? Direkto, celo, tio estas plej grava.

— Ne ekzistas celo!

— Kiel do?

— Progreso por progreso! vivo por vivo, por movado, por turniĝo…

— Ridinda. Jam pli bone estas respondi per banala frazo pri homara feliĉo.

— Feliĉo? Vi scias, ke mi timas petoli kun ĉi-tiu vorto, ĝi ŝajnas al mi mistera kaj granda, kaj tiel ofte trouzata. Mi preferas uzi la esprimon: kontentiĝo.

— Feliĉo, ĉu kontentiĝo… ne grava estas la nomo! Sed kie ĝin serĉi? Ĉu en tiu progreso senfina kaj sencela?

— Certe. Kaj cetere…

— Kio?…

— Mi serĉas ĝin en la arto: sur tolo, kiu sub miaj fingroj reviviĝas kaj pleniĝas per sonĝoj kaptitaj en korpon, formon, koloron…

— Kaj ĉu vi trovis tian feliĉon aŭ kontentiĝon?

— Ankoraŭ ne, sed en estonteco…

Li ĉesis kaj poste ia tempo komencis denove:

— Aliaj homoj serĉas ĝin sur aliaj vojoj, alimaniere. Sed ĉiam en la vivo, ĉar ĝi estas bazo. Oni parolis: libereco, oni parolas: kompreno, scienco, perfekteco…

Enmiksiĝis tria voĉo, pli maljuna ol ambaŭ antaŭaj:

— Kaj paco? How do you think? Ĉu ĝi ne estas feliĉo?

Ĉi-tiuj vortoj, ĵetitaj neatendite per tono de demando, ne tuj trovis respondon. Profunda silento ekregis en la rondo de tri amikoj.

Ili sidis ĉe malgranda tableto sur verando de restoracio konstruita ĉe la bordo de unu el svisoj lagoj. Vidaĵo de tie disvastiĝadis mirinde bela kaj larĝa: sur la akvon, sur montojn kaj sur grandan lazuron ĉielon. Ĉe la piedoj de l’ verando etendiĝis brila kaj giganta supraĵo de la lago, faldita iomete ĉe la bordo per bloveto de l’ vento kaj bruanta sur sablaro kaj rokoj ian unutonan melodion; pli malproksime en la mezo, trankvila, ĉielblua pro la reflektiĝo de l’ ĉielo kaj ora pro subiro de l’ suno.

Centoj da barkoj malgrandaj, kun blankaj veloj, svarmis sur abismo de l’ akvo kaj de l’ lumo, abismo borderita per verdaj ravaj montoj, plenaj je vinberejoj kaj ĝardenoj kun blankaj vilaoj.

Estis majo.

Fortaj, pezaj, kvietaj kaj treege ebriigantaj aromoj de florantaj rozoj, de sambuko kaj jasmeno disvastiĝadis en la aero.

En malproksimo etendiĝis neĝblankaj Alpoj, kiujn la subiranta suno ŝanĝadis nun en en ian malpezan punton, plektitan el blankaj kaj oraj fadenoj, el purpuro kaj violkoloro.

Kaj super ĉio-ĉi, super la kolorsimfonio de glaciaroj, flamantaj en la radioj de l’ agonianta suno, kaj super la simfonio de malklaraj kaj dolĉaj murmuroj de la lago, etendiĝis ĉielo pura kaj hela, spiranta tiun voluptan blovon, kiu permesas al unuj revi kaj sonĝi pri tio, kio estas bela kaj nekomprenebla, kaj al aliaj sufloras: carpe diem

La tri amikojn tamen ne ravis en tiu momento la ĉarma maja vespero. Vladislavo, juna artisto, kaj Zigmunto, demandantaj pri la celo de progreso kaj feliĉo homara, sidis enpensiĝintaj silente kun mallevitaj kapoj.

La tria el ili, Kamilo, rigardis ien — la pintojn de Alpoj aŭ pli alten la ĉielbluon — estas tamen duba, ĉu li ion vidis. Sur la pala vizaĝo, ĉirkaŭita per blondaj haroj — konservataj laŭ angla maniero — vidiĝis revemo kaj sopiro, super la kuntiritaj brovoj desegniĝis profunda sulko kaj ĉirkaŭ la buŝo vagis stranga kaj malĝoja rideto.

Post ia momento li vekiĝis unua, trafrotis la frunton per blanka, zorge flegata manplato kaj rigardante la kamaradojn, penis repreni serenan vizaĝesprimon.

Liaj kamaradoj silentis…

Li kaptis per la mano starantan antaŭ li glaseton, rigardis ĝin kontraŭ la lumo, proksimigis al la buŝo kaj rapide ree sur la tablon starigis.

— Malbongustas hodiaŭ al mi la burgunda vino — li ekflustris.

Li ĉiukaŭrigardis kaj eksonoris.

Alkuris ridetanta kelnerino en blanka antaŭtuko kaj, ludante per fingroj en la monpoŝo pendanta ĉe la zono, demandis, kion li deziras.

— Bordeaux!

La kelnerino ĵetinte la ĉiam uzatan: Gleich! kun koketa, ankaŭ ĉiam uzata rideto, malaperis, por plenumi la deziron de l’ pala sinjoro, kiun ŝi jam konis kiel malavarulon.

Kamilo ekrigardis atente la silentantajn kamaradojn kaj io, kvazaŭ ombro de l’ mizerikordo trakuris lian vizaĝon.

A pretty girl! Did you see? Ŝi havas belajn okulojn… — li diris, dezirante verŝajne deturni la pensojn de siaj amikoj al aliaj objektoj.

Sed ĉi-tiu penado ne sukcesis.

Kiam fine la rubena bordeaux aperis sur la tablo, Vladislavo levis la kapon kaj diris kun akcento, rigardante Kamilon:

— Paco — estas morto.

— Ne! ĝi estas feliĉo — respondis Kamilo forte, serioziĝante.

— Neniam! Feliĉo troviĝas aliloke, ne en malviveco, ho, ne! Mi sentas tion: oni povas esti feliĉa nur amante la vivon, kaj mi neniam komprenos, kiel oni povas la pacon nomi feliĉo.

— Vi komprenos! ĝi estas certe feliĉo.

Zigmunto observis Kamilon silente, mirigita kaj kvazaŭ necerta. Fine li demandis:

— Ĉu vi serioze tion diras?

Kamilo jesis per la kapo malrapide kaj serioze.

— Mirinde. Kiam vi unufoje parolis pri la paco, mi pensis, ke vi mokas. Paco! Kaj vi, kiun oni nomas freneza spirito, vi eterne pelata tra la mondo per febra dezirego de novaj impresoj kaj de novaj aventuroj, vi gloras la pacon?

— Jes — kaj mi deziras ĝin. Mi deziras ĝin tiel, kiel ĉiu homo deziras la feliĉon… Ĉu mi tamen ĝin trovos?

Nun Vladislavo mirigita ekrigardis la parolanton. Kaj subite ŝajnis al li, ke ĉi-tiu vizaĝo pala, kiun ne povis brunigi la suno ekvatora, nek la vipantaj ventoj de l’ dezerto — tiuj palaj, bluaj okuloj, enigmon grandegan kaj misteran. Ŝajnis al li, ke li rigardas aĵon, kiun li vidis ĉiutage, ne sciante, ke ĝi estas stranga kaj plena je sekreta senco. Nur nun li rimarkis en ĉi-tiu vizaĝo reton da etaj vejnetoj, tremantaj sur iomete faldita tempio, — rimarkis laciĝon grandan kaj malĝojan ĉirkaŭ la juna, tamen jam velkiĝinta buŝo — kaj febron de senforteco, elrigardantan el palaj okuloj.

Kamilo dume ripetis:

— Ĉu mi ĝin trovos…?

— Sur ĉi-tiu vojo, kiun vi iras, certe ne! — ekkriis Zigmunto. — Surirante pintojn de l’ montoj, serĉante fulmotondrojn marajn aŭ bruon de ĉefurboj de l’ mondo…

La lipojn de Kamilo trakuris rideto.

— Ĉu vi scias, kion mi serĉas sur tiuj montoj? Ĉu vi scias, kial mi forkuris al senlimaj maroj kaj en praarbaregojn de l’ Hindujo? Ĉu vi scias, ke iafoje — por esti kvieta — oni devas antaŭe forkuri de si mem?

Zigmunto skuis la brakojn.

— Mi ne komprenas.

— Vi rememorigis malbonan aferon — aldonis Kamilon post momento — mi ŝatas nek paroli, nek pensi pri ĝi.

Al Vladislavo ŝajnis, ke li komencas kompreni ĉi-tiun homon. Ideoj malhelaj kaj ankoraŭ malklaraj akceptadis en lia menso formon kaj refleksiĝis de griza fono. Malgraŭvole, meĥanike li ripetis la lastajn vortojn de Kamilo:

— Forkuri de si mem…

— Jes! — ekflustris Kamilo kaj enpensiĝis.

Kiam post momento li levis la kapon, tremis nerve unu parto de lia vizaĝo de lipo ĝis la okulo kaj lia voĉo rompiĝis, kiam li komencis paroli:

— Forkuri de si mem, de rememoroj, de vivo — ho! forkuri mi deziras kaj volas, vane! vane! Ili ne forlasas min!

Tiom profunda estis la doloro, tiom senlimaj la sopiro kaj plendo en lia obtuza voĉo, ke Vladislavo eksentis grandegan kompaton por tiu riĉa kaj juna homo, kiu tutan terglobon ĉirkaŭveturis, serĉante la neekkapteblan fantomon — pacon.

— Unufoje, nur unufoje… — murmuris Kamilo kaj etendis la monon, montrante Alpojn, superverŝitajn per oro de l’ subiranta suno.

— Jungfraŭ!… tie mi estis kvieta… Mi atingis la pinton sola — sen gvidanto. Tie estas paco: glacioj nur kaj neĝoj molaj, blankaj, silentaj. Tuta mondo estis sub miaj piedoj — kaj super mi nur — Dio! Mi kuŝiĝis vizaĝe sur la neĝo kaj eksentis, ke ĉio en mi kvietiĝas, ke estas al mi feliĉe, bone… Sed tio ne daŭris longe: agloj vekis min, grakante supre… Kio nun? Nune eĉ tio ne estos! Fervojon oni laŭdire konstruas kaj hotelon!

Li svingis per la mano, kaj eltrinkis grandan gluton da vino.

— Kaj duan fojon ĉe Gangeso… Dum kvieta ekvadora nokto, kiam luno brilas kaj steloj, kaj kiam bonodoraj lotusoj… Sed ne! ne! Tie estis kun mi mia rememoro, ho! estis! estis!

Li plenigis la glaseton kaj eltrinkis ĝin unuglute.

Poste li ĉirkaŭrigardis kaj alvokante kelnerinon, ekkriis:

— Absinton!

Vladislavo tuŝis lian brakon.

— Kamil’, ne trinku…

Kamilo ekridetis per nerva, surda rido.

— Vi eble pensas, ke mi ebriiĝas? Nervoj en mi ludas, tremas, mi devas ilin kvietigi. Malbenitaj nervoj. Cetere nur unu glaseton.

— Vi scias, ke tio al vi malutilas — diris Zigmunto.

— Malgrave!

Dirante tion, li aspektis kiel homo freneza aŭ malsana. Nervaj tremoj trakuradis lian maldekstran vangon, el okuloj elrigardis grandegan, mordanta febro, kaj lia mano tremetis, kiam li enverŝis akvon en la glason, sur kies fundo verdiĝis kelkaj gutoj da veneno, nomata absinto.

Li levis la glason per necerta mano kaj rigardis la fluidaĵon, kiu miksita kun la akvo, fariĝis opale-lakta.

La muse verte! — li parolis — la muse verte…

Kaj turnante sin al Vladislavo, li ekdemandis:

— Ĉu vi konas la nunjaran Parizan Salonon?

Vladislavo jesis per la kapo silente.

La muse verte!… Kiel grandioza pentraĵo. — Disĵetitaj ĉiuflanken paperoj kaj malplenita glaso sur la planko, — kaj li duone senkonscia, ŝanceliĝanta… El la glaso eliras ia vaporaĵo, nebulo — per serpenta ĉirkaŭplekto ĉirkaŭvolvas la staranton, prenas sur sin virinajn formojn, kliniĝas super li, tuŝas per manplato lian vizaĝon… La muse verte…

Li apogis la kapon sur la apogilo de l’ seĝo kaj duonfermis la okulojn.

Vladislavo kaj Zigmunto silentis, grandega deprimiteco sidiĝis sur iliaj brustoj.

Post kelka tempo Kamilo leviĝis; li estis jam iom trankvila.

— Pardonu min! — li komencis — pardonu! Mi estas hodiaŭ ekscitita, kiel malofte. Mi mem ne scias, kion mi parolas.

Vladislavo etendis la manon kaj mallonge, varmege ekpremis la manplaton de Kamilo. Lia buŝo ekmoviĝis, io kvazaŭ vortoj: Vi malfeliĉa! trakuris liajn lipojn.

— Vi vidas — li daŭrigis — mi travivis multon kaj mi estas terure laca. Mi penis ekregi min — sed iafoje la nervoj venkas… mi ne povas…

„Mi estas freneza, kaj serĉas ĉie pacon, forgeson — ĉie… eĉ tie-ĉi en la glaseto, kaj mi ne povas ĝin trovi…

„Vi ambaŭ apenaŭ komencas vivi, vi ankoraŭ ne scias, kio estas forkuri de propraj rememoroj — de si mem… de riproĉo… sed…

Li interrompis kaj turnis sin al Vladislavo:

— Vi estas artisto; la vivo etendiĝas antaŭ vi sovaĝa, freneza, plena de febraj deziroj kaj nesatigeblaj sopiroj. Vi ekkonos tiun vivon, kiun vi tiel deziregas. O! vi ekkonos ĝin, eble pli bone, ol vi volus! Sed kredu al mi, sur fundo de ĉiu glaseto estas malklaraĵo. Estas indiferente, kia vino… ĉiam malklaraĵo… Se vi ebriiĝis… kia rezultato… estas necese sobriĝi… kun kapdoloro. Vi trinkos, ĝis la nektaro fariĝos al vi abomena. Alvenos tempo, ke vi ekdeziros pacon, kiel mi ĝin hodiaŭ deziras. Petu Dion, ke vi ĝin trovu.

Vladislavo levis la frunton.

— Jes! li ekkriis — la vivo antaŭ mi sovaĝa kaj freneza! Sed mi ĝin amas, amas ĝuste pro tio, ke ĝi estas tiel freneza kaj sovaĝa, ke ĝi diverskoloriĝas, kiel opalo en radioj de l’ suno, ke ĝi kuras kiel nubo tra la ĉielo. Vi asertas, ke estas malklaraĵoj en ĉi-tiu pokalo? Malgrave! trinkante vinon, mi fortrinkos ankaŭ malklaraĵojn, ĝis la fundo, ĝis la lasta guto, ĝis la lasta momento de l’ vivo. Mi neniam forĵetos tiun pokalon, neniam diros: jam sufiĉas.

— Donu al vi Dio!… vi infano…

— Dio donis jam al mi, kion mi bezonas. Mi havas arton, ĝi estas vino en la pokalo de l’ vivo. Ĝi min neniam perfidos, ĝi min neniam forlasos, per ĝi mi fariĝos feliĉa. Por ĝi la vivo, por ĝi la movo kaj sento, kaj ĝi por si mem. L’art pour l’art! for kun paco!

Zigmunto ekmoviĝis malpacience.

— Vantaj vortoj!

— Vin, Kamil’, mi komprenas — daŭrigis la juna artisto — mi komprenas vian deziron de l’ paco post uragano: vi ne havis raton, por sin je ĝi apogi en la momento de l’ dubo kaj malfeliĉo… Kvankam mi ne scias, kia sorto vin ekbatis…

— Arto? kaj ĉu ni scias, ĉu ĝi povos elteni la pezon de l’ homara malfeliĉo? Kaj kio al mi okazis? Malnova afero! Malnova kiel la mondo, kaj krom tio malsaĝa kaj banala.

Li ekridetis maldolĉe kaj trafrotis per manplato la frunton.

— Kiel ĝi estis?… Por kio mi devas rakonti. Prenu iun ajn romanon kaj vi trovos tie… banala kaj malsaĝa, tamen ĝi doloras.

„Kiel ŝi aspektis? kion mi diros? Por vi, kiel miloj da aliaj, sed por mi…

Li interrompis kaj silentis momenton.

— Por mi ŝi estis ĉio — mallaŭte li finis.

— Kiu scias, kion enhavas la homo vizaĝo! Estas tiaj, kiujn oni devas eviti. Oni renkontas ilin ĉie kaj ofte. Ili aspektas kiel infanoj kaj estas malbonaj spiritoj, eĉ ne sciante tion… Sed ili ne estas kulpaj. Tiuj estas kulpaj, kiuj metas la vivon sur unu karton.

Ekspirinte profunde, li rigardis verandon. En tiu momento lia vizaĝo ektremis nerve.

— Rigardu! — li ekkriis per ŝanĝita voĉo, montrante samtempe per la kapo per la kapo ne malproksime sidantan knabinon. — Rigardu! jen vi havas unu el tiaj enigmoj… Infano ankoraŭ, infano, virino, sfinkso, inspiro por artisto, kaj morto por homo!

Li eksilentis, spirante profunde.

Zigmunto rigardis en montrita direkto kaj skuis la brakojn.

— Infano, kaj nenio plu — li diris kaj komencis tamburi per la fingroj ian melodion de l’ valso, observante skulptitan kornicon de l’ verando.

Vladislavo kontraŭe, rigardinte unufoje, ne povis jam deturni la okulojn.

Sur ora fundo de l’ grandega aŭroro de l’ subiranta suno desegniĝis antaŭ li delikata profilo knabineta, kvazaŭ malhela formo, ĵetita en maron de l’ koloro kaj lumo.

Ŝiaj haroj, lumigitaj per la radioj, faris ĉirkaŭ malgranda, belforma kapo helan aŭreolon, similan al areto de disŝutitaj fajreroj.

Ŝi rigardis antaŭ sin — la silentan lagon — per larĝe malfermitaj okuloj, kaj ŝiaj naztruoj iomete disbloviĝis, spirante la bonodorojn, fluantajn el ĝardenoj kaj kampoj.

Sur malfermitaj iomete lipoj ludis la brilo de l’ subiranta suno. Eble ĝi kisis ilin…

Vladislavo rigardis, konsumis ŝin per okuloj.

— Madono! — li ekflustris preskaŭ senscie. — Madono!

Kaj li kunmetis la manojn kvazaŭ por preĝo.

En ĉi-tiu momento li aŭdis akran, penetreman ridon, kaj samtempe la manplato de Kamilo falis sur lian brakon.

Konfuzita li levis la kapon.

Kamilo rigardis lin penetreme. Lian buŝon ĉirkaŭis mokplena rideto, sed en liaj okuloj regis grandega doloro kaj malĝojo.

— Madono! — li diris — ĉesu! Ne blasfemu — kaj ne rigardu! Por kio vi rigardas?

— Ŝi estas belega.

— Ne rigardu! Tio ne estas bona — hodiaŭ ne bone… nune…

— Mi volus pentri ĉi-tiun vizaĝon — flustris Vladislavo, kvazaŭ sin senkulpigante.

Kamilo ekridetis ree duon-moke kaj duon-kompate.

— Kaj ĉi-tiun buŝon kisi — ĉu ne vere?

— Jes!

Kamilo leviĝis rapide.

— Mi sciis. Ni foriru jam — li diris — ne estas ĉi-tie bone. Vespera malvarmo trapenetras.

Parolante tion, li prenis plejdon, pendigitan sur la seĝo, kaj ĉirkaŭvolvis sin per ĝi.

— Venu! venu! — li ripetis. — En malbona horo vi ekvidis tiun vizaĝon, en malbona horo…

Vladislavo leviĝis malrapide kaj nevolonte.

Vespera malvarmo efektive pli kaj pli forte estis sentebla. La suno jam subiris, la brulruĝo sur Alpoj estingiĝis — ĝi fariĝis violkolora, cindrogriza. Dukorna luno pli kaj pli eliris sur malluman fonon de l’ lazuro. Ĉirkaŭe aperadis steloj…

Kaj super la tuta mondo, super la lago, super la montoj, super la urbo plena da ĝardenoj ekregis silento senlima, bonodora kaj tre volupta.

Kaj nur ie malproksime, malproksime super la profundaĵo de l’ lago sonis malklara kaj malĝoja kanto.

Subite la vesperaj sonoriloj eksonis super la urbo.

En tiu-ĉi momento la knabino leviĝis kaj turnis la kapon. Ŝiaj okuloj, grandaj, trankvilaj, misteraj okuloj de l’ infano, renkontis la varmegan rigardon de l’ artisto.

Tio daŭris mallongan momenton.

Ondo de varma sango trafluis la cerbon de Vladislavo, liaj piedoj ektremis kaj nebulo ĉirkaŭvolvis ĉion antaŭ liaj okuloj.

Li kaptis la manapogilon kaj mallevis la okulojn.

Kiam li ree levis la vizaĝon, ŝi jam forestis.



II.

Oraj strioj de hela, posttagmeza suno enfaladis tra malfermita fenestro en malgrandan monaĥejan ĉelon.

Trankvile estis tie kaj kviete.

En angulo staris lito, kovrita per nigra kovrilo, apude ligna preĝobenko kaj super ĝi la krucifikso. Flanke — tableto kaj sur ĝi inter libregoj kaj paperoj argila kruĉo, plena de kamparaj, bonodoraj floroj.

Unu detalo, per kiu ĉi-tiu ĉelo diferencis de aliaj, estis stablo kun etendita tolo, sur kiu estis videbla meze de malluma fono hela figuro de krucumita Kristo. Sur la tero kaj sur malgranda seĝeto kuŝis disĵetitaj penikoj kaj koloriloj.

Ĉe la fenestro sur larĝa, antikva kverka seĝo sidis monaĥo.

La vizaĝon je esprimplenaj kaj inteligentaj trajtoj li apogis sur la manplato kaj rigardis malgrandan monaĥejan ĝardeneton.

Kelkaj maljunaj, branĉoriĉaj tilioj kun folioj oraj de la sunbrilo, kaj kelkaj brunaj, altaj abioj ŝanceliĝis ĉi-tie kun la vento, bruante mallaŭte kaj melodie. Odoro de rezedo, kreskanta apud la fenestroj, miksiĝis kun la aromo de freŝe falĉita herbo kaj enfluis libere tra malfermitaj fenestroj al monaĥejaj ĉeloj.

La monaĥo, sidanta ĉe la fenestro, ĝuis la odoron, rigardis la arbojn akre kontrastantajn la ĉiel-bluon, la bedojn, plenajn da rezedo, piedvojetojn superŝutitajn per blanka sablo, kaj malnovan, ruĝan, tie kaj ie krevitan muron, kiu apartigis la monaĥejan ĝardeneton de la bruanta mondo.

li rigardis, — kaj sur la vizaĝo ankoraŭ ne maljuna, sed jam plugita per sulkoj kaj lacigita per vivo, pentris sin serena kaj dolĉa feliĉeco. Li duon-fermis la okulojn, kapon klinis malantaŭen kaj trinkis someran, varman sunon, kiu plenan brilon ĵetadis sur lian vizaĝon, — li trinkis pacon, per kiu respiris la monaĥeja ĉelo kaj malgranda ĝardeneto, kaj tilioj kaj abioj kaj ruĝa, krevita muro, apartiganta lin de la mondo. La kapuĉo deŝoviĝis de lia kapo, malgrasaj, blankaj manplatoj senforte falis sur la genuojn, kaj la malgrasa, subrunigita vizaĝo, kun esprimplenaj kaj akraj trajtoj fariĝis rigida kaj aspektis kvazaŭ senviva. Kun la sunbrunigitaj vangoj kontrastis nur alta, blanka frunto, sur kiu nun ludis ora suno.

Tiel si sidis longe, silente, senmove…

La suno jam klinis sin malrapide al subiro, jam forlasis lian vizaĝon kaj tremis sur la blankaj manplatoj, kunmetitaj sur la genuoj, ŝovis sin de ili sur la plankon kaj rampis al la stablojn, sub la piedojn de krucumita Kristo.

Estis silento.

Subite aŭdiĝis frapo kaj preskaŭ samtempe la pordo de l’ ĉelo kun krako malfermiĝis.

La monaĥo ektremis, leviĝis iomete kaj turnis la okulojn al la pordo.

Sur la sojlo staris monaĥo malalta, grizhara, ruĝvanga kun ridetantaj okuloj.

Pax tecum, carissime frater! — diris la alveninto.

Pax…

— La abato sendas min al vi, frato Bruno! Alvenis letero al vi, de ie el la mondo…

Frato Bruno ekmoviĝis vive, tamen tuj, kvazaŭ hontante, malleviĝis ree sur la seĝon, kaj kun sopira rideto li ripetis:

— De ie el la mondo…

— Jes. La abato permesis redoni ĝin al vi. Jen ĝi estas.

Parolante tion li etendis la manon kun la letero kaj kun malfermita koverto.

Frato Bruno prenis ĝin kaj eĉ ne rigardante, metis sur la fenestro.

Gratias…

La alveninto frateto tre deziris komenci la interbabiladon. Li ĉirkaŭrigardadis la ĉelon, kraĉotusis kaj elprenis el la maniko grandan, betulan flartabakujon.

— Ĉu vi permesos? — li demandis, donante ĝin al frato Bruno.

Frato Bruno forŝovis ĝin delikate per la mano.

Gratias! mi ne flaruzas…

— Vi ne uzas? hm! Ĝi efikas iafoje bonege…

Kaj kvazaŭ volante tion pruvi, li enpuŝis grandan dozon en la nazon.

— Jes, jes! Ĝi bone efikas je l’ okuloj — li aldonis — kaj ekternis fortege unu — duan kaj trian fojon.

— Belan donis al ni Dio veteron — li diris poste, proksimiĝante al la fenestro.

Frato Bruno ne respondis, — la gasto tamen ne volis foriri.

Proksimiĝinte al la stabloj kaj rigardinte ilin, li daŭriĝis:

— Kara Dio! kiel vi bele pentras, carissime frater! Via pentraĵo estas multe pli bela, ol tiu en la ĉefa altaro…

Li komencadis ankoraŭ kelkfoje la interparoladon, sed fine konviniĝinte, ke frato Bruno silentas obstine, li kraĉotusis malkontente, ĉirkaŭrigardis ankoraŭ unufoje kaj eliris, klakante per kalkanumoj sur la ŝtona planko de l’ koridoro.

Frato Bruno restis sola.

Li sidis ian tempon senmove — poste li prenis malrapide kaj kvazaŭ maldiligente la malfermitan leteron kaj rigardinte ĝin —

— Ie el malproksimo — ekmurmuris.

Li rigardis la titolon.

„Kara Vladislavo!“

Vladislavo? kio ĝi estas? Ah! jes, efektive! Iam li estis nomata Vladislavo! Sed ĝi estis jam antaŭ longa tempo, eble antaŭ unu jaro eble antaŭ dek aŭ cent jaroj… Li jam tion ne memoras. Ĉi-tie la tempo forfluas tiel unuforme, sen kalkulado, tago al tago simila…

Li turnadis la leteron en la mano preskaŭ senscie. Fine aperis en lia kapo la demando, kiu povas skribi al li…

Li turnis la karteton kaj rigardis la surskribon:

„Via Zigmunto.“

Zigmunto, Zigmunto?… Kiu ĝi povas esti? He! Li jam scias, ĝi estas tiu… tiu… Jes, li memoras. — Svisujo, lago, Parizo… Kaj tiu dua, — kiel li estis nomata? Kamilo?!

Li ektremis. Ja li tion memoras! Tio ne estis antaŭ tiel longa tempo! Rememoroj, kiujn li per forto de l’ volo surdigis en si kaj estingis, vekiĝis kaj komencis krii, repostulante siajn rajtojn. La tuta estinteco, kun siaj larmoj kaj ridoj, tuta juneco, — ĉio, kion li travivis kaj trasuferis, — ĉio, pri kio li pensis, ke ĝi estas jam forgesita, revivis nun en li, vokita per unu nomo, alvenanta kvazaŭ eĥo da pasintaj tempoj.

La senviva masko de lia vizaĝo, kiun antaŭ momento kisis la suno, krevis, — la senkoloraj okuloj rericevis vivon, la lipoj komencis tremi.

Li kliniĝis kaj komencis legi avide.

„Kara Vladislavo! — skribis la kolego de pasintaj tagoj. — Vi malaperis tiel subite kaj neatendite… Nur nun mi eksciis okaze pri la loko de via restado kaj mi skribas por rememorigi al vi amikon, kaj la jarojn, kiuj kvazaŭ papilioj forkuris ien sen postsigno.

„Ĉio forfluas kaj en la mondo estas ĉiam pli malgaje kaj dezerte.

„Vi ne ekkredos, kiel mi sopiras, kiam iafoje aperas en mia penso rememoroj palaj jam kaj malklaraj; rememoroj de tagoj feliĉaj, de juneco, de larmoj, — rememoroj de karaj vizaĝoj, kiujn mi hodiaŭ jam ne vidas. Kaj iafoje mi demandas min, por kio vivi plue?

„Tiom malmulte da jaroj, kaj tiom multe en ili da sopiroj kaj seniluziiĝoj, tiom da malaperintaj vizaĝoj, kaj nerevenigeblaj momentoj, kies rememoro suferigas dolore kaj premas.

„Kio hieraŭ estis por mi kara kaj hela, hodiaŭ fariĝas malklara kaj elvokas rideton de ia sopiro. — Mi mem forgesas multon, kaj estas al mi malgaje, kiam mi pensas, ke ankaŭ la aliaj forgesas.

„Ŝajnas al mi, ke ĉiutage ŝiriĝas unu el tiuj fadenoj, per kiuj mi estas ligita en grandan maŝinon de l’ mondo — tamen mi sentas, ke mi vane penus ligi ĝin denove. Kaj mi envias vin, pensante pri tio, ĉar vi mem ilin disŝiris unufoje — kaj vi ne bezonas rigardi, kiel ili malligiĝas — unu post la alia — malrapide, sed ĉiam senhalte. Mi envias vin, tamen mi devas konfesi, ke mi ne kuraĝus sekvi vian ekzemplon. — Mi bedaŭrus la sunon, kiu super mi lumas. Mi bedaŭrus la homojn, kiuj ridas, — movon, vivon…

„Eble ĉio-ĉi estas nur komedio, sed kion fari! Malantaŭ la kulisoj de granda scenejo, kiun oni nomas mondo, estas certe ankoraŭ pli malgaje: tie la homo restas sola. Mi sentas, ke mi estas radeto ĉe maŝino, kuranta kun grandega rapideco; kvankam aliaj radetoj kaj dentradoj premas min, rompas kaj disŝiras, tamen almenaŭ ili kuras, mi moviĝas, vivas. Eble tio estas pli bona, ol kuŝi ie en polvo inter rustigitaj malnovaĵoj.

„Post ia tempo rompiĝos la radeto kaj venos ĝia fino…

„Jen vi vidas, malnova amiko, mi enuigas malgaje. Ekvidinte mian leteron, vi pensis, ke ĝi alportos al vi iom da freŝa aero, kiu blovas super la moviĝema mondo; sed kontraŭe — nenion de ĉi-tio! Kaj cetere kion mi devas skribi al vi? Malgravaj ĉiu-tagaj aferoj, kiuj ĉi-tie nian vivon plenigas, verŝajne vin ne interesas. Kaj cetere ili vin neniam interesis. Vi flugadis sur flugiloj, mi puŝas la ĉaron. La manoj doloras…

„Mi edziĝis kaj havas filon. Aminda infano! Domaĝe, ke vi ne povas ĝin vidi. Mi nomis lin Vladislva.

„Antaŭ kelkaj semajnoj mi estas kun mia edzino en Parizo. Mi rakontis al ŝi pri vi kaj mi montris la domon, en kiu vi havis iam vian laborejon. Kara Dio! kiom da liberaj kaj feliĉaj momentoj ni pasigis tie!

„Mi iris poste al la Muzeo kaj vidis vian pentraĵon. Ĝi pendas sur la sama loko kaj publikamaso staras konstante antaŭ ĝi — kiel antaŭe. Via nomo vivas ĉi-tie ankoraŭ sur la lipoj, kaj mi fariĝas malgaja, ĉar pensante pri vi, mi pensas, ke ĉio-ĉi apartenas jam al pasinto.

„Revenante el Parizo, mi haltis en Zuriĥo. Mi iris kun la edzino sur Zürichhorn, al tiu restoracio kun verando sur la bordo de l’ lago, kie ni sidadis vespere — triope, ĉu vi memoras? Mi sidiĝis ree ĉe nia malnova amita tableto, kaj mi pensis pri vi.

„Dio! Kara Dio! kio okazis kun ni… Mi puŝas mian ĉaron, sed ĉiam pli malfacile, ĉar la fortoj malgrandiĝas, vi en Monaĥejo — kaj Kamilo…!

„Malfeliĉa Kamil’! Reveninte el Brazilio, li veturis Egiptujon kaj antaŭ monato mi legis en Times, ke li pafmortigis sin ĉe piramido. Eble tie sur la flava sablo de l’ dezerto li trovis fine la pacon, kiun li vane la tutan vivon deziris.

Sit ei humus levis! Vi preĝas nun ofte, preĝu ankoraŭ por li…“

Frato Bruno metis la leteron sur la genuojn; tra liaj vangoj fluis malrapide du larmoj…

— Mortigis sin! mortigis… — li ekflustris.

Antaŭ liaj okuloj aperis dezerta, per varma, flava sablo kovrita bordo de Nilo kun maldense kreskantaj palmoj. Ĉielo malhela, safirblua, kaj la suno fluas tra ĝi soleca, bruliganta, kiel okulo granda kaj eterne malfermita.

Kaj sub la suno piramidoj duone enfositaj en la sablo. Dum tiom da jarcentoj rigardas ilin la okulo! kaj ili, maŭzoleoj de mumioj, estas kvietaj, seriozaj… Sfinkso kuŝigis sin ĉe ili kiel gardanto kaj meditas… Sfinkso!…

Kaj ŝajnis al li, ke inter la piramidoj kaj Sfinkso, sur la flava sablo kaj sub la suno sendorma li vidas palan kadavron kun frakasita tempio…

Li ektremis kaj eksopiris profunde.

La suno pli kaj pli proksimiĝis al subiro.

Li levis la leteron kaj en brilo de oblikvaj radioj komencis legi denove.

„Ĉu vi memoras — skribis la amiko — kiel ni sidis kune ĉe la lago, interparolante kaj rigardante Alpojn? Tiel al mi estas strange kaj malgaje, kiam mi pensas, ke li hodiaŭ jam ne vivas, ke vi, kiu movon kaj vivon postulis, kaŝiĝis en monaĥejo. Ŝajnas al mi, ke vi ambaŭ jam ne vivas, kaj mi restis sola. Kaj tiel al mi estas strange, tiel strange!…“

Frato Bruno malfermis larĝe la okulojn kaj atente rigardis ien en profundon de l’ ĉelo — kie vesperaj ombroj komencis jam kuŝiĝi — aŭ eble la stablon kaj Kriston blankan, rigardantan el ĝi.

Kaj ŝajnis al li, ke antaŭ li leviĝas ia nebulo oreta kaj malhela, volviĝas, plivastiĝas, kaj en la nebulo naskiĝas personoj forgesitaj, kiujn li jam delonge ne vidis.

Li mallevis la kapon kaj enpensiĝis.

— Malfeliĉa Kamilo!

Jen li vidas lin! Subiranta suno — Alpoj diverskoloriĝas kaj flamas, — la lago murmuras iajn preĝojn kaj bonodoroj fluas el ĝardenoj — tiom da bonodoroj!…

Kiel li tion memoras, kiel li tion bone nun memoras!…

Li interparolis kun Zigmunto. Pri kio? Jes! pri vivo, pri feliĉo… Ho — hej feliĉo!…

„Kaj paco? How think you?“ — li aŭdas ĉi-tiujn vortojn tiel precize kaj vidas la palan kaj lacan vizaĝon.

Iu je tio respondis: „Paco — estas morto!“ Kiu — li? li mem? Jes! Sed tiam… tiam li estis alia… Hodiaŭ estas en li ne unu sama parteto. Kio do? tio ne li estis? li? Kiel stranga tio estas, kiel stranga!

Paco!… Kiom li travivis, kiom li spertis, antaŭ ol li ekkonis la sorĉon kaj sanktecon de tiu vorto…

Kiel strange! Li grave pripensadis, volante ekkapti la ligilon inter sia vivo pasinta kaj la hodiaŭa tago. La pensoj tamen ŝiriĝis kiel fadenoj kaj komplikiĝis tiel, ke post momento li sentis sin laca. Nur unu fakto, kiel ripetiĝanta ĉiam motivo de l’ potenca fugo revenadis obstine en liajn pensojn:

— Kamilo ne vivas kaj mi estas en monaĥejo…

— Kio do?…

Li eksentis, ke li devas preĝi por mortinta kamarado. Li prenis la rozarion, kaj liaj lipoj ekmoviĝis:

— „…kaj en la horo de mort’ nia. Amen.“

— Eternan ripozon…

Li elparoladis meĥanike la vortojn, sed li ne povis devigi la spiriton al vera preĝo.

Kaj dum li preterŝovis la grajnojn de l’ rozario, iaj strangaj figuroj aperadis en lia memoro.

Ekbrilis unue en ĝi delikata knabina profilo, silueto ĵetita en maron da koloroj kaj lumo… Ĝi brilis, aperadis kaj malaperadis.

Li fermis la okulojn, pensante ke la fantomo foriros.

Sed tiam ekaperadis novaj figuroj.

Jen li vidas sian laborejon. Tolo streĉita sur la stablo. En la malsupro de l’ pentraĵo nuboj malhelaj kaj volviĝantaj, tero sub ili, kaj tie supre — ĉielo kaj sur ĝi mistika heleco.

Kaj inter la tero kaj ĉielo — formo virina kun konata al li profilo, kun manoj suprenlevitaj, leviĝanta supren pli kaj pli alten…

Ĉe ŝi, iom malsupre, duone ankoraŭ en ombro kaŝita, li, kun vizaĝo, kiun brilo jam trakuras, kun vizaĝo turnita al ŝi, per la manoj al ŝiaj vestoj alkroĉita… li…

Kaj poste? poste?

Ŝajnis al li, ke li vidas la „Salonon“ sur Marsaj Kampoj. Popolamasoj antaŭ la pentraĵo de juna pola pentristo. Ili ondas kiel maro, alfluas kaj forfluas senhalte, kaj li aŭdas en la bruo de l’ ondoj de homaj kapoj sian nomon…

Li ellasis la rozarion kaj levis la manon al la tempio.

Vanitas vanitatum et omnia vanitas…

La lasta vorto reflektiĝis jam nur per malforta movo de l’ lipoj.

La fantomo revenis.

Sed nun li vidas en tiu maro de l’ homaj kapoj nur unu kapon, belan kiel sonĝo, kiel lumo…

— Ŝi!

Ŝi staras kaj rigardas lian pentraĵon.

Liaj genuoj ektremis, li volus genufleksi, li volus krii: O stella maris!

Kaj ŝi turnas sin al li, rigardo de ŝiaj grandaj, infanaj okuloj ekpendas por momento ĉe lia vizaĝo, por momento… Kaj ĉio malaperas antaŭ li: pentraĵo, homoj kaj ĉio! Li ŝin nur vidas — ŝin solan!

Vanitas vani… — Li ne finis.

Jen li estas ree en sia laborejo. Branĉetoj akaciaj enrigardas tra la fenestroj kaj malhelpas al ora suno eniri mezen. Kaj ĉi-tie enmeze, inter pentraĵoj kaj skulptaĵoj komencitaj, kiuj kiel speguloj, ĉiuj unu vizaĝon respegulas, staras… ŝi!

O stella maris, o regina coeli!

Li volas preĝi, li volas frunte bati la teron, sed ŝi ĵetas la manojn sur lian kolon kaj per la lipoj pretaj por kisi murmuretas: Mi amas vin… mi estas via!

La rozario forlasita el la manoj deŝoviĝis teren, la kapo kliniĝis malantaŭen, lia brusto spiris rapide kaj profunde. Li forgesis, kie li estas kaj kiu li estas pasintaj junecaj jaroj revenis.

Kaj kiel en kalejdoskopo preterpasis la bildoj en lia memoro, ĉiam pli rapide, pli furioze, pli mallume. Herbejoj kaj kampoj, misteraj internoj de l’ antikvaj gotaj preĝejoj, montoj neĝkovritaj kaj arbaroj, kaj silentaj, solecaj dometoj meze de vinberejoj, marbordoj plenaj de suno kaj multkoloraj konkoj, glitveturilaj sonoriloj sur neĝaj ebenaĵoj, majaj vesperoj kaj someraj noktoj stelplenaj, matenoj varmaj, brilantaj pro roso kaj floroj, tagoj aŭtunaj, kiam pluvas kaj hejme tiel dolĉe estas ĉe kameneto sidi duope, horoj papiliaj kaj najtingalaj horoj trakuradis antaŭ liaj okuloj, — kaj ĉie ŝi, ĉie ŝiaj lipoj ĉe lia buŝo, ŝia mano en lia manplato. Ĉio kunplektiĝis en ian kanton strangan kaj dolĉan, malnovan jam, sed kiel malnovaj vinoj ebriigan kaj pasian.

Li aŭskultis tiun kanton de rememoroj, kaj liaj pulsoj batis ĉiam pli vive, pli varme.

Subite — kio ĝi estas? ia falsa sono, kiel flava makulo sur ĉielblua pentraĵo — sono mokplena kaj malvarma — kreskas, plifortiĝas, malklarigas la kanton, fajfas, grincas… O tiu sono! Ĝi penetras en lian bruston, ŝiras kordojn, mordas la koron, formanĝas la cerbon… ĉio paliĝas, ĉio renversiĝas… O!

„Banala kaj malsaĝa, tamen ĝi doloras“…

Li leviĝis subite: esprimo de terura doloro respeguliĝis sur lia vizaĝo.

Ian tempon per malhelaj okuloj li rigardis antaŭen kaj etendis la manojn, kvazaŭ forpelante fantomon, kiu alvenis ree por lin persekuti en kvieta monaĥeja ĉelo. En la tuta persono estis videbla timego.

— Dio! — li ekĝemis — Dio, mizerikordon!

Spiregante li falis sur la seĝon. Liaj dentoj brilis inter la malfermitaj lipoj, la fingroj kunpremiĝis konvulsie. Li eksentis mankon de l’ spiro. Per rapida movo li disŝiris ĉe la kolo la talaron kaj premis per la manplato la ondantan bruston.

Sub la fingroj io eksursuris.

Malgranda koverto, flaviĝinta jam kaj foruzita.

Li eltiris ĝin, malfermis. Falis el ĝi fasko de haroj oraj kaj molaj kiel silko, rompita laŭrofolieto kaj du velkintaj violoj.

Jen ĉio!

Liajn okulojn plenigis larmoj.

Kiom da jaroj li portas ĉi-tiun memoraĵon sur la koro! Li ne povas disiĝi de ili, ne povas! Li scias, ke tio ne estas permesite, ke tio ne estas bone, — tamen li prenis ilin kun si kaŝe en la monaĥejon. Li ne povis alimaniere, ne… Kaj se iam — en la ĉerkon… tiam ĉi-tiujn memoraĵojn… kun si…

Li kliniĝis super la manplato, en kiu li tenis tiujn objektojn velkintajn kaj sekajn. Kaj ekregis la momento, kiam por li ree nenio ekzistis sub la suno kaj sur la tero krom tiu fasko de haroj oraj kaj molaj kiel silko, krom tiu rompita laŭrfolio, krom du velkintaj violoj kaj krom malnova rememoro…

Li eksentis impreson, kvazaŭ li trovas sin sur granda dezerto. Ŝajnis al li, ke kun la sunleviĝo li leviĝis el sub ŝtonego — kaj li foriris antaŭ si rekten, serĉante oazon. Li iris tutan tagon, vundante la piedojn je akraj ŝtonoj, bruligita per suno, kaj per soifo pli varma ol la sunradioj. Dezertaj fantomoj de palmoj kaj fontoj briletis antaŭ li trompe, kaj li postkuris ilin, ĝis kiam li ne malaperis. Sed jen estas la sunsubiro kaj li esperas ripozi. — Io antaŭ li lumetas: oazo? Ne! Tio estas la sama senviva ŝtonego el sub kiu li leviĝis matene. Li do iluziis!

Ekkaptis lin sovaĝa, senforta malespero. Grandaj gutoj de malvarma ŝvito aperis sur lia frunto, grandega pezo premis lian bruston — la manplato, premante la velkintajn folietojn kaj harojn orajn, kunpremis sin konvulsie pli kaj pli forte tiel, ke li eksentis doloron en la artikoj. Je l’ gorĝo io lin sufokis kaj brulis en la buŝo. Li fermis la okulojn.

Kion fari? kion fari? Ĉiuj apogiloj krevis en liaj manoj kaj li estas sola, tiel terure sola kaj tiel senkompate submetita al malespero. Li volis apogi sin sur la arto, sed ĝi, tiu apoteozita Arto, ne toleris la pezon de unu, senvalora homa vivo. Kaj li tiam kredis iam al ĝi! Ho! oni ne devas kredi! Neniam oni devas kredi! Jen poste li ree kredis, ke kvietaj, monaĥejaj muroj donos al li pacon kaj ripozon post la fulmotondro; li fermis sin en ili, li apartigis sin per ili de la mondo, kaj li jam pensis, ke li trovis la tiel varmege deziratan pacon, li komencis jam forgesi tion, kio estis, kio doloris kaj doloras — jam… kaj unu momento kaj ĉio vana! Li do iluziis.

kion fari? Li estas kiel birdo super la maro, al kiu mankas jam fortoj por flugi kun vento kaj fulmotondro, — kiel birdo, kiu jam mallevas la flugilojn kaj deziras ripozi, sed ĉirkaŭe nur akvo kaj ŝaŭmantoj ondegoj kaj nenia, nenia loko, kie li povus sidiĝi… Kio do? kunvolvi la flugilojn kaj fali en ĉi-tiujn ondojn, kiel tiu ĉe piramidoj kuŝanta kun frakasita tempio?…

Veneno de terura penso komencis guti en lian koron. Ŝajnis al li, ke li vidas antaŭ si ian abismon, kiu lin allogas kaj altiras kaj vokas: venu, venu… Li ĉesis pensi; ia antaŭmorta sonĝo ĉirkaŭprenadis lin, li sentis nur grandegan, neniel kvietigeblan doloron…

La tempo fluis malrapide kaj silente. La suno estis jam ruĝa kaj la arboj oriĝis en ĝi, la bonodoroj fariĝis antaŭ la sunsubiro pli fortaj, pli puraj, pli freŝaj, la aero pli milda kaj por la brusto pli agrabla. La birdoj komencadis la vesperkanton, la abeloj revenadis al abelujoj, de malproksimo oni aŭdis voĉojn kaj ridojn de laboristoj, forlasantaj jam la kamparojn…

Kaj unue ie malproksime, malproksime eksonoris la plej frua sonorilo de vilaĝa preĝejeto, poste aliĝis al ĝi aliaj, pli proksimaj, sur la urbaj turoj — kaj fine eksonis ankaŭ la monaĥejaj sonoriloj per kanto argenta, granda kaj vasta…

— Anĝelo Dia anunciacis…

La maljunaj tilioj kaj altkreskaj abioj ekbruis, en monaĥeja ĝardeneto, kaj super ili alte, alte, fluis seriozaj, solenaj, sanktaj voĉoj de sonoriloj. Ili plenigis per si la aeron kaj per arĝenta kaskado enfluis en la ĉelon.

— Anĝelo Dia anunciacis…

Frato Bruno ekaŭdis la sonorilojn kaj vekiĝis sed unuamomente li ne povis kompreni, kio ĝi estas… Li malfermis okulojn kaj ektimis.

Antaŭ li staras ia blanka formo — kio ĝi estas?

Li atente rigardas tiun-ĉi mirindan aperaĵon, preskaŭ ne kuraĝante spiri. Kaj iom post iom li komencis ekkoni la blankan formon de l’ Kristo, rebrilantan de malhela fono de l’ pentraĵo, lumigitan per lastaj radioj de subiranta suno.

— Kristo!

Kristo — kaj la sonoriloj bruas super la tero…

Li ekspiris profunde; ŝajnis al li, ke roso refreŝigas liajn bruligitajn lipojn.

Kiel bruegas tiuj sonoriloj! kiel ili bruegas!

Kaj antaŭ li la krucumita Kristo, kun la vizaĝo dolorplena, kaj tiel kvieta, tiel sankta. Ŝajnis al li, ke ĉi-tiu figuro parolas al ĝi per ĝemo de sonoriloj, — figuro treege bona, kompatema kaj pardonema…

„Beataj estas la silentaj, beataj — la soifantaj, beataj, kiuj suferas“…

Li rigardis kaj sentis, ke ĉi-tiu figuro estas por li pli kara kaj pli sankta, ol ĉio, ol la tuta mondo ĉar en ĝi estas paco kaj kvieta haveno kaj feliĉo. Li komencis kompreni. Li havis ĉi-tiun havenon tiel proksime kaj li ne povis ĝin retrovi, li ne povis kompreni. Sed nun li komprenas, o! komprenas.

— Oazo! insulo mara!

La trajtoj, ankoraŭ antaŭ momento konvulsie kuntiritaj — iom post iom glatiĝis; la manplato kunpremita — malfermiĝis — kaj la vespera vento alveninta forprenis el ĝi fasketon de haroj oraj kaj molaj kiel silko, kaj laŭrofolion rompitan, kaj du velkintajn violojn — kaj forportis ilin sub la monaĥejan muron, sur aromajn florojn kaj herbojn…

Restis nur unu hareto, alkroĉita ĉe la maniko; ĝi brilis ankoraŭ, oriĝis kaj ŝanceliĝis. — Fine ankaŭ ĝi forflugis.

Kaj kune kun tiuj objektoj malnovaj kaj velkintaj forflugis la rememoroj el la koro, kiu jam ekflamis per alia amo, pli pura, pli granda — eterna.

La palan vizaĝon kaj kunmetitajn manojn li etendis al Kristo krucumita kaj komencis preĝi:

— Ho, Sinjoro! Ho, Sinjoro bona kaj mizerikorda!

— Jen ĉiujn miajn tagojn kaj ilian doloron al Vi mi oferdonas!

— Jen ĉio, kion mi trasuferis kaj travivis, estu por Via gloro!

— Ho, Sinjoro mia! Rifuĝejo mia! Mia Savinto!

Li subite leviĝis el la seĝo kaj ĝemante ĵetis sin al la piedoj de l’ kruco.

— Kristo! Kristo!

Fortega ploro suprenlevis lian bruston kaj fariĝis al li iom post iom ĉiam pli bone.

La sonoriloj intertempe bruis tra la mondo: Pax tecum!

Fine la sonoriloj silentiĝis kaj la suno subiris. Per mallarĝa, lasta ora radio ĝi enrigardis ankoraŭ unufoje en la ĉelon kaj lumigis per brilo la mizerikordan figuron de Kristo kaj la klinitan monaĥon ĉe Liaj piedoj.

Vespera ombro ekregis…

Kun permeso de l’ aŭtoro el pola lingvo
tradukis
Kraków. Władysław Grabowski.
[Ornamaĵo mankas]