Saltu al enhavo

Peko de Kain

El Vikifontaro
(p. 8-40)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
De la aŭtoro

Tiu ĉi novelo (ankaŭ multaj aliaj, diverstempe premiitaj en la konkursoj de la Internaciaj Floraj Ludoj) estis verkita de mi antaŭ kelkaj jaroj. La travivaĵoj ne permesis al mi ĝis nun eldoni ion el ili. Nur dank’ al boneco kaj simpatioj de miaj amikoj s-roj D-ro B. R. Webster (Dannemora N. Y. Usono) kaj J. Stekly (Bardejov, Ĉeĥoslovakujo) — anoj de nia intima (sesana) esper. korespondrondeto internacia, bonvolintaj pruntedoni al mi monon por la eldono, — mi havas eblon aperigi ĉi tiun libreton. Do al ili mi esprimas mian sinceran dankon.

La ideo ope eldoni libretojn plaĉis al kelkaj aliaj miaj amikoj kaj ili promesis laŭforte akceli eldonon de pluaj miaj verkoj premiitaj, kiam aperos tiu ĉi unua. Bedaŭrinde, dank’ al nuna financa krizo en Eŭropo, ili, ŝajne, ne povos pruntedoni sufiĉan monon.

Kara leganto, se tiu ĉi libreto plaĉas al vi, se vi deziras la aperon de la aliaj kaj povas iom helpi al mi en tiu ĉi afero, bonvolu sekvi la ekzemplon de la suprenomitaj sinjoroj kaj pruntedonu al mi ian monsumon, repagotan al vi (laŭmezure de disvendo de la eldonaĵoj) ne pli malfrue ol post tri jaroj. Ĉiun pruntedonon, kiom ajn ĝi estus modesta, mi akceptos kun plej profunda danko kaj tuj kvitancos.

La monon sendu ne al mi persone, sed senpere al la presejo de »Literatura Mondo« S-ro Vilmos Bleier Budapest, IX. Mester-u. 53. V. 7. Hungarujo, (je mia eldona konto).

Kun antaŭaj dankoj

J. Ŝirjaev. Baklanka, gub. de Vologda. Rusujo (C. C. C. P.)

Antaŭ unu jaro li subite aperis de ie en nia malgranda vilaĝo. Ĝis tiam neniu el ni vidis lin ie, aŭ eĉ aŭdis ion pri li, — per treega mistereco kaj enigmeco estis kovrita ne sole lia persono, sed ankaŭ lia pasintaĵo ĝenerale.

Griŝin — nia vilaĝa riĉa ekskomercisto — tiujare revenis hejmen somere el la urbo. Estis jam vespero. La varmega sunglobo antaŭ nelonge malsupreniĝis post nigra arbaro sur horizonto kaj la tagan varmegon anstataŭis agrabla malvarmeto. De la rivero kaj najbaraj arbaretoj blovetis malsekeco kaj dolĉa freŝeco, malsupre en la valo, laŭlonge de la rivero, leviĝis nebulo. Griŝin veturis duonkuŝante en sia komforta fiakro, malstreĉinte la ĉevalkondukilon kaj senzorge kaj apatie observis per la lacaj okuloj la vojon kaj belajn ĉirkaŭaĵojn, delonge konatajn al li, kvazaŭ tute ne rimarkante ilin. Lia ĉevalo, bela trotulo pursanga, paŝis malrapide, ĉiuminute spirblovante, skuante la kapon kaj svingante per la vosto, — muŝoj kaj tabanoj trudeme flugis post ĝi, kiel nubo, kaj senkompate mordpikis ĝin je la ŝvitkovrita dorso kaj brusto.

Jam krepuskis, kiam la fiakro, leviĝinte sur pentrindan monteton, dense kovritan de juna pinaro, atingis grandan lignan krucon, kiu staris tie izole apud la vojo mem. Kiam la apatia rigardo de Griŝin falis subite sur la krucon, starigitan antaŭ nelonge super tiu loko, kie printempe oni mortigis unu riĉulon, ankaŭ revenintan nokte el la urbo, li nerve ektremis kaj rektiĝis en la veturilo. Poste, formetinte la ĉapelon kaj farinte krucosignon, li ankoraŭ ekrigardis deflanke la lokon timigan kaj, streĉinte la kondukilon, ekvipis la ĉevalon. La trotulo ekskuis la kolhararon, alte levis la kapon kaj vigle ekkuris, la radoj gaje ekfrapis je vojŝtonetoj. De tempo al tempo maltrankvile rigardante returne al la kruco, kiu longe ankoraŭ blankiĝis en la vespera stimulis per vipo sian ĉevalon. Nur kiam la kruco malaperis post vojkurbiĝo kaj antaŭ li sur la monto klare montriĝis la siluetoj de la vilaĝo, Griŝin ekspiris libere kaj ree moderigis la trotadon de la ĉevalo. La vojo nun krute malsupreniĝis al rivero, la ĉevalo, eksentinte la proksimecon de la hejmo, ne volis plu obei al senĉesa kurmoderigado kaj gaje trotetis. Ĝia piedfrapado kaj la bruetado de la radoj sonis sonore en la silenta aero vespera kaj eĥe ripetiĝis en la arbaro apuda, jam dormanta en nepenetrebla nebulo.

Je kelkaj paŝoj antaŭ la ponto la ĉevalo subite haltis. La mastro ekvipis ĝin. La ĉevalo, kvazaŭ antaŭsentante ian danĝeron, ekronkis, timeme starigis la orelojn, sed ne moviĝis antaŭen. Griŝin ekpalpis en la poŝo la revolveron kaj fikse ekrigardis antaŭen. Streĉinte la vidsenton, li longe penis trovi ion en la nebulo ĉiam densiĝinta, sed nek je ambaŭ flankoj de la vojo, nek sur la vojo mem li povis ion ekvidi. La ĉevalo, denove ekvipita, faris nur kelkajn paŝojn antaŭen kaj ree haltis. Nur nun Griŝin ekvidis antaŭ la ponto, iom flanke de ĝi, ian malgrandan nigran ombron, kiu, evidente, timigis la ĉevalon. »Kio ĝi estas? — li pensis. — Ĉu lupo?« Kaj, streĉinte la kondukilon, li laŭte ekkriis:

— Kiu estas tie?… Foriru! Ĉu vi ne vidas, ke la ĉevalo estas juna kaj timas?… Foriru, aŭ mi pafos! Ĉu vi aŭdas?…

Sed li ne finis ankoraŭ sian minacan averton, kiam la nigra ombro ekmoviĝis malrapide, poste pligrandiĝis kaj stariĝis flanke de la vojo. Nun jam ne estis dubo, ke tio ĉi estis homo, sidinta apud la ponto.

— Kiu vi estas? — severe demandis Griŝin, kiam la veturilo proksimiĝis al la nekonatulo. — Kion vi faras tie nokte, fripono?

— Ĉiuj ni, frato, estas friponoj… — respondis mallaŭta kaj trankvila virvoĉo.

La respondo ŝajnis ofenda al la riĉulo, li insultis la nekonatulon kaj, veninte hejmen, tuj petis policiston aresti la suspektindan noktan vagulon.

Tiun ĉi nokton, sub la influo de la mistera renkontiĝo apud la ponto, la familio de Griŝin dormis maltrankvile, malgraŭ tio, ke, antaŭ ol enlitiĝi, oni penege esploris ĉiujn fermilojn de la fenestroj kaj pordoj.

La nekonatulo pasigis la nokton en policejo, sed frumatene jam estis liberigita, kiel tute sendanĝera homo. Dum tiu sama mateno miaj infanoj, ludante sur herbaro apud la preĝejo, subite kunpuŝiĝis kun li. Ili estis surprizitaj de lia treege stranga eksteraĵo kaj tuj sciigis min pri sia neordinara trovo.

Mi trovis lin sidanta apud la preĝejo meze de densa, ankoraŭ ne falĉita, herbo. Li sidis senmove, kurbiĝinte, etendinte antaŭen la piedojn kaj metinte sur ilin la manojn. Li estis ankoraŭ sufiĉe juna homo de tridek jaroj proksimume, tre maldika, longpieda, kun sunbrunigita, malgrasa vizaĝo polvokovrita kaj portanta klarajn signojn de iaj netolereblaj suferoj. Liajn okulojn mi ne povis trarigardi, ĉar ili estis ĉiam fiksitaj malsupren al unu punkto kaj li eĉ por unu minuto ne turnis de tiu punkto sian rigardon. Profundiĝinte en sian meditadon, aŭ intence nenion atentante, li apenaŭ rimarkeble balancetis la kapon kaj ion flustris senĉese, aŭ, pli ĝuste, movetis siajn maldikajn lipojn, ĉar sonoj de la flustrado ne estis aŭdeblaj. Li estis vestita per malpura ĉemizo kaj pantalono el dika, maldelikata tolaĵo kaj zonita per dika ŝnurdeŝiraĵo. La piedoj estis nudaj. Tra la malbutonumita kolumo de la ĉemizo estis vidata lia enfalinta brusto de kupreruĝa koloro.

Sed nek la senmoveco de la nekonatulo, nek lia enigmoplena enpensiĝemo estis tiom atentindaj kaj mirindaj, kiom liaj ambaŭ manoj. Mi nevole terutremis, kiam mi ekvidis ilin. La fingroj de la ambaŭ manoj, kun tre longaj, delonge ne tranĉitaj ungoj, rektigitaj kaj neflekseblaj, kiel hakpecoj de arbobranĉo, estis seninterrompe kovritaj (de la malsupro ĝis la supro) de ringoj feraj, kupraj eĉ arĝentaj de plej diversa dikeco kaj valoro, komencante de malpeza kaj maldika kuprofadena ringeto, metita sur la ekstremaĵon de la malgrando fingro, ĝis dika fera ringo de falĉilo, metita en la malsupron de la dikfingro. Estis tuj rimarkeble, ke tiuj ĉi ringoj estis metitaj sur la fingrojn jam delonge kaj kaŭzis senĉese netolereblajn suferojn, ĉar la plimulto de ili jam profunde eniĝis en la haŭton kaj estis ĉirkaŭitaj de abscesaĵoj kaj pusaĵoj. Nur sur unu — la mezo fingro de la dekstra mano — mi kalkulis ok tiajn diversformajn kaj diversmetalajn » ornamaĵojn « dolorigajn.

Dum mi scivole rigardadis la fingrojn, la strangulon jam ĉirkaŭis densa amaso de infanoj kaj geviroj. Ĉiuj ili silente rigardis lin, aŭ duonvoĉe interŝanĝis siajn supozojn pri lia persono kaj pri la kaŭzo de tia neordinara sinturmentado. Sur la okuloj de kelkaj virinoj brilis larmoj.

Sed li ĉiam sidis senmove en tiu sama pozo, fiksinte, kiel antaŭe, la rigardon en unu punkton, atentante neniun kaj nenion kaj nur senĉese movetante siajn maldikajn lipojn kaj apenaŭ rimarkeble balancetante la kapon.

Tra la popolamaso al la nekonatulo trapuŝiĝis juna virino kun kruĉo da lakto kaj peco da mola kuko en la manoj. Ŝi konfuziĝeme ekrigardis la najbarojn amasiĝintajn, kvazaŭ hontante sian bonfaron kaj, metinte la manĝaĵojn apud li sur la herbo, genuiĝis antaŭ li.

— Trinku, dia homo !… — ŝi diris mallaŭte, kliniĝinte super li kaj tuŝetante per la mano lian ŝultron. — La lakto estas bona…

Li ektremis, kvazaŭ vekiĝinte el dormo longe daŭrinte, kaj trankvile, milde, kvazaŭ neniom mirante, ke oni rigardas lin kun tia scivoleco li ekrigardis komence la virinon kompateman, poste ĉiujn ceterajn. Kiam lia rigardo falis sur min, mi ekvidis liajn malgrandajn, senkolorajn okulojn, en kiuj brilis malfalsa, infansimila boneco kaj mildeco.

— Akceptu, karulo, pro Kristo ! — ripetis la virino.

Li gaje ekbalancis la kapon, ion flustrante.

La virino metis la kruĉon al lia buŝo kaj li avideme englutis kelkajn plenbuŝojn.

— Mi dankas, mia ĉarma… Savu vin Dio, — li diris, milde ridetante kaj viŝante la lipojn per la maniko.

— Jen estas kuko… mola… Manĝu ! — daŭrigis la virino.

Kaj rimarkinte, ke ĉiuj scivolas vidi pli detale la manojn, li levis supren unu manon kaj kelkfoje turnis ĝin en la aero antaŭ la okuloj de la rigardintoj. Nek plendo, nek ĝemo elflugis el lia buŝo, nur sur la lipoj lumis memkontenta, kvazaŭ fierema, milda rideto.

— Ho, kia teruro, kia teruro !… — ekkriis la virino, flankenturniĝante kun teruro.

— Pro kio vi kaŭzas al vi tiom da suferoj per tiuj ĉi ringoj ? Ili ja dolorigas… — iu demandis el la popolamaso.

— Jes… Ili dolorigas… — li respondis mallaŭte kaj iom sulkigante la vizaĝon.

— Nu, vi suferigus unu manon… — diris maljunulino, — kial vi suferigas ilin ambaŭ ?…

— He, karulino !… — li malgaje ekskuis la kapon. — Neniu igis ilin fari la krimon, ili mem propravole ja faris ĝin… Nu, nun ili suferu iom !… Dio Mem suferis…

En la popolamaso aŭdiĝis laŭtaj ekspiroj.

— Kian krimon ili faris? — iu scivolis.

— Kian krimon? — li ripetis la demandon, direktante la rigardon ien en spacon. — Grandan krimon ili faris !… Ni ĉiuj estas krimuloj, miaj karaj! Ni ĉiuj fieriĝaj, ni ĉiuj opinias nin bonaj homoj, honestaj… sed kiam ni venas al pastro por konfesdoni, ĉiu el ni tuj montriĝas ŝtelisto kaj rabisto kaj mortiginto kaj malĉastulo… Ĉiu, ĉiu !… Se iu ne pekis per ago, tiu pekis per penso, intenco.

— Vere, vere !… Vi parolas veron, dia homo. — aŭdiĝis la memriproĉaj voĉoj.

— Kaj kian pekon faris viaj manoj ? — ree demandis la antaŭa scivolulo.

— Mi ?… Mi mortigis homojn !… — li respondis laŭtvoĉe kaj senhezite.

— Sinjoro, indulgu nin !…

— Kia peko !…

— Ĉu vere li estas mortiginto ?…

Kaj longe ankoraŭ oni proponis al li diversajn demandojn, longe eldiris pri li diversajn supozojn, sed li akceptis la antaŭan pozon, fikse direktis ien en spacon sian senmovan rigardon kaj plu jam diris nenion.

Famo pri la mortiginto mistera tuj disvastiĝis ankaŭ tra multaj najbaraj vilaĝoj kaj ĝis la vespero mem ĉirkaŭ li amasiĝis scivolutoj, dezirintaj vidi, kiaj estas mortigintoj.

Kiel okazis tio ĉi, mi ne scias, sed de tiam li restis en nia vilaĝo, ekloĝinte en la domaĉo de maljuna vidvulo Terentij. La maljunulo dum vintroj faris bastajn ŝuojn kaj dum someroj pasigis tutajn tagojn en sia legomĝardeno, kiun li flegis kun amo kaj kiu liveris al li bonan profiton ; aliajn vivrimedojn li ne havis. Li estis homo pia, sed tre silentema kaj homevitema. Krom la preĝejo, kiun li vizitis ĉiufeste, kaj sia legomĝardeno li iris nenien. Krom ne multaj najbarinoj-maljunulinoj, kiuj dum festoj portis al li kruĉon da lakto, lin neniu vizitis kaj eĉ kun tiuj ĉi maloftaj vizitantoj li neniam babilis.

Jen tiuj ĉi du stranguloj ekloĝis kune. Neniu sciis, ĉu ili interparolis iam, ĉu ili iam rakontis unu al la alia ion el sia pasintaĵo, oni nur rakontis, ke la noveveninto ĉiam postsekvas sian mastron, kien ajn tiu iras, kaj nun jam ne senvoĉe li flustradas, kiel oni vidis tion apud la preĝejo, sed duonvoĉe kaj malrapide li legas parkere la psalmaron, kiun tre ŝatas la maljunulo. Oni baldaŭ alkutimiĝis al » la mortiginto « kaj neniun jam timigis tiu lia iama konfeso aŭ la manoj kripligitaj. Oni decidis, en la simpleco de la koro, ke li estas homo tute sendanĝera, kompatinda senhejmulo, doninta propravole promeson toleri la suferojn por savi sian animon. Ĉiu opiniis sia devo viziti lin kaj alporti almozon, kaj dum longaj aŭtunaj kaj vintraj vesperoj oni povis renkonti en la domo de Terentij multajn tiajn vizitantojn. Iafoje ankaŭ mi vizitadis lin, penante diveni la sekreton, kiun li, sendube, kaŝis de flankuloj. Printempe tra la vilaĝo disvastiĝis famo, ke la strangulo malsaniĝis kaj plu jam ne leviĝas de sia kuŝejo. Mi delonge jam ne vidis lin kaj nur serĉis pretekston por tio. Feliĉe, la edzino volis sendi novan ĉemizon por li kaj purajn tolĉifonojn por bandaĝi liajn manojn (oni parolis, ke ili pusis nun treege) kaj mi uzis la okazon.

Estis jam horo malfrua, tamen en la dometo lumis ankoraŭ fajreto. Le mia ĝojo, tie estis neniu fremda. Malgranda lampeto kun disbatita, fumnigrigita vitro pendis super tablo kaj verŝis tiom avaran lumon, ke mi ne tuj, enirinte, povis pririgardi la mizeran internaĵon de la ĉambro kaj ĝiajn loĝantojn. Antaŭ la tablo sur dika betula arbostumpo sidis la mastro kaj flikis malnovan feltŝuon, kontraŭ li apud la fenestro, sur larĝa benko kuŝis lia loĝanto. Lia maldika, pala vizaĝo, turnita supren, estis solene-trankvila kaj havis nuancon de ia nesurtera feliĉo, la lipoj maldikaj ridetis simplanime-infane kaj la senmova rigardo. Laŭkutime, li neniom atentis mian venon, kvazaŭ li tute ne rimarkus min, nur la lipoj moviĝetis senvorte; ĵus, enirante, mi aŭdis lian viglan paroladon, sed ĝi tuj interrompiĝis, kiam mi transpaŝis la sojlon.

Mi ŝovis en la manojn de la maljunulo la tolaĵojn kaj klarigis ilian destinon. — Mi dankas, mi dankas… — li diris, afable riverencante al mi. — Via donaco estas ĝustatempa… Liaj manetoj tre pusas… Sidiĝu, sidiĝu…

— Mi, ŝajne, ĝenas vin — mi diris, sidiĝante, kaj je la unua fojo mi eksentis malbonodoron, similan al kadavrodoro, kiu ekblovetis al mi de la kuŝinto. — Vi, ŝajne, interparolis…

— Jes, jes… Hodiaŭ li tute malfortiĝis… Jam nenion li manĝas, mi timas, ke li… Li antaŭsentas proksiman liberiĝon kaj volis hodiaŭ rakonti al mi sian historion… Mi delonge proponas al li venigi pastron por komuniiĝi, li ĉiam rifuzis, li parolis, ke tio estas malpermesita de iu, neĝustatempa… kaj hodiaŭ, gloro al Dio, li mem jam deziras… Se vi volas, aŭskultu… multon edifan vi aŭdos… — kaj post nelonga paŭzo li sin turnis al la kuŝinto:

— Nu, dia… Nu, dia homo, nun mi ree aŭskultos, daŭrigu. Vi diris, ke estis pluva nokto malluma, kiam vi iris de la fervojstacio, revenante hejmen post kelkjara vivo milita…

— Jes!… — ekaŭdiĝis mallaŭta voĉo de la kuŝinto, akompanata de profunda ekspiro. — Mi iras… la piedoj glitas, la pluvo frapas la vizaĝon, la vento ŝiras la baskojn de la ŝineko kaj ĉirkaŭe estas densa mallumo… Sed mi nenion atenta, jam estas proksima la hejmo, baldaŭ mi ekvidos la edzinon, la filon !… Mi iras, glitas, faletas, kaj ĉiam prezentas al mi, kiel ĝojos la edzino, kiel mi karesos la filon, kiu ne rekonos min… Mi ja forlasis lin kvin monata kaj nun li estas jam kvinjara ; kaj mi sentas nek la pluvon, nek la venton, nur mi penas paŝi pli rapide… Sed ne longe mi tiel iris, baldaŭ montriĝis, ke mi perdis la vojon en la mallumo, ke mi hazarde iras tra ia arbareto… Longe mi iris tiamaniere… Mi jam bedaŭris ne unufoje, ke mine restis pasigi la nokton en gastejo apud la stacidomo… Mi malsekiĝis ĝis la ostoj kaj frostetis, kiam subite ie post la arboj proksime ekbrilis fajreto. Kun duobligita energio mi preskaŭ ekkuris en tiu direkto kaj baldaŭ eniris en ian malgrandan, tute nekonatan vilaĝon. Nur en unu dometo brilis ankoraŭ fajreto, la fajroj en ĉiuj aliaj estis jam estingitaj. Mi kuraĝe ekfrapis sur la pordo de tiu ĉi domo. Altkreska, grizhara maljunulo tuj eliris al mi kun lanterno en la mano, malfermis la pordon kaj supraĵe ekrigardinte min, demandis : » Kion vi bezonas, bona home ? « Mi respondis : » Permesu al mi, mi petas, pasigi la nokton en via domo, mi devojiĝis, malsekiĝis, malvarmiĝis… « » Eniru, — li diris, — mi petas. Estu nia gasto ! « Mi eniris… Mi vidas ke la ĉambro estas granda, super la tablo brulas granda lampo kaj ĉirkaŭe, kien ajn mi rigardus, estas pureco, ordo. Sur la tablo staras vespermanĝo kaj ĉe la table sidas alia viro de kvardek jaroj proksimume, gaja, kontenta. » Kirĉjo, — diris la maljunulo al la viro, — jen Kristo sendis al ni karan gaston, Sian anĝelon. Donu al li vian sekan tolaĵon, li malsekiĝis, ni varmigu lin, nutru «. Oni tiuj vestis sur min purajn kaj sekajn vestaĵojn, ekhejtis kamenon kaj sidigis sur lokon honoran al la vespermanĝo. Ĉion ĉi oni faris rapideme kaj plej serveme, kvazaŭ al sia plej bona amiko aŭ parenco, eĉ tute ne demandinte min, kiu mi estas kaj kien mi celas. Neniam mi vidis tian bonecon kaj eĉ hejme oni ne renkontus min kun tia gastameco kaj amo. Kaj mi ekamis ambaŭ virojn de la unua rigardo, de unua ilia vorto… La vespermanĝo pasis silente: mi apetite manĝis post longa vojmalsatado kaj la mastroj, ne cedante unu al la alia, regalis min, senĉese metante antaŭ mi plej bonajn pecojn… Nu, la vespermanĝo finigis… mi preĝis kaj faris profundan riverencon al la mastroj : » Mi dankas vin, — mi diris, — rekompencu vin Dio. Jen vi vestis min, varmigis, nutris kaj mi eĉ ne scias vian nomon, bonfarantoj « … » Ve vane dankas nin, ni faris nur, kion ni devis « — kaj ili ambaŭ same profunde riverencis al mi. » La Reĝo de la ĉielo estas tre favora al ni pekuloj kaj ni ĝojas iamaniere bonservi al iu por gloro de Lia nomo. Se vi volas scii niajn nomojn ne pro simpla scivoleco, se vi iam dum via preĝo ekdeziros rememori ilin, mi diros ilin volonte: mi estas sklavo de Dio: Tihon kaj li — li montris sian kunulon — estas Kirill — mia filo, antaŭ nelonge reveninta el malliberejo… « Mi ekrigardis Kirillon, li staras ĝoja, milda rideto ludas sur lia vizaĝo kaj la mieno estas serioze-kontenta. Nek ruĝaĵo kovris lian vizaĝon, nek ia signo de honto ekglitis tra ĝi, kiam la patro diris pri lia reveno, kontraŭe, liaj okuloj ekbrilis eĉ per fiereco ŝajna, dum li elparolis la vorton »malliberejo«. »Sidiĝu, bona homo, al la kameno, varmiĝu, kial vi staras? Ripozu… Kirĉjo tuj preparos liton por vi«, — parolas la maljunulo… Ni sidiĝis kaj mi longe kun miro rigardis silente jen lin, jen la filon, tre konfuzis min lia aludo je malliberejo. »Sinjoro, — mi pensas, — mi neniam vidis tiajn bonulojn. Li tute ne similas al krimulo, do kio alkondukis lin al malliberejo ?« La maljunulo kvazaŭ konjektis mian konfuziĝon kaj, preninte min je la ŝultro, diris afable: »Pli ol tridek jarojn mi vivas vidve, sen ia virino en la domo kaj grandan konsolon la Sinjoro donis al mi en la filo. Li estas jam kvardek du-jara, sed kia li estis dum sia juneco, tia li restis ĝis nun: milda, obeema, bona… Li nek kontraŭdiras al mi, nek ofendas min — unuvorte, li estas infano… Kaj mi vivis kun li sen mizero, sen malĝojo ĝis la milito. Ĉar li estis la sola filo, li ne partoprenis siatempe en militservo. Nu, jen ni vivis tiel, dankis la Sinjoron por ĉiuj Liaj bonfaroj al ni, subite… la militego… venis ordono, ke oni soldatigu ĉiujn… eĉ solan filon de maljunulo. Kion fari?… Kaj mi devas diri al vi, bona homo, ke li estas de la juneco religiema kaj timanta Dion… Ni longe ĝemadis antaŭ la disiĝo neevitebla, interkonsilis kaj konsideris la aferon ĉiamaniere kaj, fine, ni decidis, ke li rifuzu la militservon. Kia soldato li estus, li neniam prenis pafilon en la manojn, li neniam eĉ buĉis kokon, pro kio li prenos sur sian animon puran, infanesenkulpan la pekon de Kain?«. »Kian pekon de Kain?« — mi subite demandis kun miro ekrigardinte la rakontinton, poste ankaŭ lian filon, kiu ankoraŭ staris kontraŭ mi, kaj mi eksentis, kvazaŭ subite falus sur mian koron, ĝis tiam ĝojan kaj trankvilan, ia ŝarĝo, pli peza ol ŝtono… »Ĉu vi ne legis? — la maljunulo respondis. — La unua homo havis du filojn kaj unufoje la pli aĝa — Kain mortigis sian fraton… Ĉu oni ne ripetas la saman pekon ĝis nun dum ĉiu milito? Kion oni faras dum milito?… Oni rabas, bruligas kaj ĉefe mortigas unu la alian, kvazaŭ konkurante, kiu mortigos pli multe… tute forgesante la ordonon de Dio »Ne mortigu !«, tute forgesinte, ke militante oni mortigas siajn fratojn, ĉar ĉiuj popoloj, estante filoj de la Reĝo Ĉiela, inter si estas parencoj… fratoj! Nu, kiam oni venigis Kirillon en la urbon, li tuj proklamis al tiea estraro milita, ke li ne povas militi, ke lia konscienco ne permesas al li partopreni tian agon abomenan, malpian. Oni mokis lin kaj ne atentis lian parolon. Pasis unu-du tagoj, oni veturigis lin kun aliaj mobilizitoj ien malproksimen kaj tie enloĝigis ilin en soldatejon. Kirill tie ree proklamis sian rifuzon pli persiste: »Faru al mi, kion vi volas, — li diris, — sed mi neniam prenos pafilon en la manojn !« Oni enkarcerigis lin kaj poste juĝis. La juĝo kondamnis lin al kvin jaroj de malfacilaj laboroj en malliberejo. La naturo donacis al li forton kaj sanecon kaj la Sinjoro sendis toleron, — li senplende submetiĝis al la sorto kaj inde plenumis sian destinon. Kaj kiel ni ĝojis ambaŭ, kiam li revenis kun pura, nemakulita konscienco!… Li ja neniun mortigis, neniun orfigis !…« »Jes, — mi ekpensis, ree ekrigardinte Kirillon kun envio, — li neniun mortigis, neniun orfigis, kaj mi?« Kaj tremo kuris laŭ mia dorso kaj ŝvito malvarma kovris mian frunton. Dum la tutaj kvin jaroj mi, kontraŭe, faris la pekon de Kain senĉese, mi mortigis homojn tute nekonatajn, kies nek lingvon, nek morojn mi konis, sed kiuj, mi sperte sciis tion, estis pli kulturaj, pli kleraj ol mi, malklerulo… Mi mortigis ilin ne pro venĝo, ne pro malbono, kiun iu el ili kaŭzis al mi, mi mortigis ilin nur pro tio, ke mi estis en pli favoraj kondiĉoj, ol ili, ke ili estis… sendefendaj !… Oni enlitigis min kaj mem enlitiĝis, estinginte la fajron; baldaŭ mi sciiĝis pro ilia laŭta egalmezura spirado, ke ili dormas, sed mi ne povis ekdormi eĉ por unu minuto. Mi turniĝis de unu flanko la alian, penis pensi pri io tute alia, sed en miaj oreloj tro klare ĉiam ripetiĝis la vortoj de la maljunulo pri la peko de Kain, je kiu mi estis kulpa kaj kiun mi ne konsciis ĝis nun, tute ne opiniis ĝin peko, kaj klare staris antaŭ mi la figuro de la senkulpa, feliĉa Kirill, kiu kvin jarojn toleris grandajn turmentojn en la malliberejo, sed verŝis nenies sangon. Ho, kiel mi enviis lin tiam !… Kaj ju pli longe mi pensis, des pli mi konvinkiĝis, ke la maljunulo estis prava, ke oni trompis nin, fermis niajn okulojn, sendante nin militi. Oni nomis nin herooj, donacis al ni krucojn, sed ĉu ni estis indaj je tia titolo, je tiuj ĉi krucoj? Jen, Kirill vere estas heroo — li kvin jarojn suferis senkulpe kaj li bezonas nenian krucon, ĉar li havas pli altan rekompencon — purecon kaj trankvilecon de la konscienco, konscion, ke li »neniun mortigis, neniun orfigis«, — kaj mi ?… Kaj je la unua fojo tiunokte mi klare rememoris miajn krimojn dum la milito, je la unua fojo la konscienco senindulge ekriproĉis kaj ekturmentis min… kaj jam longe ne ĉesigis la turmentadon. Mi klare rememoris kun ĉiuj plej malgrandaj detaloj, kiel antaŭ du jaroj nia taĉmento dum luma nokto ĉirkaŭis kaj kaptis germanan veturilaron kaj kiel ni amuziĝis je la sendefendaj germanoj, petintaj indulgon kaj longe starintaj antaŭ ni kun la manoj alte levitaj supren… Mi klare rememoris, kiel ili, simile al musoj, trafitaj en kaptilon, kun palaj vizaĝoj timeme rigardis jen tien, jen tien ĉi, jen kun la vizaĝoj, kripligitaj de teruro, malespere atendante sian finon, jen kun rideto sur la lipoj, ankoraŭ ne perdante kredon je nia grandanimeco kaj kompato… Precipe klare mi rememoris unu germanon, kiu staris pli proksime al mi, malaltkreskan, maldikan, tre junan… tute knabon ankoraŭ, kun bela blonda vizaĝo kaj bluaj okuloj… kun naskmakuleto sur la maldesktra tempio… Li kun scivoleco rigardis min kaj mian uniformon kaj, ŝajne, tute ne atendis, ke mi — armito ataku la senarmigitan… malfortan sendefendulon… Li ankaŭ longe staris pacience, supren levinte la manojn kaj de tempo al tempo almetadis la maldekstran manon al la tempio kun la naskmakuleto kaj per malpura maniko de sia soldata jako viŝis ŝviton, fluintan tra la tempio… ne deturnante de mi sian petegantan rigardon… Mi klare rememoris, ke mi subite, kiel freneza, kaptis mian pafilon ĉe pafiltubo, faris mansvingon kaj per tuta mia forte malice-ĝoje ekbatis la germanon — ĝuste kiel Kain la fraton — per la pafilŝtipo je la maldekstra tempio… kie estis la naskmakuleto… Li falis tuj, ekkriinte ion kortuŝe, kaj mi longe ankoraŭ staris super li rigardante, kiel li en agonio mordetis sian manikon kaj kiel tra la naskmakuleto komence ekfluis mallarĝeta helruĝa sangstrieto, poste la tuta tempio bluiĝis kaj la naskmakuleto jam plu ne estis distingebla sur la sangmakulita tempio… Mi klare rememoris, ke tuj, mortiginte la aliajn militkaptitojn, eĉ ne lavinte la manojn, ni komencis ĝoje serĉi manĝaĵojn en la veturiloj kaptitaj kaj, manĝante trovitajn konservaĵojn, senhonte kun ridego kaj insultaĵoj fanfaronis unu antaŭ la alia pri sia »heroaĵo«… Kaj ankoraŭ el mia imago ne malaperis la mortigita de mi germano belvizaĝa kun la naskmakuleto, kiam kun korpremego terura mi rememoris alian mian heroaĵon… Ĝi okazis ankoraŭ pli frue, preskaŭ en la komenco de mia militservo. Vespere ni eniris ian germanan vilaĝon duone ruinigitan, duone bruligitan. Evidente, ĝi kelkfoje estis jen en niaj manoj, jen en tiuj de la malamiko. Ĝi estis iam belaspekta, tute ne simila al niaj vilaĝoj malpuraj, mizeraj… La larĝa strato estis pavimita, la domoj estis masonitaj kun ruĝaj tegolaj tegmentoj… Antaŭ ĉiu domo estis bele-aranĝitaj florĝardenoj, muroj de kelkoj domoj estis ĝistegmente kovritaj per densaj helverdaj plektokreskaĵoj… mi nenie ĉe ni vidis tian belecon… Jen, ni kuras tra la strato, avideme rigardante ambaŭflanken kaj esperante trovi ian akiron… Ni delonge manĝis nenion kaj esperis trovi en la vilaĝo sufiĉan provizon de iaj manĝaĵoj, forlasitan de la iamaj loĝintoj. Jam multaj el miaj kolegoj kuris jen dekstren, jen maldekstren en domojn forlasitajn kaj mi ĉiam kuris antaŭen, kvazaŭ ion elektante… Subite mi ekvidis domon negrandan, puretan kaj tute ne difektitan de fajro kaj kugloj… Ĝi tute dronis inter luksa kreskaĵaro kaj belaj florbedoj, flegitaj de ies mano zorgema, amanta. Mi enkuris, laŭte piedfrapante, kun bruego malfermis la pordon kaj haltis konsternita… Antaŭ mi estas vasta, tre pura ĉambro, plenigita de vunditoj kaj malsanuloj, kiuj estis zorgeme kaj kompateme metitaj sur la planko kaj litoj. En la ĉambro regis tombeja silento, nur aŭdiĝis ies voĉo maljuna, sed trankvila kaj firma… mi ne tuj rimarkis, ke apud unu fenestro sidis ia viro maljuna, nigrevestita kun glate-razita mentono kaj solene-severa mieno, kiu legis malgrandan libron, kuŝintan antaŭ li, alpremante al la brusto krucifikson, kiun li kunpremis en la maldekstra sulkabunda mano. Mi tuj komprenis, ke li estas pastro, fleginta la malfeliĉulojn, ke tie estis nenia akira trovebla kaj jam volis foriri, kiam li subite interrompis sian legadon kiaj turnis al mi sian severan vizaĝon, kvazaŭ riproĉante min, ke mi venis tiom neĝustaloken kaj rompis la trankvilon de la kuŝantoj. Li volis fari al mi ian geston, lia mano, kunpreminta la krucifikson, jam apartiĝis de la brusto, al kiu ĝi estis alpremita, kiam mi sen plej malgranda hezito ekpikis lin per la bajoneto… La maljunulo ekkriis mallaŭte kaj falis sur la fenestron… La krucifikso kun bruo falis sur la plankon… La kuŝantoj ekmoviĝis, ekĝemis pro timo kaj, kredeble, pro indigno, sed mi jam nenion rimarkis, mi forkuris eĉ ne ferminte post mi la pordon… Kaj tiun ĉi rememoron ankaŭ tuj anstataŭis la alia, ankaŭ ne malpli terura, ne malpli abomeninda… ankaŭ tute forgesita kaj neniam antaŭe rememorita de mi… Iam dum frua printempo ne rapideme reiris, persekutataj de superantaj fortoj de malamikoj. Ni kuris, forlasinte ĉion kaj havis nur unu zorgon — eviti la manojn de la persekutantoj. Alkurinte al ia larĝa rivero, ni estis malhelpitaj : la ponto estis tute netrairebla pro amasiĝintaj kaj ial haltintaj veturiloj kun vunditaj militkaptitoj. Por ĉesigi la tumulton kaj liberigi la vojon oni ordonis eljungi ĉevalojn kaj la vunditojn, ankaŭ la veturilojn ĵeti en la riveron… La ordono estis jam plenumita kaj la ponto liberigita… Kiam mi eniris sur ĝin, sur la kontraŭa flanko de la rivero staris ĵus eljungitaj ĉevaloj, ĉirkaŭitaj de soldatoj, kiuj, ne cedante unu al la alia, kaptis ilin kaj jam rajdante daŭrigis la pluan reiradon, ne obeante al la voĉoj de oficiroj, kiuj laŭte kriis kaj minacis ilin, svingante en la aero revolveron. Ne malproksime staris eleganta germana risorta fiakro, jungita je paro de bonaj ĉevaloj. Kelkaj oficiroj staris apud ĝi kaj disputis laŭtvoĉe… Mi ekrigardis en la fiakron… Tie, ĉirkaŭmetita per kusenoj, duonkuŝis palvizaĝa germana generalo maljuna. Lia tuta vizaĝo kaj unu okulo estis bandaĝitaj kaj la alia okulo, duonfermita esprimis netolereblan suferon. Jam io, simila al kompato, ekmoviĝis en mia koro, kiam unu el la oficiroj disputintaj ekkriis: »Sufiĉe elmontri tro delikatajn sentojn ! Ili neniam elmontras kompaton al niaj vunditoj… al la diablo !… Bravuloj, trenu lin al diablo… en la riveron !« — li sin turnis al soldatoj. Mi la unua kaptis la vunditon je la piedoj, aliaj soldatoj venis helpi al mi kaj post unu momento la malfeliĉulo estis senkompate elĵetita; kortuŝe ĝemante li longe moviĝis en koto meze de la vojo… La bandaĝo defalis de lia okulo, nudiginte lian vundon teruran, kaj kovris per si la nazon kaj buŝon. Li stertoris, penis formeti la bandaĝon, sed unu lia mano, videble, estis ankaŭ vundita kaj senmova kaj la alian li neniel povis elpreni el sub sia dorso, kien ĝi trafis dum la falo…

La kuŝanto silentiĝis kaj levis al la lumo unu manon ŝvelintan. En liaj okuloj lumis larmoj. Ekrigardinte ĝin atente de ĉiuj flankoj, li kun kontenta miena jam volis ree kuŝigi ĝin sur la bruston, sed Terentij ĝustatempe prenis ĝin per sia mano, singardeme viŝis de ĝi la fluetintan puson per ĉifonaĵo kaj aprobe balancis al li sian kapon. Profunda kaj daŭra ekspiro flugis el lia brusto.

— Nur matene mi ekdormis, sed sonĝoj teruraj, inkubaj persekutis min eĉ dum la dormo… Mi sonĝis jen la mortigitan de mi junan germanon… Li kuŝis kaj ia maljunulino, sendube, lia patrino, karesis lin per la manoj, ploregante super li kaj kisante je la naskmakuleto. Ŝi alte levis super la kapo sian madikan pugnon kaj minace skuis ĝin… kaj apude staris Kirill, ĝoja, trankvila kun serena mieno kaj ridetantaj lipoj… »Mi neniun mortigis, mi neniun orfigis !…« — li parolis montrante siajn manojn maldelikatajn, kaloplenajn pro la longedaŭra laborada en la malliberejo. Jen mi sonĝis la pastron, pikmortigitan de mi… Alpreminte al la brusto la krucifikson, kunpremitan en la maldekstra mano, li iris en sia nigra vestaĵo. En la alia mano li tenis malgrandan libron kaj ion kantis el ĝi voĉtire, kortuŝe. Kaj post li oni portis ĉerkojn de mia edzino, de mia filo…

Matene mi rakontis al Tiĥon, kian grandan impreson je mi faris lia hieraŭa rakonto, kiel lia aludo je la peko de Kain subite vekis mian dormintan konsciencon, kaj petis de li konsilon, kion fari por supersoni la riproĉojn de la konscienco, kiu de la mateno kun nova forto ekmordis mian koron, kaj por retrovi la perditan trankvilon. Tiĥon atente aŭskultis min kaj, kiam mi finis, li malgaje mallevis sian grizan kapon super la tablo kaj longe silentis. »Preĝu, mia kara, pentofaru, petu Dion«… — li diris, fine, kun kompato turninte al mi sian zorgatakitan vizaĝon. »Dio pardonos… Se tio ne sufiĉos… pilgrimu al Kiev aŭ en la Sanktan Landon… En Kiev, en tieaj famaj kavernoj saviĝas multaj ermitoj… Ili estas homoj tre spertaj kaj korkonantoj, ili instruos vin… Se vi iros Kiev-on, ne forgesu, penu trovi tie unu ermiton, tre maljunan, Sinesij-on, se li vivas ankoraŭ. Li delonge jam nenien eliras el sia eta ĉambreto subtera… Multaj homoj el tuta Rusujo sankta penas penetri al li kaj ricevi de li konsolon kaj benon, sed nur ne multaj indiĝas je tia feliĉo… eble, vi indiĝos… kaj krom li apenaŭ iu helpos al vi!… Jes, sed li helpos, mi povas certigi vin pri tio… Li estas nomata Sinesij — ne forgesu la nomon. Lia ĉambreto estas ĉiam fermita, akvon kaj unu pecon da pano oni ĉiutage donas al li tra malgranda fenestro en la muro… Antaŭ lia pordo ekstere pendas laŭlarĝe de ĝi, inter la fostoj, multpeza fera ĉeno… Apude staras maljuna monaĥo. Oni venas al la pordo alterne, kiam la maljunulo ripozas de sia kutima preĝado, kaj oni tuŝetas per la mano la ĉenon. Se veninto estas inda ricevi la konsilon de la ermito, se li kredas je lia akrevideco kaj saĝeco, la ĉeno tuj falas de la simpla altuŝo de la veninto kaj li senmalhelpe jam povas eniri al li… En kontraŭa okazo, kiom ajn oni tuŝetus la ĉenon, kiom ajn petus la monaĥon aŭ la ermiton mem tra la pordo, la ĉeno ne falos… Vizitu lin… li helpos al vi…« Mi tiel ĝojiĝis je tiu ĉi sciigo, ke mi tuj jam volis pilgrimi en Kiev-on, sed Tiĥon admonis, ke mi antaŭe venu al la edzino kaj filo… Mi kun larmoj dankis la bonfarantojn por la gastameco kaj bona konsilo kaj ekiris plu al la hejmo… La edzino renkontis min apud la domo… ŝi jam ne esperis vidi min jam… Ŝi ekploris pro ĝojo, ĉirkaŭprenis min… En la domo mi trovis la filon… beletan knabeton-dikulon. Li komence ne volis alproksimiĝi al mi kaj post nelonge ni jam estis nedisigeblaj amikoj… Najbaroj kunvenis, ili gratulas min, demandas min, kaj mi rigardas ilin kaj nur ploras… Ili supozas, ke mi ploras pro ĝojo, ke mi viva kaj sana revenis hejmen… Sed mi ploris pro envio, ke ili ĉiuj, kiel Kirill, estis puraj, senmakulaj, kiel anĝeloj, kompare kun mi… ke mi malpurigis per homa sango miajn manojn, ke mi faris la pekon de Kain… eĉ pli… Kain ja mortigis nur unu fraton, kaj mi kiom da fratoj mortigis?… Krom la juna soldato kun la naskmakuleto kaj la pastro mi eĉ ne scias, kiom da homoj mi mortigis en bataloj, atakoj, pafante hazarde… Kain ja neniun orfigis, kaj mi? Kiom da junaj virinoj, kiom da malgrandaj infanoj pro mi seniĝis je plej karaj homoj?… Mi estas pli malbona, ol Kain mem, malbenita de Dio kaj homoj !… Mi pensas tion ĉi kaj ploras, kaj neniu scias la ĝustan kaŭzon de mia ploro… Hejme mi loĝis nelonge, mi ne povis… La filo ofte alkuris al mi, petis min, ke mi karesu lin… Tuj, kiam mi etendis al li la manojn, mi vidis — miaj manoj estas sangmakulitaj… mi iris lavi ilin… La sama okazis, tuj, kiam mi tuŝetis la edzinon… Senĉese mi iris kaj lavis la manojn. Dum mi lavis ilin, ŝajne, ili estis puraj, sed se mi etendis ilin al la edzino, aŭ al la filo — ili tuj ree estis sangmakulitaj !… La edzino nenion komprenis, miris, demandis min, kial mi senĉese lavas la manojn?… Mi longe silentis, fine, mi ĉion rakontis pri miaj krimoj sennombraj dum la milito, pri Tiĥon, kiu okaze vekis mian konsciencon, kaj pri Kirill, kiu ne volis malpurigi sin per sango de homo kaj preferis kvin jarojn suferi en la malliberejo, pri miaj konsciencriproĉoj netolereblaj, pri la konsilo de Tiĥon… pri ĉio mi rakontis al ŝi… Mi genuiĝis antaŭ ŝi kaj petis, ke ŝi delasu min al la ermito en Kiev-on.

La rakontanto ree silentiĝis, levetis la kapon kaj petis akvon. La maljunulo trinkigis lin, ree zorgeme viŝis liajn fingrojn kaj la tutan vizaĝon, tra kiu fluis feliĉaj larmoj de pento. Kaj post paŭzo negranda li daŭrigis kun ĉiam kreskanta entuziasmo.

— Mi piediris longe, longe… Multajn urbojn grandajn kaj malgrandajn mi trairis, kaj trairitaj vilaĝoj estis tute nekalkuleblaj… Dum la vojo mi nutris min per almozoj, kiujn ĉie oni donadis malavare, kaj noktojn mi pasigis aŭ, se estis varme, ie sub arbetaĵoj en kampo aŭ arbaro, aŭ en domoj de bonfarantoj. En Kiev-on mi venis printempe, ĝuste antaŭ Pasko… Mi tuj esploris la aferon. Montriĝis, ke Tiĥon parolis veron, ke, efektive, ie en »la malproksimaj katakomboj« post la urbo vivas patro Sinesij — tre, tre maljuna homo — akrevidulo kaj granda konsolanto… Ke ĉiujare venas al li miloj da homoj, sed nur ne multaj indiĝas vidi lin kaj interparoli kun li, ke oni povos viziti lin nur post la festo… Kiam mi sciiĝis pri ĉi tio, mi tuj eksenti ian plifaciliĝon. Venis Pasko… ciûj ĝojas, sonoriloj gaje sonoras, la tuta naturo, ŝajne, partoprenas la solenon, plivigliĝis ankaŭ mi… Miaj turmentoj neniom malpliiĝis, sed mi sentis, ke alproksimiĝas la tempo, kiam mi povos ekvidi la sanktulon, kaj mi petegis Dion tage kaj nokte, ke la akrevidulo ne forigu min… Bone, en tempo difinita mi venis en la katakombojn… antaŭe mi havis eĉ nenian ideon pri ili… Mi iris malrapide tra mallarĝa koridoro subtera, malluma. Antaŭe iris monaĥo kun kandelo brulanta en la mano… Je ambaŭ flankoj de la koridoro estis niĉoj (je kelkaj vicoj) kun relikvoj de sanktuloj, malgrandetaj ĉambretoj de ermitoj kaj etaj preĝejetoj, en kiuj oni diservis seninterrompe tage kaj nokte… Longe ni iris… Fine, ni venis kaj haltis… En granda niĉo staris granda ikono de Dipatrino kun multaj diverskoloraj lampetoj kaj kandeloj, brulintaj antaŭ ĝi, kaj kontraŭ la ikono mi ekvidis negrandan pordon kaj apud ĝi en la muro etan fenestreton, kurtenitan de interne… Apud la pordo staris maljuna monaĥo kun severa kaj sensange-pala vizaĝo, kaj antaŭ la pordo staris, atendante sian vicon, 15—20 homoj proksimume, plimulto de ili — riĉaj kaj bone vestitaj… Ekvidinte ĉi tion, mi ekĝojis, eĉ ekploris… Mi tiuj genuiĝis antaŭ la ikono kaj longe preĝis, petante la Sinjorinon Dipatrinon, ke ŝi indigu min vidi la sanktan ermiton… Pasis iom da tempo, subite mi aŭdas ke la pordo malfermiĝas kaj el la ĉambreto de la ermito eliras maljunulino ploranta, sed tiel ĝoja kaj lumvizaĝa, kvazaŭ ŝi… mi eĉ ne scias, al kio mi komparu ŝian ĝojon!… »Li akceptis, li akceptis min… li benis!… Sinjoro, mi pekulino dankas Vin…« — ŝi flustris ĝoje, faris krucosignojn kaj tutkorpe tremetis pro emocio… Oni ĉirkaŭis ŝin, demandis, enviis ŝian feliĉon ; ŝi kisis varme ĉiun demandinton kaj nur flustris, kiel antaŭe : »La Sinjoro indulgis min!… Nun mi mortos trankvile… Gloro al la Kreinto…« Dume mi vidas, ke venas al la pordo ia komercisto, li faras krucosignon kaj per la mano tremanta ektuŝetas la ĉenon, kiu baras la enirejon… Ni ĉiuj kun streĉita atento rigardas lin kaj la ĉenon mirindan, sed pasas unu sekundo, du… nenia sono estas aŭdata… La monaĥo prenas la komerciston je la ŝultro, laŭte diras al li »vi ne estas inda !« Kaj forigas lin de la pordo. Venas ia malsana virino, apenaŭ movante la piedojn, ŝi senĉese faras krucosignojn kaj tremas, kiel en febro… Ŝi etendas la manon kaj atendas… Kiel antaŭe, nenia sono estas aŭdebla, responda je ŝia tuŝeto de la ĉeno… Ŝi ploras ĉiam pli kaj pli laŭte, ŝi jam ploregas… »Enlasu min, sankta patro! Enlasu…« — ŝi ekkrias laŭtega kaj falas teren en teruraj konvulsioj… La monaĥo kun iaj virinoj portas ŝin, svenintan, for de la pordo… Ree venas ia virino, riĉe vestita, poste du pastroj, juna fraŭlino, ia kaduka eksoficiro… seninterrompe unu post la alia sekvas longa vico de soifantoj de konsolo kaj beno de la ermito… Ĉiu el ili alproksimiĝas al la pordo tuŝetas la ĉenon kaj, ekaŭdinte ĉiam la samajn vortojn de la monaĥo : »vi ne estas inda !«, reiras kun malĝojo, mallevinte la kapojn. Multaj, simile al la malsana virino, svenas kaj la monaĥo tuj fortrenas ilin de la pordo por liberigi la lokon por iu alia… Mi rigardas la malfeliĉulojn, mi ankaŭ tremas pro interna emocio kaj pli firme alpremiĝas al la muro. Mi timas, ke la piedoj tremantaj ne eltenos min kaj mi falos… Mi vidas, ke plu neniu indiĝas je la favoro de la sankta ermito, kaj mia koro ĉiam batas pli kaj pli maltrankvile en la brusto, kvazaŭ celante salti for el ĝi, kaj jam dubo ŝteliras en mian animon… »Sinjoro, kion mi faros, se li ankaŭ min ne akceptos?…« — mi pensas kaj sentas, ke mi staras antaŭ terura abismo senfunda… »Sinjoro, indulgu min, Sinjoro, indulgu…« — mi flustras. Dume la monaĥo okusignas al mi, ke venis mia vico… Kaj tia timo terura subite ĉirkaŭkaptis min tiam, kian mi sentis neniam eĉ dum plej danĝeraj minutoj de la milito… Mi faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj falis… mi ne povas plu iri… Kaj jam genuiĝinte, mi iel alrampis al la pordo. Mi almetiĝis per la kapo al la pordo, flustras ian preĝon kaj en la kapo, kiel abelaro dum somero, tedeme, trudeme ĉiam zumas unu penso turmenta : »Kion mi faros? Kien mi iros tuj Kain malbenita, se mi ankaŭ ne indiĝos?…« La monaĥo puŝas min, flustras: »La ĉenon!… Tuŝetu la ĉenon!…« Mi jam ne memoras, kiel mi etendis la manon al la ĉeno… Sed mi bone memoras, ke mia mano ankoraŭ estis malproksime de la ĉeno, kiam ĝi kun tondra ektinto falis, ekskuinte, kiel ŝajnis al mi, la tutan teron, kaj dolorige ekfrapis min je la mano…

Sekvis longedaŭra paŭzo. Terentij, larĝe malferminte la okulojn kaj buŝon, kvazaŭ tetaniĝis en pozo senmova, ne deturnante sian rigardon de la kuŝanto, kiu, kruce kunmetinte la manojn sur la brusto, fikse turninte sian rigardon ien en la spacon, senmove kuŝis sur la benko. Liaj okuloj brilis, ĉarma nesurtera rideto ludis sur liaj palaj lipoj, kaj sur la enfalintaj vangoj estis disverŝita trankvileco samlima kun feliĉego.

— Mi rekonsciiĝis, nur kiam mian kapon delikate ektuŝis ies malmola, osteca mano kaj ies voĉo maljunula, milda ordone kaj afable diris al mi : »Leviĝu, filo!… Kia bezono alkondukis vin tien ĉi?…« Mi leviĝis… Malsekeco, malvarmo ekblovetis al mi de la ĉambro, kiu pli similis al tombo. La suna lumo nenie penetris en tiun ĉi regnon de mallumo, silento… Sola malgranda lampeto antaŭ granda ligna krucifikso dispelis eternan mallunon de la kaverno malgranda kaj mizera… Kiam la okuloj iom alkutimiĝis al la mallumo, mi ekvidis en la ĉambreto nur unu malgrandan tablon antaŭ la krucifikso, kun kuŝantaj sur ĝi homa kranio kaj dika malfermita libro, mizeran seĝon kaj grandan lignan, eĉ ne kolorigitan ĉerkon, kiu okupis preskaŭ duonon de la kaverno kaj servis kiel lito al la loĝanto… Nenia alia ornamo aŭ komfortaĵo estis vidata ĉirkaŭe… La ermito staris antaŭ mi, kiel fantomo el la mondo postĉerka, ĝis tia grado li estis maldika kaj facila… Tamen lia vizaĝo ne estis videbla, ĉar ĝin tute kovris larĝa nigra kovrilo, malsupreniĝinta de lia kapo ĝis la piedoj kun granda kruco kaj homa kranio sur ĝi blanke pentritaj… »Kio premegas vian koron, mia filo?… Kio devigis vin veni al la mizera maljunulo, rakontu!…« — ree ripetis la ermito, metinte sur miajn ŝultrojn ambaŭ siajn manojn… Kaj mi komencis ne rapidante mian rakonton kun ĉiuj detaloj… Mi rakontis longe, malkaŝe… kaj larmoj torente fluis el miaj okuloj. Li aŭskultis silente, nek ekmoviĝinte iom de la loko, nek unu fojon interrompinte mian rakonton. Mi finis jam… en la kaverno regis tombeja silento, tamen li nenion parolis ankoraŭ kaj mi ĉiam atendis… »Sankta patro, — mi, fine, ree komencis, — instruu min… Donu al mi konsilon, kiamaniere mi povos fine forlavi la sangon de la manoj kaj retrovi la perditan trankvilecon de la konscienco !…« Li formetis la manojn de miaj ŝultroj kaj mallaŭte, severtone komencis, elparolante ĉiun vorton klare kaj ne rapidante : »Via konscienco, mia filo, ne donas al vi trankvilon pro la agoj senhomaj de viaj manoj… Pro viaj manoj ĝi nun suferas kaj, ho, longe, longe ĝi suferos ankoraŭ!… La sangon homan de la manoj forlavu per la sango de viaj propraj manoj… Dolorigu ilin : ili ja pekis, nu, ili suferu !… Ju pli multe suferos la korpo, des pli multe plifaciliĝos la animo…« Li prenis de ie malgrandan kupran metalfadenan ringon kaj diras al mi ordonvoĉe: »Metu sur la fingron !… Serĉu aliajn ringojn… multajn, multajn kaj metu ilin sur la fingrojn… Ili doloros, ne atentu ; ili sangos, ĝoju !… Via peko estas tre granda !… Pentofaru kiel eble plej ofte, sed memoru, ke vi ne kuraĝu komuniiĝi ĝis kiam la ringoj meme… almenaŭ unu el ili, forfalos de viaj fingroj… Memoru, ke kune kun la ringoj forfalos de vi la peko mem… Iru en paco !…« Mi estis kortuŝita de la konsilo, mi longe kisis lian manon, randon de lia vestaĵo, eĉ la teron mem sur kiu staris liaj piedoj… De tiu tago mi komencis dolorigi la manojn. Mi aĉetis diversajn ringojn, mi petis ilin de bonfarantoj, ĉe kiuj mi pasigadis noktojn dum la returna vojo kaj ĉiam mi metis novajn kaj novajn ringojn, ĝis kiam tio estis ebla. La sankta patro ne trompis: ju pli multe da ringoj mi metis sur la fingrojn, ju pli doloriga por mi estis tiu ĉi ornamaro, des pli trankviliĝis la konscienco, des malpli ĝi riproĉis min pri la peko de Kain…

Li silentiĝis por nelonge kaj kun nova, duobligita vigleco baldaŭ aldonis :

— Kaj hodiaŭ vespere, antaŭ nelonge per unu fojo forfalis du ringoj mem !… Gloro al la Kreinto, kiu, fine, pardonis min !… Venigu pastron, mi petas, mi deziregas komuniiĝi… nun mi rajtas tion…

Terentij kliniĝis super li kaj prenis ian objekton, kuŝintan apud lia kuseno. Kiam li alportis ĝin pli proksime al la lampo, mi kun teruro rimarkis, ke ĝi estis forputrinta ekstremaĵo de la meza fingro de lia mano kun du ringoj, profunde eniĝintaj en ĝin.

Dum tiu sama nokto oni komuniis lin kaj frumatene de la tago sekvinta li ricevis la longe atenditan liberiĝon kaj redonis sian animon, repurigitan per longedaŭraj toleremaj suferoj, al Tiu, Kiu iam enmetis ĝin en lin tiel sama pura, senkulpa.