Perdita kaj retrovita/VIII

El Vikifontaro
Presa Esperantista Societo (p. 15-18)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA FEINO

Noktomezo! Urbo kaj palaco, ĉio dormas. Sola Aristino maldormas en sia preĝoĉambro. De kiam Orludviko kaj Pseŭtareso estas tie, jam pli ol unu nokto por ŝi tiele forfluis sendorme, en larmoj kaj preĝado. Timo kaj ĉagreno mordetas duope ŝian malfeliĉan koron; ĉiutage, alvokante l’ abomenan kontrakton, la terura magiisto minacas, furiozas, kaj de l’ malkuraĝa reĝo postulas sian oferaĵon; ŝi povis ĝis nun prokrasti la momenton, kiam la reĝo devos plenumi sian kruelegan ĵuron; sed se la ĉielo ne baldaŭ helpos al ŝi, tiam post nelonge, eble morgaŭ, ŝi devos cedi. Vidi tiun ĉastan virginon fordonitan al tiu malbenito, vidi tiun belan lilion malsanktigitan de tia malpura monstro! Dio, ne permesu tian malpiaĵon, kaj rompu tiun edziĝon!

Almenaŭ se la reveno de la tiel longe plorita filo enverŝus iom da konsolo en ŝian disŝiritan koron! Sed kontraŭe: el ŝiaj doloroj la plej maldolĉa estas kaŭzata de tiu filo, de nun fremda al sia patrino; ĉar l’ infano rekondukita de malnobla Pseŭtareso, se li havas harojn kaj trajtojn de Orluĉjo, ne havas lian dolĉan rigardon nek lian senkulpan animon, puran kiel matenruĝo. Liaj okuloj havas la malĉarman brilon de la dube bluaj glaciaroj; li ŝatas nur ludojn kaj plezurojn maldelikatajn, kaj lia koro, antaŭe tiel amplena, nun kun malafableco sin maldonas kaj forpelas ĉiun kareson. Perfortema kaj malsincera, hipokrita kaj ĵaluzema, li estas kiel infano nutrita ĉe lupoj!

Tamen, ĉu estas eble, ke ses monatoj lin ŝanĝis tiamaniere, ke sole postvivas lia korpo kaj mortis lia animo? Aŭ pli ĝuste, ĉu animo de demono, preninte lian formon kaj nomon, sin kaŝas en lia korpo?

Kiu alia ol demono estus levinta sian manon por surbati sian surprizegitan patrinon? Ankoraŭ nun ŝi tremas, tion pripensante. Freneza, kun saŭmanta lipo kaj okulo sange ruĝa, kvazaŭ juna tigrido soifanta buĉadon, Ludviko, kun koleregaj kaj furiozaj krioj, ĉiuflanken persekutas la malfeliĉan birdeton, kiu forflugas timege. La senhontulo ĝin insultas kaj malbone kulpigas, ke ĝi forrabas la kisojn, de li mem rifuzatajn.

«Ha! mia patrino kaj fratino vin prenis en sian amikadon? Mi tuj sufokas vin senbedaŭre, senkompate!»

Jam lia larĝe streĉita mano aletendiĝas sed la birdo forflugas kaj rifuĝas en la bruston de Aristino, kvazaŭ tien serĉante la nepenetreblan rifuĝejon, kiu sola povas ĝin ŝirmi.

Ludviko alkuras kaj freneze levas manon minacantan al la malfeliĉega patrino. Kiu scias, kien blinda ekscito puŝus lin, se la reĝino ne kaptus lian brakon kaj fleksus ĝis tero la krimeman infanon pretan bati sian patrinon!

Ha! Nun ja ŝia filo estas perdita; kaj centoble pli bone estus tute ne lin redoni, ol redoni — Dio bona! pardonu tiun blasfemon! — tiel monstre malsaman!

Kion fari? Kien sin turni? De kie helpo? Kaj pensema, Aristino ree vidas la pasintajn tagojn, kiam junulino, en la kortego de sia patro, inter tiom da nobeloj por si vetbatalemaj, ŝi rimarkis la princon Diskareson kaj lian fieran mienon kaj liajn virajn ĉarmojn. La reĝo, pli klarvida, deziris alian bofilon. Sed ĉu donita koro povas sin repreni? Vane ŝia baptopatrino, feino Smeraldino, antaŭdiras al ŝi maltrankvilojn kaj ĉagrenojn senfinajn: ŝi malcedas eĉ al sia kara baptopatrino! De tiam, kolerante, la feino malaperis.

«Ha! murmuras Aristino, se mi antaŭe kredus al vi, baptopatrino, via mano sendube forigus la malbonojn, kiujn la fatalo semis sur mia vojo! Vi amis min iam, vi venis ĉiutage min flegi en mia lulilo. Kaj poste, instruoj, konsiloj, karesoj redonis al mi amaĵojn de mia entombigita patrino. Pro tiuj karaj ligiloj, per kiuj estas ligitaj niaj koroj, kompatu min, pardonu, forgesu! Mi estis maldanka kaj malsaĝa kaj konfesas mian kulpon. Sed vi sola povas nin savi de nia gasto, forŝiri mian Rozlinjon de tiu infera viro kaj redoni al mia Ludviko lian virgan ĉarmon. Kompatu! Helpu al mi, baptopatrino!»

Senespera, tiel plendegas la reĝino.

Sed laŭgrade peza dormo ŝin penetras; ŝiaj okuloj malfermiĝas, ŝia kapo refalas kaj la pensado en ŝia cerbo haltas…

Jen blanka, dolĉa kaj supernatura helaĵo plenigas la spacon. En tiu arĝenta glorkrono, feino Smeraldino aperas: ŝia rigardo sur Aristinon kliniĝas, plena de karesa kompato, kaj ŝia buŝo ridetas:

«Filino mia, ŝi diras, trankviliĝu. Viaj kulpoj estas pardonitaj; mi kompatas viajn larmojn. Aŭskultu: mi venas por fini viajn turmentojn.

«Morgaŭ, antaŭ la nekromanto, vi ŝajnigos malrifuzi al via edzo vian plenan konsenton. Sed vi postulos, ke oni elektu interŝanĝe, por benigi l’ edziĝon de l’ anĝelo kaj de l’ demono, la preĝejon dediĉitan al via avo Artuso. Tie sub la ĥorejo de la baziliko, en la kripto, ripozas la restaĵo de l’ sanktulo. Zorgu, ke en la ĥorejo Pseŭtareso kaj via filo super la kripto kune sidu: ĉu ne tute dece, ke l’ infano, kiun li savis, sidos ĉe lia flanko, partoprenante lian ĝojon?

«Precipe metu en vian bruston kaj kaŝu la karan birdeton, pri kiu via filo ĵaluzas. Plu ne timu la magiiston. Jen, prenu tiun ĉi ringon, sur kiu brilas smeraldo, kaj, kiam vi volos vidi viajn malamikojn venkitaj, al ili etendu vian manon, alvokante Artuson.

«Jen, mi inspiros al vi ĉion, kion vi devos fari. Intertempe estu kvieta kaj konfida, esperu! Adiaŭ, filino mia!»

Kaj l’ ombro forviŝas unumomente la figuron de la feino kaj ŝian brilegan glorkronon.

La reĝino malrapide vekiĝas kaj demandas sin ĉu ŝi ne sonĝis. Sed ne, ĉar ŝi havas ankoraŭ ĉe sia fingro la ringon, sur kiu brilas smeraldo. Kaj kun la naskiĝanta tago, en ŝia animo renaskiĝas kuraĝo kaj espero.