Per Espero al Despero/Verda stelo
Bruas vento furioza,
konvulsias ŝip’ kaj velo.
Granda maro ondiĝinta
kun la nokto kunmiksita
- malproksima nia celo.
Tremas, krakas nia ŝipo,
masto ĝemas en la vento
Sang’ en korpo malvarmiĝas,
vort’ en buŝo silentiĝas,
koron premas antaŭsento.
Ĉie ĝemo, plendo, timo.
Nur la homo sur la ponto
firme, kiel ensorĉite,
tondron, pluvon, ĉion spite
vagas en la horizonto.
Vagas en al horizonto,
sed ne trovas sian celon.
En ribel’ de l’ elemento,
en la pereiga vento
perdis sian verda stelon.
Ĉu vi konas verdan stelon,
tiun stelon de l’idaro?
Naskis ĝin la oriento,
ekbrilis en okcidento,
en Bulonjo sur la maro.
Kia estas verda stelo?
Malgrandeta kiel lento,
sed se lumo ĝia brilas,
tuj glacioj malaperas
kaj varmiĝas kontinento.
Nur kriegu, brua maro,
vana via granda forto!
En malgranda luma lento,
kiun naskis l’oriento,
bazas nia kor’ kaj sorto.
Verda stelo, — mova forto,
ho, aperu en la nubo!
Lumu en la krizmomento,
masto ĝemas en la vento,
malfermiĝas nigra subo.