Saltu al enhavo

Plejo/Malsanoj diferencas nur en form’…

El Vikifontaro
Indekso : Malsanoj diferencas nur en form'... (1994)
de Ivan Naumov
Fonto: Ivan Naumov. Ivan' Naumov. Plejo — Moskvo.: Impeto, 1995. — 49 p. — ISBN 5716100163


Ivan Naumov

Malsanoj diferencas nur en form'...

Malsanoj diferencas nur en form'
En kiu ili venis kaj atakis.
En mia koro amatejo vakis,
Sed jen sekund', kaj min ekskuas ŝtorm'.

Malsanoj diferencas nur laŭ lok'
El kiu ili faris sian celon.
Do, mia kor' altigis sangakcelon
Al okdek ses anstataŭ sesdek ok.

Malsanoj diferencas nur en nom'
Far kuracist' donita ĉe la lito.
Vidante vin, mi iĝis kondamnito
Forĵeti Inten vortojn "sola hom'".

Mi preskaŭ mortis. Morne tremis ter'.
Laŭ kies vol', por kies stranga bono
Kun spir' naskiĝis kiel unu sono
Diraĵ', liganta sorton al destin:
Danĝera kaj falonta kvazaŭ ŝtono
Pendanta en aer':
Mi amas cin.

08.08.1994