Perdita kaj retrovita/II

El Vikifontaro
Presa Esperantista Societo (p. 4-6)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA SORĈISTINO

Jen ian tagon, la reĝo ĉasis cervojn kaj kapreolojn, rajdante en sia vastega parko tiel granda kiel arbarego, kie la bruaro de la malproksima urbo estingiĝis.

Jam aŭtuno senfoliigis la grandajn kverkojn kaj la vojoj estis plenaj je disŝutita branĉaro. Brunruĝaj agarikoj, tute ŝvelantaj de veneno, sin rondlinie kaŝis sub la palega herbaro, kaj, flugante tra fulmokolora ĉielo, nigra bando da korvoj elĵetis sian krion funebran.

Dume, forlogita de la ĉasa fervoro, la reĝo troviĝis for de ĉiuj siaj akompanantoj, kiam subite, ĉe fleksiĝo de vojeto, li ekvidis maljunulinon kurbiĝantan preskaŭ ĝis la tero, vestitan en ĉifonaĵoj, kiu kolektas lignon por fari el ĝi branĉofaskon. Ŝi vidis lin alvenantan kaj silente atendadis, fiksante al li siajn strigajn okulojn. Ŝia hoka nazo kaŝis la buŝon kaj mentonon, kaj ŝia duonfleksita korpo pezis sur bastonon.

Malkvieta pro tiu ruzoplena rigardo, kaj mirigita pro enesto en la parko de tiu sintrudintino, la reĝo, kiun neniu ĝis tiam kuraĝis tiamaniere maltimi, ekkriis al ŝi laŭtege:

— Kion vi venas fari tien ĉi, maljunulino, kaj de kie vi prenis, homvizaĝa skeleto, la kuraĝon forŝteli la lignon de mia bieno? Kia balailo povis vin veturigi trans la murojn kaj fosaĵojn de mia parko? Nu, forkuru de tie ĉi, kaj akcelu, sorĉistino, aŭ mi tuj sur vin ĵetos mian viandaman hundaron!

Sed la maljunulino ne movis sin kaj ŝajnis esti nenion aŭdinta. Diabla rido malfermis ŝiajn maldikajn lipojn kaj per sibla voĉo:

— Ho! la plej bona el la princoj, ŝi diris, jen vi tre ĝustatempe alvenis por helpi, ke mi ŝarĝu tiun ĉi lignon sur mian dorson. Nu, saltu de ĉevalo, kaj kvankam mi estas maljuna kaj malbela, tamen estu afabla kaj donu al mi helpon, Via Bela Moŝto!

Ĉe tiu ofenda parolado, la reĝo unue paliĝis, poste fariĝis puncokolora. Stariĝante sur sia ĉevalo, kun okulo brilanta pro kolero:

— Mia vipo pagos al vi la salajron de tia insulto!

Li ekkriis, jam preta frapi; sed lia brako rigidiĝis kaj ne surfalis. Stranga senforteco paralizis lian korpon.

— Reĝo, diris grince la maljunulino, lernu koni, kiu mi estas. Neniu senpune minacis Terason, kaj vi mem pri tio baldaŭ pentos. Adiaŭ!
Same kiel malreala sonĝo ĉe vekiĝo disvaporiĝas, tiel l’ abomena maljunulino kune kun sia branĉofasko malaperis. Kaj en la nebulega parko plidensiĝis malhelaĵo plena je misteraj bruoj kaj mallaŭtaj murmuroj, kaj la folioj ekfalis de la moviĝantaj branĉoj.

Diskareso, kontraŭvole ankoraŭ tremetanta, ekaŭskultis:

«Dank’ al Dio, mi aŭdas la sonon de la ĉaskorno. Alia hundaro alproksimiĝas. Mi iru, kaj forlasu tiujn funebrajn lokojn».

Kaj dum en la malalta ĉielo disvastiĝas la mallumo, sekvata de ĉiuj siaj korteganoj kaj servistoj, la reĝo penseme reiris la vojon al la palaco.