Perdita kaj retrovita/Kompleta teksto

El Vikifontaro
Presa Esperantista Societo (p. 1-23)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Perdita kaj retrovita
ORIGINALA RAKONTO
DE
ÉMILE BOIRAC
Rektoro de la Diĵona Universitato
PARIS
PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
33, RUE LACÉPÈDE, 33
PERDITA KAJ RETROVITA
De Émile Boirac

Infanoj miaj, aŭskultu tre malnovan fabelon, kiun al mi rakontis iam mia patrino dum sendorma vespero.

LA REĜA FAMILIO

En malproksima lando estis iam reĝo, kiun oni nomis Diskareso la Fierega, tiel malhumila kaj malafabla estis lia humoro! Malŝate ridaĉis[1] lia buŝo, kaj liaj okuloj, sub flavruĝaj brovegoj, pro kia ajn kontraŭaĵeto, ekflamis de kolero. Li vivadis ĉirkaŭata de teruro kaj malamo.

Feliĉe apud li la dolĉa kaj bona reĝino, malsevera Aristino, filino de la granda Artuso, disverŝis ĉirkaŭ si la parfumon de siaj virtoj. Ĉiam preta helpi al la malriĉularo, ŝi havis koron plenan je kompato por ĉiuj malfeliĉuloj, kies mizeron ŝi dolĉigis kaj malsaton satigis per sia reĝina mano. Tial, kiom ofte ŝia boneco kvietigis la koleron de ŝia sovaĝa edzo! Sed kio faris ŝin ankoraŭ pli respekteginda, tio ĉi estis ŝiaj du infanoj, Rozlilio kaj Orludviko.

El ambaŭ, la filino, Rozlilio, estis la unuenaskita. Apenaŭ ŝi atingis la dekkvaran jaron, kaj sur ŝia blanka frunto kaj en ŝiaj bluaj okuloj radiadis gracieco, kiel tagiĝo en pura ĉielo. Lizo estis ŝia vera nomo, sed ŝi estis tiel roza kaj tiel blanka, ke ĉiuj alnomis ŝin «Rozlilio». Ŝia simplanima rideto elmontris bonkorecon. Kiam Aristino eliris kune kun ŝi, la tuta popolo amasiĝis kaj vete laŭdadis ilin, pensante, ke ĝi vidas anĝelojn.

Ludviko estis sepjara: eĉ li ankoraŭ havis longan kaj flugantan en la vento sian oran hararon, kiu nekonis la tondilan feron. Ho! Kiel ĉarma infano li estis, kun senkulpa kaj pura animo! Kiam sub la nuba frunto de Diskareso ekmurmuregis fulmotondro, Luĉjo, apogante sian blondan kapon sur lian bruston, per unu rigardo de siaj amplenaj okuloj, kvietigis unumomente la ventegon. Kaj sendube en la tuta universo li estis la sola mortema estaĵo, kiun amis la fieregulo.

LA SORĈISTINO

Jen ian tagon, la reĝo ĉasis cervojn kaj kapreolojn, rajdante en sia vastega parko tiel granda kiel arbarego, kie la bruaro de la malproksima urbo estingiĝis.

Jam aŭtuno senfoliigis la grandajn kverkojn kaj la vojoj estis plenaj je disŝutita branĉaro. Brunruĝaj agarikoj, tute ŝvelantaj de veneno, sin rondlinie kaŝis sub la palega herbaro, kaj, flugante tra fulmokolora ĉielo, nigra bando da korvoj elĵetis sian krion funebran.

Dume, forlogita de la ĉasa fervoro, la reĝo troviĝis for de ĉiuj siaj akompanantoj, kiam subite, ĉe fleksiĝo de vojeto, li ekvidis maljunulinon kurbiĝantan preskaŭ ĝis la tero, vestitan en ĉifonaĵoj, kiu kolektas lignon por fari el ĝi branĉofaskon. Ŝi vidis lin alvenantan kaj silente atendadis, fiksante al li siajn strigajn okulojn. Ŝia hoka nazo kaŝis la buŝon kaj mentonon, kaj ŝia duonfleksita korpo pezis sur bastonon.

Malkvieta pro tiu ruzoplena rigardo, kaj mirigita pro enesto en la parko de tiu sintrudintino, la reĝo, kiun neniu ĝis tiam kuraĝis tiamaniere maltimi, ekkriis al ŝi laŭtege:

— Kion vi venas fari tien ĉi, maljunulino, kaj de kie vi prenis, homvizaĝa skeleto, la kuraĝon forŝteli la lignon de mia bieno? Kia balailo povis vin veturigi trans la murojn kaj fosaĵojn de mia parko? Nu, forkuru de tie ĉi, kaj akcelu, sorĉistino, aŭ mi tuj sur vin ĵetos mian viandaman hundaron!

Sed la maljunulino ne movis sin kaj ŝajnis esti nenion aŭdinta. Diabla rido malfermis ŝiajn maldikajn lipojn kaj per sibla voĉo:

— Ho! la plej bona el la princoj, ŝi diris, jen vi tre ĝustatempe alvenis por helpi, ke mi ŝarĝu tiun ĉi lignon sur mian dorson. Nu, saltu de ĉevalo, kaj kvankam mi estas maljuna kaj malbela, tamen estu afabla kaj donu al mi helpon, Via Bela Moŝto!

Ĉe tiu ofenda parolado, la reĝo unue paliĝis, poste fariĝis puncokolora. Stariĝante sur sia ĉevalo, kun okulo brilanta pro kolero:

— Mia vipo pagos al vi la salajron de tia insulto!

Li ekkriis, jam preta frapi; sed lia brako rigidiĝis kaj ne surfalis. Stranga senforteco paralizis lian korpon.

— Reĝo, diris grince la maljunulino, lernu koni, kiu mi estas. Neniu senpune minacis Terason, kaj vi mem pri tio baldaŭ pentos. Adiaŭ!
Same kiel malreala sonĝo ĉe vekiĝo disvaporiĝas, tiel l’ abomena maljunulino kune kun sia branĉofasko malaperis. Kaj en la nebulega parko plidensiĝis malhelaĵo plena je misteraj bruoj kaj mallaŭtaj murmuroj, kaj la folioj ekfalis de la moviĝantaj branĉoj.

Diskareso, kontraŭvole ankoraŭ tremetanta, ekaŭskultis:

«Dank’ al Dio, mi aŭdas la sonon de la ĉaskorno. Alia hundaro alproksimiĝas. Mi iru, kaj forlasu tiujn funebrajn lokojn».

Kaj dum en la malalta ĉielo disvastiĝas la mallumo, sekvata de ĉiuj siaj korteganoj kaj servistoj, la reĝo penseme reiris la vojon al la palaco.

LA ĜARDENO

Kial ĉiuflanke tiuj vagaj lumoj? Tiuj plendaj voĉoj? Ce l’ antaŭaĵo de la nigra palaco lumas ĉiu fenestro. Ĉie, en la ĝardenoj, en la kortoj, sub la pordegoj, disvagas servistoj kaj servistinoj, portante torĉojn. Estas la horo de la dormo, kaj neniu dormas. Tra la silento de la nokto aŭdiĝas krioj: «Orluĉjo! Orluĉjo!» Ĉu do la morto frapis la reĝan loĝejon, ĉar tiel malgaje ploregas kaj ĝemas la funebra sonorilo? Ĉu la filon de la reĝo forrabis la fatalo, apenaŭ en la mateno de lia vivo? Sed la reĝo jam konas la malĝojegan novaĵon, kiu pistas lian patran koron! Li scias, ke Orluĉjo malaperis!

Kiel okazis tiu malfeliĉo? La infano estis ludinta la tutan matenon; poste li ellernis siajn lecionojn obeeme; poste, vespere, denove en la ĉarma ĝardeno, tute parfumita de floroj, tute kovrita de branĉetoj, li pasigis mallongajn horojn, jen deŝirante maturajn fragojn, jen persekutante orajn papiliojn. Lia patrino apud li rigardis lian ludon per karesa rigardo, kiam subite, de la ĉielo unumomente mallumigita, surfalis nubo kvazaŭ vastega vualo, kaj nokto kovris ĉion. Tio ĉi daŭris nur unu momenton, daŭron de fulmo; sed kiam la tago reaperis, ho ve! Orluĉjo jam ne estis apud sia patrino!

Aristino sin deturnas kaj pensas, ke ŝi sonĝis. «Ĉu li forkuris? Ĉu oni lin forrabis? Orluĉjo forrabita! Ne, tio ne estus ebla! Tion Dio ne permesus! Ne, ne! Li ne estas for! Kie li povas sin kaŝi, la infano, la ludema infano, kiu devigas min tiamaniere serĉi? En tiu ĉi arbareto, eble? Ho, mortiga timo? Tie li ne estas. Filo mia, kompatu miajn larmojn! Finu tiun ĉi kruelan ludon! Orluĉjo! Orluĉjo!»

Sed vane la patrino vokas, vokas denove. Neniu respondas, kaj jam la nokto falas sur la floran ĝardenon mutan kiel tombo!

LA LAGETO

Kiel vundita leono, blekeganta pro doloro, Diskareso ne povas kredi sian malfeliĉon! Ĉe la lokoj, kiuj konservis ian postsignon de lia filo, li vagas la tutan nokton senlace, serĉante, esplorante, sed vane!

Fine ekaperas la tago, kaj matenruĝo lumigas al la ĝardeno, kie la reĝo ankoraŭ serĉadas.

Li krias: «Bedoj, laŭboj, arbetaroj, ĉio estu vizitata! La lageto! Kiu iris tiun flankon? Neniu! Dio! La lageto! Se en ĝian akvon li estus englutita! Ni kuru! Jen estas ĝiaj glitigaj randoj, ĝia alloga supraĵo! Ho, lageto! Parolu! ĉu vere Luĉjo en vian profundaĵon subakviĝis? Kion mi vidas? Ĉu rebrilon de la suno? Sed ne: sur l’ akvo tie, malproksime, naĝas plumo, rozkolora plumo, simila je tiu, kiun la infano starigis sur sia ĉapo. La sama! La sama! Abomena certiĝo! Mia filo, mia malfeliĉa fileto en la lagon dronis!»

Kaj la reĝo falas, kiel kverko tondre batita, kaj liaj ĝemoj, liaj ploregoj, liaj sovaĝaj krioj frosttremigas la ĉeestantaron.

Sed baldaŭ relevante sian ordoneman frunton:

«Lian korpon! Mi volas lian korpon! Redonu lian karan korpon, ho, lageto! Mi volas revidi lian mortan restaĵon kaj liajn belajn okulojn fermitajn de l’ eterna nokto, kaj lian buŝon, kaj liajn longajn orajn harojn tiel ofte karesitajn! Ĉiuj! Kuru, subiĝu, serĉu en l’ akvon profundan! Realportu mian filon! Ho, kara blonda kapo! Luĉjo, sola amo, sola trezoro mia! Venu, antaŭ ol morti, mi volas vidi vin ree!»

Sed la akvaro, en ĉiu angulo vane esplorita, ne redonis la karegan restaĵon. Nek la ĝardeno, nek la lageto liveris sian sekreton!

LA BIRDO

En la dezerta palaco ploras la malfeliĉega reĝino. Dum unu nokto ŝiaj haroj elblankiĝis. Sub la premega ĉagreno, ŝia tuta korpo fleksiĝis, kiel dolĉa kaj kaduka floro disŝirita de fulmotondro. Apud la fermita vitraro de alta fenestro, kie pendas longafalde veluraj kurtenoj, ŝi revas, kaj larmoj falas de ŝiaj okuloj. Senmova en ombro kaj vestita per nigraj vestoj, pala kaj senvarma, ŝi ŝajnus fu- nebra statuo, se ĝemoj iafoje ne sublevus ŝian bruston. Rozlinjo metis sub la piedoj de sia patrino kusenon kaj sidiĝis tie por plori kune kun ŝi silente, kun sia mano en la mano patrina.

Ekstere, la naturo mem funebras. Sub ĉielo sufoka kaj nigra turniĝas dise blankaj neĝeroj. La lumo deiras el la tago mallongiĝanta kaj la vento jen murmuregas, jen malgajege ĝemas.

Subite mallaŭta puŝo al la vitraĵo ektintis. Kiu frapis tiel? Kiu frapas ree? Ĉar la bruo rekomenciĝas: oni kredus alvokon; ĝi kvazaŭ diras: «Malfermu, malfermu je nomo de l’ ĉielo!» Sed kia nekonata gasto povas tiahore peti rifuĝon de la malĝoja loĝejo?

La vitraĵo denove tremetas sub la ripetitaj puŝoj. Rozlinjo ekskuetiĝas; ŝiaj okuloj serĉas, de kie povas veni tia stranga bruo; ŝi rigardas al la fenestro kaj vidas, ĉe la flavblanka lumeto de l’ baldaŭ mortonta tago, tre malgrandan birdidon, kun malfermata flugilo, beke frapantan sur la vitraĵon.

«Patrino, ŝi diras, patrino, alproksimiĝu, mi petas. Vidu tiun birdideton de l’ uragano batatan: ĝi estas malvarma, malsata. Ni malfermu al ĝi. Diru, ĉu vi volas?»

La birdo ilin vidas; ĝi krias, sin alĵetas al ili, puŝante sian maldikan korpon kontraŭ la kruelajn fenestrojn. La vitraĵo malfermiĝas; tiam, spiregante, ekscitegata, kvazaŭ vojaĝanto de siaj familianoj atendata, ĝi rapidas kaj, gvidate de l’ altiranta instinkto, alflugas sin kaŝi en la bruston de l’ reĝino.

«Ha! malgranda petegulo, ŝi diris, restu tie! Se de la patrina nesto vin ekzilis uragano, se — kiel mian Luĉjon — vin, kompatindan orfon vag- antan, maldolĉa fatalo forrabis de via patrino, apud nin ja la ĉielo vin sendas hodiaŭ! Restu: ni amos vin pro memoro lia.»

Ĉe tiu dolĉa voĉo la birdo ŝajnas reviviĝi, kaj Rozlinjo ekkrias: «Ĝi nin komprenas eble? Jes, pri tio mi estas preskaŭ certa! Ho, kiel gracia ĝi estas! Kaj kia inteligento ekbrilas en ĝiaj okuloj: ĝi ŝajnas disdoni inter ni siajn amikaĵojn kaj veni renkonte al ĉiuj niaj karesoj, kvazaŭ ĝi deziras tiel nin konsoli! Kiom nia Luĉjo ĝin amegus ankaŭ, patrino, se li povus vidi tiun belan tremantan birdon, kies dolĉa rigardo similas al lia. Ho, Dio! Se ĝi estus li, li, nia Orluĉjo! Vidu kiel belajn orajn rebrilojn havas ĝia plumaro; ĉu ĝi ne portas ĉe la frunto saman rozkoloran tufon? Tiel same en la fabeloj oni metamorfoziĝas. Tion ja mi legis tre ofte. Patrino, se ĝi estus li, kiun al lia patrino, al lia fratino hodiaŭ redonis Dio!»

Ilia ŝanceliĝanta koro timas elpenetri tiun misteron. Sed dubo en ili restas, kiu miksas kun ilia malĝojo sekretan dolĉecon, kvankam la patrino ne kuraĝas tion konfesi al la fratino.…

L’ ANONCOJ

Ses monatoj forpasis.

Juna printempo ridetas, orante la ĉielan bluaĵon, verdigante l’ arbarojn, florigante larbetaĵojn, ĉien metante nestojn, el kiuj eliras kantoj. Sed vane la naturo pli bela reviviĝas: la vundo ĉe la reĝa koro ĉiam nove sangadas.

Kio fariĝis el lia filo? Ju pli li pripensas, des malpli li povas kredi lian morton. Senĉese la maljunulino kaj ŝia minaco revenas al lia spirito, kaj en liaj vejnoj frostiĝas la sango. Sendube en ia kamero, en nekonata angulo, Luĉjo estas enŝlosita de tiu abomena monstro. Kiu scios ĝin? Kiu povos eltrovi lian kaŝejon? Sed ĉu estas ia sekreto, kiun ora potenco ne aĉetos?

Rapide, cent avizoj en ĉiuj lokoj estas afiŝitaj ĉe la muroj, vojkrucoj, pordoj, bazaroj; ili sciigas de unu al alia limo de la lando, ke la reĝo donos trionon de sia trezoro, al kiu retrovis reĝidon Orluĉjon.

Granda ekscitiĝo! De ĉie alkurintaj por legi l’ afiŝojn, amasoj kolektiĝas sur stratoj. Sed neniu al la reĝo venas por postuli tiun trionon de lia trezoro, kiun li promesis doni.

Tiam denove krianoncistoj, milope, antaŭpaŝataj de tamburistoj, iradas, kriante tra urboj kaj vilaĝegoj, ke la reĝo donos sian plej belan provincon, al kiu retrovis reĝidon Orluĉjon.

Kaj ĉie, infanoj, altiritaj de l’ bruo, akompaniras la krianoncistojn. Sed neniu al la patra palaco rekondukas la reĝidan infanon rabitan de la senkompata maljunulino.

La reĝo obstinas: «Iru, afiŝu kaj kriu, kaj per ĉiuj rimedoj en ĉiuj lokoj publikigu, ke la reĝo, kian ajn prezon oni postulos de li, estas preta doni ĉion al kiu retrovis reĝidon Orluĉjon, eĉ se oni postulos la manon de lia filino Rozlinjo!»

La novaĵo, ekbruegante kiel tondrobato, unumomente disflugas ĝis ekstremoj de l’ tero. Kaj jen unu matenon, la reĝa ĉambelano venas por anonci al la reĝo, ke rajda kuriero por li jus alportis pergamenon sigelitan per nigra vakso kaj kovritan per signoj de sorĉlibro. Rapide la reĝo rompis la sigelojn kaj legas.

«Reĝo Diskareso, saluton! La plejpotenca magiisto Pseŭtareso, kalkulante vian promeson kaj donon de via filino, elpetas la honoron aniĝi vian familion kaj promesas siavice, laŭ la kontrakto, kiun vi faris, ke li post tri tagoj interŝanĝe al vi redonos vian filon.»

Leginte tiun mallongan kaj strangan sendaĵon, la patro ekscitiĝas tiel subite, tiel forte, ke li preskaŭ svenas, en unu momento subpremegite de ĝojo kaj surprizo.

«Post tri tagoj! Li do vivas! Pri tio mi ĉiam estis certa kontraŭ ĉiu evidento! Li vivas! Kaj post tri tagoj, mian filon, mian Orluĉjon, mi povas ree vidi kaj kisi ankoraŭ! Kuru, kaj informu la reĝinon kaj la reĝidinon, ke la reĝido vivas, ke ilia funebro devas ĉesiĝi, ke fine post tri tagoj estos al ili redonita li, kiun ili kredis por ĉiam perdita. Por saluti mian filon, mi volas, ke ĉio pretiĝu! La tago de lia reveno devas esti tago festa! Per dancoj, kantoj, ludoj kaj turniroj, akceptu ĝoje, popolo, la heredonton de viaj reĝoj!»

LA MAGIISTO

La tria tago lumas kaj la sonantaj sonoriloj kantas super l’ urbego per siaj zumaj voĉoj. Vekitaj antaŭ la tagiĝo, laboristoj, kamparanoj kaj burĝoj kaj soldatoj kaj pastroj kaj korteganoj, la popolamaso kun mil ekbruoj paŝadas; ĉe la fenestroj plaŭdas flagoj. Muroj kaj sojloj domaj malaperas, tegite per florgirlandoj kaj verdaj foliaĵoj. Granda triumfarko, ĉe ĉiu stratangulo, malfermas sian vastegan pordon tra kiu l’ amaso sin puŝas. Trumpetoj kaj ĉaskornoj, baskotamburoj kaj violo- noj lacigas la eĥojn per siaj bruaj rekantajoj; kaj la danco, kuntrenante la parojn en sia ondaro, ĉe ĉiu vojkruco disvolviĝas.

Fiera kaj superanta l’ urbon kaj antaŭurbon, la palaco starigas en la ĉielo siajn kvar turojn kaj duoblan frunton, kie laŭlonge de l’ tegmento flugadas cent standardoj plenstreĉitaj de l’ vento.

En honorsalono, ĉirkaŭata de siaj korteganoj, Diskareso sidas sur orita trono. Tri noktojn li ne povis fermi la okulojn, kaj lia palega frunto malfacilege subtenas la pezon de l’ diademo. Apud lia flanko la reĝino, ĉiam pala kaj malgaja, sentas sian koron ekscitata de stranga malkvieto. Vane ŝi penas rideti kaj sin mallaŭdas konservadi malgraŭ ĉio funebron en fundo de l’ animo. Kial en tiu momento, kiam ŝia filo devus okupi sola ŝian spiriton, ŝi pensas pri la sekreto de l’ kara rozkolora birdeto, kiun tiel rapide alprenis ŝi kaj Rozlinjo? Kia malsaĝa turniĝo miksas en ŝia cerbo figuron de ŝia filo kun tiu de l’ birdo? Apud ŝi staras Rozlinjo tiel tremanta, kiel ŝi. Kiam finiĝos tiu morta atendado?

Dek du batoj sur la sonorilego malrapide sonoras. Jen la horo: terurega kaj mallaŭta, kvazaŭ blekego murmuregas, ŝvelas, alproksimiĝas, plenigas la vastegan salonon, poste estingiĝas, poste renaskiĝas kaj rekomenciĝas senfine:

«Jen li! jen li! Orluĉjo! Orluĉjo!»

Ĉiuj okuloj sin turnis al l’ alta koridoro, kie, en kadraĵon de l’ pordo, fine ekaperas Ludviko, la blondkapa infano, havanta ankoraŭ ĉe sia ĉapelo la rozan plumon, eble iom kreskinta, sed ĉiam same bela.

Nekonatulo lin tenas je la mano. Li ŝajnas demono marŝanta apud anĝelo. Ho, kia malluma vizaĝo kaj timiga rigardo! Senkompata krueleco lumas en lia fiksa okulo; malamo kaj malestimo sulkigas lian malafablan frunton, dum falsa rido grimacas sur liaj lipoj. Altkreska, sed distordita kaj fleksita, li havas monstran mienon de abortita grandegulo. Purpurnigra mantelo kovras lian malgracian korpon kaj sur lia ĉapo brilas grandega diamanto.

Tiel la blonda infano kaj tiu malbelega viro, tenante sin ĉe mano, alpaŝas ambaŭ al la trono, el kiu la reĝo malrapide sin levas ensorĉite, spiregante, kvazaŭ enreviĝinte. Tiam la viro, per akra voĉo:

«Reĝo Diskareso, mi diras al vi saluton, mi, magiisto Pseŭtareso, kaj mi venas, dezirante aniĝi vian familion, por al vi redoni vian filon kaj ricevi vian filinon, laŭ la kontrakto de vi mem subskribita.»

Kaj la monstro malbelege ridetas al Rozlilio:

«Eksciu ĉiuj, li aldiras, ke en tragedia batalo mi sola venkis Terason kaj ŝian magian povon. Arto mia liberigis vian princon Ludvikon. Tiu ĉi diamanto, kiu brilas antaŭ viaj ekblindigitaj okuloj, estas la talismano de l’ maljuna sorĉistino, kiu ĝin faligis post mia venko. Reĝo, mi al vi redonas vian filon: vi, princino, akceptu tiun karan garantiaĵon de nia feliĉo.»

Subite, li disligas la ŝtonon fiksitan sur lia ĉapo kaj, sin klinante al Rozlilio, etendis al ŝi neatendite en siaj kroĉaj fingroj la grandegan diamanton. Jam lia skeleta mano preskaŭ ŝin tuŝas. Sed Rozlilio antaŭ lia malalta frunto, liaj strabaj okuloj, timege sin ĵetas malantaŭen kaj, elpuŝante grandan krion, ekfalas kaj sur la pavimon frapas sian kapon. La korteganoj en malordo ĉirkaŭamasiĝas; la reĝino en siaj brakoj forportas la princinon.

Ho ve! Muta kaj malvarma, Ludviko ne kuras ŝin kisi kaj malatente rigardas ŝin preterpasantan. Kion tio signifas? Ĉu lia animo perdiĝis? Ĉu li ĝin liveris al la malnobla sorĉistino? Aŭ ĉu deprenis ĝin ankaŭ tiu ĉi rabisto, malbena magiisto, kiu venas por forpreni lian fratinon?

LA FEINO

Noktomezo! Urbo kaj palaco, ĉio dormas. Sola Aristino maldormas en sia preĝoĉambro. De kiam Orludviko kaj Pseŭtareso estas tie, jam pli ol unu nokto por ŝi tiele forfluis sendorme, en larmoj kaj preĝado. Timo kaj ĉagreno mordetas duope ŝian malfeliĉan koron; ĉiutage, alvokante l’ abomenan kontrakton, la terura magiisto minacas, furiozas, kaj de l’ malkuraĝa reĝo postulas sian oferaĵon; ŝi povis ĝis nun prokrasti la momenton, kiam la reĝo devos plenumi sian kruelegan ĵuron; sed se la ĉielo ne baldaŭ helpos al ŝi, tiam post nelonge, eble morgaŭ, ŝi devos cedi. Vidi tiun ĉastan virginon fordonitan al tiu malbenito, vidi tiun belan lilion malsanktigitan de tia malpura monstro! Dio, ne permesu tian malpiaĵon, kaj rompu tiun edziĝon!

Almenaŭ se la reveno de la tiel longe plorita filo enverŝus iom da konsolo en ŝian disŝiritan koron! Sed kontraŭe: el ŝiaj doloroj la plej maldolĉa estas kaŭzata de tiu filo, de nun fremda al sia patrino; ĉar l’ infano rekondukita de malnobla Pseŭtareso, se li havas harojn kaj trajtojn de Orluĉjo, ne havas lian dolĉan rigardon nek lian senkulpan animon, puran kiel matenruĝo. Liaj okuloj havas la malĉarman brilon de la dube bluaj glaciaroj; li ŝatas nur ludojn kaj plezurojn maldelikatajn, kaj lia koro, antaŭe tiel amplena, nun kun malafableco sin maldonas kaj forpelas ĉiun kareson. Perfortema kaj malsincera, hipokrita kaj ĵaluzema, li estas kiel infano nutrita ĉe lupoj!

Tamen, ĉu estas eble, ke ses monatoj lin ŝanĝis tiamaniere, ke sole postvivas lia korpo kaj mortis lia animo? Aŭ pli ĝuste, ĉu animo de demono, preninte lian formon kaj nomon, sin kaŝas en lia korpo?

Kiu alia ol demono estus levinta sian manon por surbati sian surprizegitan patrinon? Ankoraŭ nun ŝi tremas, tion pripensante. Freneza, kun saŭmanta lipo kaj okulo sange ruĝa, kvazaŭ juna tigrido soifanta buĉadon, Ludviko, kun koleregaj kaj furiozaj krioj, ĉiuflanken persekutas la malfeliĉan birdeton, kiu forflugas timege. La senhontulo ĝin insultas kaj malbone kulpigas, ke ĝi forrabas la kisojn, de li mem rifuzatajn.

«Ha! mia patrino kaj fratino vin prenis en sian amikadon? Mi tuj sufokas vin senbedaŭre, senkompate!»

Jam lia larĝe streĉita mano aletendiĝas sed la birdo forflugas kaj rifuĝas en la bruston de Aristino, kvazaŭ tien serĉante la nepenetreblan rifuĝejon, kiu sola povas ĝin ŝirmi.

Ludviko alkuras kaj freneze levas manon minacantan al la malfeliĉega patrino. Kiu scias, kien blinda ekscito puŝus lin, se la reĝino ne kaptus lian brakon kaj fleksus ĝis tero la krimeman infanon pretan bati sian patrinon!

Ha! Nun ja ŝia filo estas perdita; kaj centoble pli bone estus tute ne lin redoni, ol redoni — Dio bona! pardonu tiun blasfemon! — tiel monstre malsaman!

Kion fari? Kien sin turni? De kie helpo? Kaj pensema, Aristino ree vidas la pasintajn tagojn, kiam junulino, en la kortego de sia patro, inter tiom da nobeloj por si vetbatalemaj, ŝi rimarkis la princon Diskareson kaj lian fieran mienon kaj liajn virajn ĉarmojn. La reĝo, pli klarvida, deziris alian bofilon. Sed ĉu donita koro povas sin repreni? Vane ŝia baptopatrino, feino Smeraldino, antaŭdiras al ŝi maltrankvilojn kaj ĉagrenojn senfinajn: ŝi malcedas eĉ al sia kara baptopatrino! De tiam, kolerante, la feino malaperis.

«Ha! murmuras Aristino, se mi antaŭe kredus al vi, baptopatrino, via mano sendube forigus la malbonojn, kiujn la fatalo semis sur mia vojo! Vi amis min iam, vi venis ĉiutage min flegi en mia lulilo. Kaj poste, instruoj, konsiloj, karesoj redonis al mi amaĵojn de mia entombigita patrino. Pro tiuj karaj ligiloj, per kiuj estas ligitaj niaj koroj, kompatu min, pardonu, forgesu! Mi estis maldanka kaj malsaĝa kaj konfesas mian kulpon. Sed vi sola povas nin savi de nia gasto, forŝiri mian Rozlinjon de tiu infera viro kaj redoni al mia Ludviko lian virgan ĉarmon. Kompatu! Helpu al mi, baptopatrino!»

Senespera, tiel plendegas la reĝino.

Sed laŭgrade peza dormo ŝin penetras; ŝiaj okuloj malfermiĝas, ŝia kapo refalas kaj la pensado en ŝia cerbo haltas…

Jen blanka, dolĉa kaj supernatura helaĵo plenigas la spacon. En tiu arĝenta glorkrono, feino Smeraldino aperas: ŝia rigardo sur Aristinon klin- iĝas, plena de karesa kompato, kaj ŝia buŝo ridetas:

«Filino mia, ŝi diras, trankviliĝu. Viaj kulpoj estas pardonitaj; mi kompatas viajn larmojn. Aŭskultu: mi venas por fini viajn turmentojn.

«Morgaŭ, antaŭ la nekromanto, vi ŝajnigos malrifuzi al via edzo vian plenan konsenton. Sed vi postulos, ke oni elektu interŝanĝe, por benigi l’ edziĝon de l’ anĝelo kaj de l’ demono, la preĝejon dediĉitan al via avo Artuso. Tie sub la ĥorejo de la baziliko, en la kripto, ripozas la restaĵo de l’ sanktulo. Zorgu, ke en la ĥorejo Pseŭtareso kaj via filo super la kripto kune sidu: ĉu ne tute dece, ke l’ infano, kiun li savis, sidos ĉe lia flanko, partoprenante lian ĝojon?

«Precipe metu en vian bruston kaj kaŝu la karan birdeton, pri kiu via filo ĵaluzas. Plu ne timu la magiiston. Jen, prenu tiun ĉi ringon, sur kiu brilas smeraldo, kaj, kiam vi volos vidi viajn malamikojn venkitaj, al ili etendu vian manon, alvokante Artuson.

«Jen, mi inspiros al vi ĉion, kion vi devos fari. Intertempe estu kvieta kaj konfida, esperu! Adiaŭ, filino mia!»

Kaj l’ ombro forviŝas unumomente la figuron de la feino kaj ŝian brilegan glorkronon.

La reĝino malrapide vekiĝas kaj demandas sin ĉu ŝi ne sonĝis. Sed ne, ĉar ŝi havas ankoraŭ ĉe sia fingro la ringon, sur kiu brilas smeraldo. Kaj kun la naskiĝanta tago, en ŝia animo renaskiĝas kuraĝo kaj espero.
LA PATRINO

En la turoj sonoras la sonoriloj, kutimaj kantistoj de triumfoj aŭ malvenkoj, de festoj aŭ funebroj, de ĉiuj faritaĵoj en homaj urbegoj. Sed hodiaŭ ili devas kanti laŭ la plej malĝoja tono: hodiaŭ Pseŭtareso edziĝos je Roslilio.

Jam la preĝejo estas preta kaj ĝiaj arkaĵoj estas ĉie ornamitaj per rozoj kaj lilioj. Laŭlonge de la vastaj navoj, ĉe la muroj pendas blankaj drapiraĵoj florigitaj per lilioj kaj rozoj. L’ altaro, iluminata de vaksokandeloj, elbrilegas.

En la ĥorejo, restarigante sian rabistan kapon, la tremiga sorĉisto, plena de sovaĝa ĝojo, kun okulo duonfermita, ŝajnas observi sian kaptaĵon, Rozlilion. Apud li, Orludviko sidas, kaj liaj okuloj havas la saman rigardon kruelege ĝojan. Kontraŭ ili la gereĝoj sidas sur trono, vestitaj je purpuro kaj kapzonitaj je krono; kaj Rozlilio, surgenue, fiksante l’ okulon al l’ altaro, kiel oferaĵo rezignacie atendas la mortigan baton, estas pli pala ol la linaĵo vualanta ŝian vizaĝon aŭ la oranĝfloro ornamanta ŝian korsaĵon.

Jen, ekĝemante kaj murmuregante, l’ orgeno sonigas siajn sennombrajn voĉojn. L’ edziĝa himno, ripetata de la popolamaso, suprenflugas kaj, kvazaŭ torento, sub l’ arkaĵaro disfalas. Jam alvenis la fatala momento! Sin turninte al la gefianĉoj, la pastro vokas ilin al l’ altaro:

«Alpaŝu, li diras, kaj venu peti de Dio mem, ke li donu al viaj deziroj superegan sankcion.»

Kio! ĉu l’ aventuristo estas do triumfonta? Aristino tremas kaj sentas sin sufokiĝanta de timego: ĉu ŝi scios plenumi sian taskon? Sed baldaŭ, sin forpreninte de tiu malkuraĝa teruro, ŝi pensas pri la feino kaj sentas sin plena de nekonita forteco; ŝi scias, ŝi volas, kion estas necese diri kaj fari: stare, kun alta frunto, per kvieta kaj laŭta voĉo, ŝi parolas:

«Haltu, Pseŭtareso, kaj vi, popolo, aŭskultu! — Ho, Sankta Reĝo, mia propra prapatro, prapatro de Rozlinjo, el la fundo de tiu kripto, kie Via cindro ripozas, Artuso, el la ĉielo, Via eterna loĝejo, aŭdu min! Mi Vin alvokas en tiu solena tago! Konsentu elaperigi antaŭ niaj okuloj Vian potencon, konfuzi la mensogon kaj venĝi la senkulpecon! Se la viro, kiu diras sin Pseŭtareso la Magiisto, vere savis mian filon kaj do ne estas falsisto, li sin levu, li parolu, kaj alĵuru Vian sanktan Nomon kaj Vian benan cindron. Sed se li ŝanceliĝas, se li tremas antaŭ la provo, Vi en inferon ĵetu l’ abomenindan trompinton!»

Kaj, etendante sian manon, sur kiu brilas la smeraldo:

«Levu vin, ŝi diras al Pseŭtareso, kaj venu preni mian filinon, se vi kuraĝas.»

Neaŭdita mirindaĵo! La viro sin svingas, sed vane: lia tuta forto pereis; la ĉerkujo de l’ sanktulo, kiel nevenkebla magneto, fiksas kaj haltigas ĉe la tero liajn senmovajn piedojn. Li sin tordas, li ŝaŭmas, kaj el liaj palegaj lipoj elfluas la plej malbelegaj blasfemoj. Li krias: «Al mi, filo mia! Al mi, helpu!» Sed liaj brakoj vane serĉas Ludvikon.

Same tenata, kiel li, de nevidebla kateno, Ludviko restas surgenue sub mano de l’ reĝino. Kaj ambaŭ, subpremitaj, tremantaj, konsumas sian furiozon per senefikaj penadoj.
La reĝino, vidante sian filon tiel konfuzatan, vane provas silentigi la honton kaj kompaton, kiuj elmovas ŝian animon: «Ho, mia filo!», ŝi ekkrias.

Sed ĉe tiu krio, el faldoj de ŝia mantelo forflugas la birdeto, kvazaŭ respondanta la voĉon, kiu ĝin vokas: ĝi haltas super ŝia frunto, flirtas ĉirkaŭ ŝi.

La neverŝajna espero, kiu ofte ŝin ekscitis, leviĝas pli forte en koro de Aristino: duan fojon ŝi vokas, ŝi krias: «Ho, Luĉjo, filo mia!» Je l’ sono de tiu voĉo, l’ ekscitiĝo de l’ birdo pligrandiĝas. Sed l’ infano, l’ orhara infano, grimacante, sufokiĝante, kiel besto premita en kaptilo, baraktas, kaj liaj trajtoj nenion plu havas de homa vizaĝo.

Tiam la reĝino:

«Nu, jen vi konfuziĝis, Pseŭtareso, kaj via arto ne vin defendis! Mi trenas vin sub mia venĝema mano, kaj mi sola povas meti finon al via mizero.

«Provu do respondi kun sincereco, se vi volas reiri l’ inferon en libero. Parolu! Kio fariĝis el mia filo? Kaj kian reton vi teksis por rabi aŭ lian korpon aŭ lian animon? Tiun ĉi infanon vi ĵus nomis via filo. Li do ne estas mia? Je nomo de Sankta Artuso, parolu!»

— Ha! li diras, vi do volas, ke mi parolu? Nu, vian filon rigardu tie flugantan! Tiu malfortega birdideto, iam forfluginta el mia malliberejo, estas via filo; ĉu vi trovas l’ aventuron sufiĉe ridinda? Kion pensas pri ĝi via edzo, la fierega Diskareso? Ha! Ha! Ha!»

Sed la rido estingiĝis subite en lia gorĝo, l’ insulto ekmortis sur liaj lipoj, ĉar la reĝino al li terure alpaŝas. Fulmoj elbrilas el ŝiaj okuloj; ŝia brako estas kvazaŭ preta elĵeti la tondron: en ŝi oni divenas misteran povon:
«Monstro, je saviĝo de mia eterna animo, vi restos najlita tie ĉi, mi ĵuras, ĝis tago de l’ lasta juĝo, se vi ne…»

Sed antaŭ ol ŝi finis, la birdeto, flirtante ĉirkaŭ ŝia levita mano, tuŝetas la ringon kaj subite haltas, pendigas la flugilojn, kaj falas teren. El ĝia korpo, per miraklo nepriskribebla, eliras Ludviko, kun sia dolĉa rideto, pura frunto, travidebla rigardo, la vera Ludviko fine, kiu ĝoje alsaltas en brakojn de sia patrino!

La alia, la malvera Ludviko, sur sin prenas abomenan formon de etulo, kun mallarĝa frunto, grinca rideto, palpebruma rigardo; li aperas tia kia li estas: terurega abortulo, inda filo de sorĉistino.

Apud li, Teraso, malaperigante Pseŭtareson, reaperas kaj reprenas siajn verajn trajtojn, rondan okulon, hokan nazon; malgracia, senkarna, duonfleksita, tenante bastonon en la mano, ŝi fine montriĝas tia, kian la reĝo vidis ŝin sur sia vojo:

«Reĝo, ĉu vi rekonas min, ŝi diras, kaj ĉu mi povas pensi, ke vi konservis memoron pri nia interparolado? Vi minacis min: ĉu mi sciis taŭge vin puni? Zorgu, ke la instruo utilu al vi estonte. Imitante l’ ekzemplan dolĉecon de Aristino, lernu kvietigi vian koleron, aŭ timu, ke iam l’ animo de Orludviko ree malaperos! Adiaŭ!»

Same kiel en aero forflugas pasanta ombro, tiel la maljunulino kaj l’ abortulo fluidiĝis en la spaco.
Hozana! La kantoj sub la profundaj kolonegoj resonas, multobligataj senfine de l’eĥo! Al la ĉielo iras la dankoj de tuta popolo pro retrovo de Orluĉjo kaj liberigo de Rozlinjo. Jam ĉiuj ĉagrenoj forgesiĝis je la patrinaj karesoj.

Sed la vera konkludo de tiu ĉi longa rakonto, kiu raportas al ni venkon de l’ bono super malbono, estas, ke la reĝo, timante perdi ree sian filon, neniam forgesis la konsilon de la maljunulino. Li ellernis sin venki, kaj por ĉiu mizerulo sin montris pacienca, humana kaj helpema. Kaj la popolo, ravita de tiel bela ŝanĝo, lin nomis Eŭkareso la Pardonema.




  1. Ridaĉi: malbone, moke ridi.