Poemo pri la militiro de Igorj

El Vikifontaro



Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava, nеро Olega.
Historio de l’ poemo.

Je l’ unua fojo, oni eksciis pri tiu poemo en la jaro 1797 el la oktobra libro de l’ Hamburga ĵurnalo „Spectateur du Nord“; la rusa verkisto Karamzin skribis tie, interalie, la jenon: „Antaŭ du jaroj, oni trovis en niaj arĥivoj fragmenton de poemo, nome: „Kanto pri la militistoj de Igorj“; ĝi valoras la plej bonajn poemojn de Ossiano kaj estas skribita en la dekdua centjaro“…

Jen kiamaniere okazis tiu trovo. Prezidanto de l’ Arta Akademio, grafo A. I. Musin-Puŝkin (1744—1817) komisiis al sia makleristo aĉeti ĉiujn rusajn librojn, kolektitajn de literaturamanto-arĥimandrito (abato) Ioil, el Spasska Monaĥejo de l’ urbo Jaroslavlo (ĉe bordo de Volga); en la maljuneco, pro manko da monrimedoj, tiu klera monaĥo decidis vendi siajn librojn. Kaj en unu el tiuj libroj, sub la № 323 kaj la nomo „Ĥronograf“, oni trovis „Poemon pri la militiro de Igorj“, — manuskripton, skribitan sur polura papero. La manuskripton oni transveturigis en Peterburgon, kaj ĝi estis lokita en la manuskriptaron de Musin-Puŝkin. De tiu tempo personoj, sin okupantaj pri la rusaj antikvaĵoj, povis ĝin studadi. La imperiestrino Ekaterino la II-a estis la unua el la instruitaj rusoj, kiuj ekinteresiĝis pri la „Poemo“.

Pro ŝia deziro, oni tuj faris novan kopiaĵon de l’ „Poemo“ laŭ la trovita manuskripto mem, kaj ĉe senpera observado de Musin-Puŝkin. Tiu kopiaĵo estis antaŭ nelonge trovita inter ŝiaj paperoj de l’ akademiano Pekarskij kaj eldonita en 1864.

La skribado de l’ manuskripto estas sufiĉe neta, tamen, komence, ĝi estis malfacile komprenebla pro la jenaj kaŭzoj: ĝia ortografio estas neregula kaj antikva; pro antikvaj kutimoj, ĉiuj ĝiaj literoj estis skribitaj unu post alia, je l’ egala distanco, sen interpunkcioj, sen apartigo de l’ vortoj unu de alia; multaj el tiuj vortoj estis jam nekonataj, kaj plu ne uzataj.

Dum sia servado en Peterburgo, la grafo Musin-Puŝkin penadis mem kompreni la veran sencon de manuskripto kaj ĝin traduki en la modernan rusan lingvon.

Transloĝiĝinte poste en Moskvon, li trarigardis sian tradukon kun la lingvistoj Malinovskij kaj Bantyŝ-Kamenskij; post tio, ĝi estis presita en Moskvo, en la jaro 1790.

Tiu unua eldono estis tre zorge farita, kun rimarkoj, traduko en la modernan lingvon kaj kun genealogia listo de l’ princoj, kies nomoj troviĝas en la „Poemo“.

La manuskripto mem de l’ „Poemo“ pereis dank’ al la incendio de Moskvo en la jaro 1812, kune kun multaj presitaj ekzempleroj de ĝi. Tiuj nemultenombraj presitaj ekzempleroj de l’ unua eldono, kiuj sukcesis alveni al la publiko, konatigis al la scienculoj la „Poemon pri la Militiro de Igorj kaj de tiu momento komenciĝas serio da esploroj tradukoj en la rusan kaj fremdajn lingvojn, poeziaj alfaroj de l’ Poemo; eĉ nuntempe la materialo de tiu Poemo povas esti ĉiam ree kaj ree trastudata.

La plej eminentaj esploraĵoj de l’ lasta tempo, dediĉitaj al la „Poemo pri la militiro de Igorj“ estas jenaj:

E. M. Barsov. La Poemo pri la militiro de Igorj, kiel arta memoraĵo de l’ Kieva anara Rusujo. 3 volumoj. (La kvara volumo estas baldaŭ aperonta).

A. I. Smirnov. „La Poemo pri la militiro de Igorj“, literaturo rilate al la Poemo de ĝia trovo ĝis la jaro 1875, — Voroneĵ, 1877.

A. A. Potebnja. Poemo pri la militiro de Igorj. Teksto kaj rimarkoj. — Voroneĵ, 1878.

V. F. Miller. Poemo pri la militiro de Igorj, el nova vidpunkto. — Moskvo, 1877.

P. V. Vladimirov. Poemo pri la militiro de Igorj. Lekcioj. Kajero 1-a. — Kiev, 1894.

La plej bonaj eldonoj de l’ teksto: N. S. Tiĥonravov, Moskvo, 1866.

P. Pekarskij (kopiaĵo, trovita inter la paperoj de Ekaterino la II-a. — Peterburgo, 1864.

A. A. Potebnja. — Voroneĵ, 1878.

V. F. Miller. — Moskvo, 1877.


En la „Legendoj de l’ Rusa Popolo“ (1841) Saĥarov diras la jenon: „La Poemo pri la Militiro de Igorj altiris la atenton de l’ fremdlandanoj. Ĝi estis tradukita: en la germanan lingvon de Jungman, en 1810, kaj Miller; en la polan lingvon de Kupriano Godebski, en la boheman lingvon — Vaclavo Hanka, kiu skribis por ĝi antaŭparolon en 4 lingvoj: bohema, serba, pola kaj rusa; ekzistas ankoraŭ posteuloj. La manuskripto de l’ „Poemo“, trovita en la Spasska monaĥejo de l’ urbo Jaroslavl, laŭ la skribmaniero kaj papero, apartenas al la fino de l’ XIV-a aŭ al la komenco de l’ XV centjaroj, kaj la lingvo mem de l’ „Poemo“ prezentas la plej proksiman parencecon kun la rusa popola poezio de l’ XII—XIII-aj centjaroj.

Kanto unua. Enkonduko de l’ kantisto[1].

Ĉu ni ne farus bone, fratoj, se ni ekrakontus je l’ antikva maniero la malgajan historion pri la militiro de Igorj, filo Svjatoslava?

Sed ni komencos tiun kanton laŭ la rakontoj de niaj samtempuloj, ne laŭ la elpensado Bojana. Bojano la profeta, kiam li volis iun ekkanti, disfluadis per siaj pensoj tra la tuta arbo (anima); li kuradis sube sur tero, kiel griza lupo; kiel blaŭa aglo inter la nuboj[2].

Li ekmemoras do la malpacojn de l’ antaŭaj tempoj kaj flugigas tiam dek falkojn al cignaro:[3] jen atingas falko jam cignon, — tiu cigno la unua ekkantas — al la maljuna Jaroslavo, aŭ la brava Mstislavo, kiu morttranĉis Rededjan antaŭ la militistaro kasoĵa, aŭ al la bela Romano Svjatoslavido[4].

Sed Bajno, fratoj, ne dek falkojn al cignaro flugigas, — li siajn profetajn fingrojn al vivaj kordoj almetas, — kaj ili mem ekglorigas la princojn.

Ni komencu do, fratoj, nian rakontadon de l’ antikva Vladimir[5] ĝis la nuna Igorj, kiu fortan saĝecon akiris, ĝin per kuraĝo kara akrigis, ekpleniĝis de militspirito kaj kondukis siajn bravajn militistojn al la tero de l’ Polovecoj por la tero de l’ Rusoj.

Kanto dua: Profeta mallumiĝo.

Tiam Igorj ekrigardis la helan[6] sunon kaj vidas: lia tuta militistaro estas kovrita per mallumo, venanta de l’ suno. Kaj diras Igorj al sia anaro.

„Fratoj kaj anaro! Pli bone — esti mortigita, ol kaptita. Ni eksidu do, fratoj, sur niajn rapidajn ĉevalojn kaj ni rigardu la blaŭan Donon!“ Forte ekdeziris la princo vidi la grandan Donon kaj tiu deziro venkis la timon pro la ĉiela signo. „Mi volas, li diras, lancon elrompi ĉe l’ fino de l’ kampo Poloveca, kun vi, Rusoj. Mi volas, aŭ restigi tie la kapon aŭ trinki el Dono per mia kasko!“[7] O Bojano! najtingalo antikva! Se vi, najtingalo, kantus pri tiuj militistoj, — vi ĉirkaŭsaltus la pensan arbon, vi ekflugus en spirito al la nuboj, vi kunigus kune la estanton kaj estinton,[8] vi kuregus laŭ Trojana vojo[9] tra kampoj sur montojn. Vi kantus tian kanton al Igorj, nepo Olega: „Ne la ventego peladas la falkojn tra vastaj kampoj, — monedaroj kuradas al Dono la granda!… Aŭ, eble, vi tiel kantus, ho profeta Bojano, Velesa nepo:[10] „Ĉevaloj blekas trans la Sula,[11] sonoras la gloro en Kievo, trumpetas la trumpetoj en Novogrado[12].

Staras la standardoj en Putivlo! Igorj atendas la karan fraton Vsevolod[13].

Kaj diras al li la buj-tur[14] Vsevolod: „Unu fraton mi havas, unu solan helan lumon, vin, Igorj! Ambaŭ ni estas Svjatoslavidoj! Ekselu do, frato mia, viajn rapidajn ĉevalojn, kaj la miaj estas pretaj por vi, jam selitaj ankoraŭ apud Kursko! Miaj Kurskanoj — herooj, bone konataj al vi: ĉe trumpetoj — vinditaj, en la kaskoj — vartitaj, per ponardegoj nutritaj: la vojon kaj kavegon ili konas ja bone, ili streĉis jam la pafarkojn, malfermis la sagujojn, akrigis la glavojn, ili mem saltas, kiel grizaj lupoj tra la kampo: ili serĉas por si mem honoron, kaj por la princo gloron!“ Tiam metis Igorj princo la piedojn en la orajn ingojn kaj ekrajdis tra la vasta kampo. La suno mallumiĝa baradis al li la vojon,[15] kaj la nokto, per fulmotondro ĝemante, ekvekis la birdojn; pro fajfado de l’ bestoj ili kunflugis amase. Ekkriis Divo[16] supre sur arbo kaj ordonas, ke oni lin aŭdu — al la fremda lando, al Volga kaj Ĉemaro[17] kaj Ĉesula, kaj Suroĵo[18] kaj Korsuno[19] kaj al vi, ŝtipo tmutorakanja[20].

Kaj la Polovecoj sur la netrairitaj vojoj ekkuris al Dono la granda. Krakadas iliaj veturiloj meznokte, kvazaŭ cignoj disflugintaj. Igorj al Dono kondukas la militistaron… Kaj jam lia venonta malsukceso preparas la manĝon por la birdoj sur la kverkoj; la lupoj en la kavegoj antaŭblekas la minacan malfeliĉon; la agloj, klektante, vokas la bestojn al la ostoj; la vulpoj bojas al la purpuraj ŝildoj. — Ho, rusa lando! Ci estas jam trans la monto!.. Longe daŭras la nokto. Matenruĝon oni ne vidas: nebulo kovras la kampojn, eksilentis la najtingalaj kantoj, kaj la monedoj ekkrias. Bravaj rusoj trabaras la vastajn kampojn per purpuraj ŝildoj: ili ja serĉas por si mem honoron kaj por la princo gloron.

Kanto tria: venko.

De frumatene vendredon la rusoj eltredis (disbatis) malpian militistaron polovecan, kaj kvazaŭ sagoj, disrajdante sur la kampo, forrajdigis la belajn fraŭlinojn polovecajn kaj kun ili orajn ornamaĵojn, tapiŝojn orteksitajn kaj multekostajn ŝtofojn velurajn, el la manteloj „japoncoj“[21], ledaj vestoj kaj ĉiuspecaj ornamvestaĵoj polevecaj oni tuj ekkonstruis la pontojn tra la marĉoj kaj kotaj lokoj. Purpura standardo, blanka horugvo[22], purpurkolora „ĉolko“[23], arĝenta ponardego — por la brava Svjatoslavido!

Dormetas en la kampo idoj de Olega brava nesto. Malproksimen ili transflugis… Sed naskiĝis ja ili ne por perei de falko aŭ akcipitro, aŭ de ci, nigra korvo, idolista Polovcano!

Kuras, kiel griza lupo, Gzako,[24] kaj Konĉako laŭ liaj postsignoj sin direktas al Dono la granda. La morgaŭan tagon, frue-fruege, sangkolora matenruĝo la lumon anoncas. Nigraj nuboj venas de la maro, volas kovri kvar sunojn;[25] kaj en la nuboj tremas blaŭaj fulmoj: forte ektondros baldaŭ, kaj sendos la sagojn la pluvego de Dono la granda.

Tie elrompos la rusoj la ponardegojn, tie ili malakrigos la glavojn kontraŭ la kaskoj polovecaj, ĉe la Kajala-rivero[26] ĉe Dono la granda. Ho rusa lando jam ci estas trans la monto!

Jen la ventoj, Stribogaj[27] nepoj, blovigas jam sagojn de l’ maro al la brava Igorja militistaro.

Ĝemas la tero, malklare fluas la riveroj, kovras la polvo la kampojn, parolas… la standaroj…[28] La polovecoj venas de Dono kaj de l’ maro, kaj deĉiufianke ili jam ĉirkaŭas la rusan militistaron.

La diablidoj per siaj krioj la kampojn plenigis, kaj la bravaj Rusoj — per purpuraj ŝildoj.

Jar-tur“ (Flambovo) Vsevolod, jen vi staras en batalo, disĵetas la sagojn al la malamikoj, tondrigas la ŝtalajn glavojn je iliaj kaskoj. Kie la brava bovo trarajdas, per sia ora kasko briligante, tie jam kuŝas malpiaj kapoj polovecaj, tie estas disfenditaj per akraj glavoj la kaskoj ovaraj[29] — kaj vi tion faris,
La kampo de l’ batalo. (Kanto III). Fig. de N. Karazin.
jar-tur“ Vsevolod! Ĉu timigos іа vundo, fratoj, tiun, kiu forgesis ĉiun honoron kaj vivon, sian urbon Ĉernigov, kaj la oran patran tronon, kaj la kutimajn ĉarmojn de sia kara amatino, la bela Glébovna!

Kanto kvara: Rememoro ргі lа malpacoj.

Estis aĝoj Trojanaj,[30] pasis jaroj Jaroslavaj, estis militiroj Olegaj[31], de Olego Svjatoslavido: tiu Olego forĝadis malpacojn kaj dissemadis sagojn tra la tero.

Li metas la piedon en oran ingon,[32] ĉe la urbo Tmutorokanj, — kaj al la sono de lia elvoko atentis la granda Jaroslava filo — Vsevolodo; sed Vladimir ĉiutage ŝtopadis al si la orelojn en Ĉernigov;[33] Borison Vjaĉeslavidon la gloro alkondukis al la juĝo[34] kaj sur verdan malgajan herbejon ĝi kuŝigis, pro la ofendo Olega, la bravan kaj junan princon.

De tiu sama malgaja herbejo Jaropolko ordonis forpreni sian patron (Izjaslavon) sur la ugraj ĉevaloj al la sankta Sofio, en Kievon.

Tiam en la tempoj de Olego Gorislavido[35] dissemiĝis kaj kreskis la malpaco; pereadis la vivo de Daĵdboga nepo;[36] pro la princaj malpacoj malpliiĝis la aĝoj de l’ homoj.

Tiam en la rusa lando malofte vokadis la plugistoj sed ofte grakadis la korvoj, dividante inter si la kadavrojn, kaj la monedoj inter si paroladis: ili volis ekflugi por manĝi. Tio estis dum tiamaj bataloj kaj tiamaj militoj, sed pri tiela batalo oni ankoraŭ ne audis…

Kanto kvina: Malvenko.

De tagiĝo ĝis vespero, de vespero ĝis la suna lumo flugadas sagoj akregaj, tondras la glavoj ĉe la kaskoj, krakas la ŝtalaj lancoj en la kampo nekonata, meze de l’ lando Poloveca. La nigra tero sub la hufoj por ostoj estis semita, per sango verŝita, — ĉaĝrenon oni rikoltis por la rusa lando.

Kio bruadas, kio sonoradas tiel frue, antaŭ cielruĝo?.. Igorj kondukas sian anaron; li do kompatas sian karan fraton Vsevolod. Oni batalis unu tagon, oni batalis la duan, kaj la trian je tagmezo falis la standardoj de Igorj.

Tie la fratoj disiĝis, ĉe bordo de l’ rapida Kajala; ne sufiĉe oni havis tie da sanga vino. Tie finis la festenon la bravaj rusoj: morttrinkigis la svatistojn, kaj ili mem falis por la lando rusa.

Fleksiĝas la herbo pro kompato, kaj la arbo pro ĉagreno al la tero kliniĝas.

Kanto sesa: Ploro de l’ kantisto.

Jen, fratoj, malgaja tempo venis, jam nian forton la dezerto kaŝis.

Aperis Ofendo[37] meze de l’ fortaj nepoj Daĵbogaj; eniris la Virgulino la landon Trojanan, ekplaŭdis per cignaj flugiloj sur la blaŭa maro, kaj plaŭdante ĉe Dono, memorigis pri la riĉaj tempoj[38].

Sed pro iliaj malkonsentoj pereigas la princojn la malpiuloj. Frato diris al frato: „tio estas la mia, kaj tio ĉi-same!“ — Komencis la princoj pri la malgrandaj aferoj diri „tio estas granda“, kaj fari malpacon unu kontraŭ alia. Kaj la malpiuloj de ĉiuj flankoj landon Rusan alkuradis kaj venkadis.

Ho, malproksimen enflugis nia falko,[39] pelante la birdojn al la maro! — Kaj la Igorja brava anaro ne estas revivigota! Post ĝi ekploregis Karina[40].

Kaj Jela[41] ekkuris tra la Rusa lando, disportante al la homoj la funebrajn cindrojn en flamanta korno. La rusaj virinoj ekploris dirante: Ni ne havos plu niajn karajn edzojn, nek per la pensoj nek per deziroj, nek per okuloj ilin ni vidos, kaj la oron — arĝenton plu ne amasigos!“ Ekĝemis, fratoj, Kiev pro ĉagreno, kaj Ĉernigov pro mizero; sopirado disverŝiĝis tra la rusa lando; malĝojo profunda fluas meze de l’ tero rusa.

Kaj la princoj kontraŭ si mem malpacojn forĝadis kaj la malpiaj polovecoj, venke alrajdante en la Rusan landon, prenadis depagon po unu „belo“[42] de ĉiu korto. Tiuj du bravaj Svjatoslavidoj, Igorj kaj Vsevolod, denove vekis la Malveron, kiun dormigis patro ilia, Svjatoslavo timiga, granda princo kieva, li estis, kiel fulmotondro, detruante per sia forta anaro kaj ŝtalaj glavoj; distredis[43] montetojn kaj kavegojn, malklarigis riverojn kaj lagojn, sekigis torentojn kaj marĉojn, kaj la malpian Kobjakon[44] de l’ kurba marbordo el la fera granda militistaro poloveca, kiel ventturnon forportis (eltiris). Kaj falis Kobjako en la urbo Kievo, en la palaco Svjatoslava.

Jen la Germanoj kaj Venecianoj jen la Grekoj kaj Moravoj kantas gloron al Svjatoslavo, sed princon Igorj riproĉas, kial li dronigis riĉaĵojn funde de Kajalo, rivero Peloveca, rusan oron ĝin enŝutinte.

Tie lgorj — princo la oran selon forlasis kaj selon de kaptito suriris. Malĝojo plenigis la urbojn kaj la ĝojo malpliiĝis.

Kanto sepa: Sonĝo de Svjatoslavo.

Kaj Svjatoslavo konfuzan sonĝon vidis en Kievo, sur la montoj, tiun nokton. „De vespero, diris li (al siaj bojaroj[45] oni vestadis min per nigra kovrilo, sur lito tabula; oni ĉerpadis por mi blaŭan vinon, kun veneno miksitan, oni ŝutadis sur min grandpecajn perlojn el la malplenaj sagujoj de l’ malpiaj polovecoj kaj oni dorlotadis min. Estas la tabuloj jam sen pinjono sur mia palaco ortegmenta. Kaj la tutan nokton de vespero kriadis fumkoloraj korvoj; ĉe Plesnsko[46] en la fosaĵo[47] estis densa arbaro; la Kianoj[48] jam alpaŝis al la blaŭa maro“.

Kaj diras la bojaroj al la princo: „Jam, princo, ĉagreno animon ekkaptis… Ĉar du falkoj deflugis de l’ patra ora trono, por serĉi la urbon Tmutorakanj, aŭ, eble, trinki per kasko el Dono; jam la glavoj de l’ malpiuloj forhakis al la falkoj flugilojn, kaj ili mem estas en ferajn katenojn metitaj“.

Mallume estis la trian tagon: du sunoj mallumiĝis, ambaŭ purpuraj kolonoj estingiĝis, kaj kun ili ankaŭ du junaj lunoj — Olego kaj Svjatoslavo — per mallumo kovriĝis, kaj en la maro subakviĝis, kaj tio treege la ĥanon kuraĝigis.

Ĉe la rivero Kajala jam la mallumo kovris la lumon, kaj tra la rusa lando etendiĝis la polovecoj, kvazaŭ linka nesto.

Jam mallaŭdo superas la laŭdon, jam en ĝeno estas nia libereco; jam enflugis Divo teron.

Jen ekkantis gotaj belaj virgulinoj, ĉe bordo de l’ blaŭa maro, sonorigante la rusan oron[49]; ili kantas la tempojn de Buso, ili revas pri la venĝo Ŝarokanja[50].

Kaj ni, via anaro, jam estas sen gajeco!

Tiam la granda Svjatoslavo faligis orajn parolojn, kun larmoj miksitajn, kai diris: Ho miaj filoj Igorj kaj Vsevolodo! Frue vi komencis detrui per glavoj la landon polovecan kaj serĉi por si tie gloron… Sed ne kun honoro vi venkis, ĉar ne pro honoro vi malpian sangon verŝigis. Viaj bravaj koroj — el forta ŝtalo forĝitaj kaj en kuraĝeco provitaj, sed kion do vi faris al mia arĝenta grizaĵo!

Jam mi ne vidas la potencon de l’ forta kaj riĉa kaj anaregon havanta, frato mia Jaroslavo, kun Ĉernigovaj batalantoj, kun Mogutoj, kaj Tatranoj, kun Ŝelbiroj kaj Topĉanoj, kaj Revutoj kaj Olberoj:[51] ili sen ŝildoj, per solaj tranĉiloj kaj krioj militistaron venkadis, sonorigante prapatran gloron. Sed vi diris: Ni ekmilitu solaj, estontan gloron ni mem ekkaptos, kaj la estintan inter ni nur dividos.

Kaj ĉu ne povas, fratoj, maljunulo juniĝi?

Falko, plumaron ŝanĝinta,[52] forte la birdojn forpelas; li ne lasas ofendi sian neston!

Sed ho ve, la princoj al mi ne helpas; aliaj tempoj alvenis. Ĉe Rimo[53] oni krias sub la glavoj polovecaj, kaj Volodimir — sub la vundoj; ĉagrenon kaj malĝojon havas filo Gleba!

Kanto oka. Admono al la princoj.

Granda princo Vsevolod[54]! Ne en pensoj nur vi povas alflugi de malproksime, por defendi la patran oran tronon. Vi povas la Volga’n per remiloj disŝprucigi kaj la Donon per kaskoj elĉerpi.

Se vi ĉi tie estus, oni havus kaptitinon por nogato[55] kaj kaptiton por rezano[56]. Ĉar vi povas sur la seka tero pafadi per vivantaj mempafiloj, per la bravaj filoj de Glebo.

Vi bravaj Rjurik kaj Davido![57]

Ĉu vi ne naĝadis en sango, kun viaj kaskoj orumitaj? Ĉu ne via brava anaro blekegas, kiel bovoj vunditaj per akraj glavoj en kampo nekonata?

Metu viajn piedojn, landestroj, en la orajn ingojn, pro la ofendo de l’ nuna tempo, pro la lando Rusa, pro la vundoj de Igorj, brava Svjatoslavido!

Gáliĉa Multopensa[58] Jaroslavo[59] Alte vi sidas sur via orforĝita trono, vi subtenas la Ugorajn[60] montojn per via fera militistaro, barinte la vojon al la reĝo[61], ne lasinte pasi Dunaon, ĵetante pezaĵojn tra nubojn, armante la ŝipojn ĝis Dunao… Via fulmontondro fluadas tra la landoj; vi malfermas al Kievo la pordegon[62], vi pafadas de l’ patra ora trono al sultanoj trans la limoj…

Ekpafu do, landestro, Konĉakon, malpian sklavon pro la lando rusa, pro la vundoj de Igorj, brava Svjatoslavido.

Kaj vi, bravaj Romano kaj Mstislavo[63]! Kuraĝa penso instigas vin al faroj. Alten vi ekflugas pro kuraĝo, kiel falko, etendanta la flugilojn en aero, volante kuraĝe venki la birdon.

Vi havas ja ferajn armaĵojn kaj latinajn kaskojn.

Ili tremigis jam teron kaj multajn landojn:

Ĥananoj, Litvoj, Jatvjagoj[64], Deremela[65] kaj Polovecoj siajn lancojn teren ĵetis kaj siajn kapojn klinis sub tiujn glavojn ŝtalajn. Sed jam, princo Igorj, suna lumo malpliiĝis, kaj la arbo ne por bona signo sian foliaron faligas. Ĉe Roso kaj ĉe Sulo[66] urbojn dividinte.

Kaj Igorja brava anaro ne estas revivigota! Dono krias vian nomon, princo, kaj alvokas princojn por la venko.

Olegidoj, bravaj princoj, estas pretaj por milito…

Ho Ingvaro, kaj Vsevolodo, kaj ĉiuj tri Mstislavidoj[67], ne el malbona nesto sesflugiluloj[68]! — Ne per venkoj vi akiris potencon de l’ sorto!

Por kio vi havas orajn kaskojn, kaj laĥajn lancojn kaj ŝildojn? Ekbaru la vojon sur kampo per viaj akraj saĝoj pro la lando Rusa, pro la vundoj de Igorj, brava Svjatoslavido.

Kanto naŭa: Rememoro pri la pasinto.

Jam Sula ne fluas per arĝentaj fluetoj al la urbo Perejaslavla, sed Dvina tra marĉon fluas al tiuj minacaj Polockanoj sub la krioj de l’ malpiuloj. Sola Izjaslavo[69] filo de Vasilko, eksonoris per siaj akraj glavoj ĉe la litvaj kaskoj; li forrabis la gloron de sia avo Vseslavo, kaj li mem sub purpuraj ŝildoj sur sanga herbo per litvaj glavoj mortigita estas kaj li kaptis ĝin (tiun gloron) sur sian mortliton kaj diris: „Vian anaron, princo, la birdoj per flugiloj kovris kaj la bestoj sangon lekis“!

Ne estis tie (kun Izjaslavo) nek frato Brjaĉislavo, nek alia Vsevolodo: sola li ellasis perlan animon de l’ brava korpo tra oran kolringon. — Malĝojiĝis la voĉoj, malpliiĝis la gajeco, trumpetoj trumpetas en Gorodno[70].

Jaroslavo kaj ĉiuj nepoj de Vseslavo! Malsuprenigu do viajn standardojn, kaŝu viajn glavojn difektitajn. Jam vi elsaltis de l’ ava gloro. Vi ja per viaj malpacoj komencis altiri la malpiulojn (litvojn) en rusan landon, heredaĵon Vseslavan. Tien envenis superforto de l’ lando Poloveca.

Je l’ sepa aĝo Troja[71] eklotis Vseslavo pri la virgulino amato.

Kunpremis li per kruroj la ĉevalon, eksaltis al la urbo Kievo kaj altuŝis per la lanco la oran tronon Kievan. Kaj de tie, de la Blanka urbo, li forsaltis la sovaĝa besto — sin kaŝinte en nebulo… Je l’ mateno li ekspronis la ĉevalon, malfermis la pordegon de Novogrado (la Granda), disbatante la gloron Jaroslavan, kaj ekkuregis, kiel lupo, al la Nemiga de l’ Dudutki[72].

Ĉe Nemiga[73] ne la garbojn oni dissternas, sed kapojn oni draŝas per ŝtalaj draŝiloj, sur la draŝejon oni metas la vivon, la animon de l’ korpo disigante. Sangaj bordoj de Nemiga ne per bono (greno) estis semitaj; ili estis semitaj per la ostoj de l’ rusidoj.

Vseslavo[74] princo la popolon juĝadis, al la princoj urbojn destinadis, kaj li mem nokte, kiel lupo, kuregadis.

El Kievo li antaŭ la koka kriado alkuradis Tmutorakanjon, kiel lupo, li la grandan Ĥorson[75] antaŭkuregis. Al li en Polocko oni sonoradis por frumatena diservo ĉe Sankta Sofio, kaj tiun sonoradon en Kievo aŭdadis.

Profetan animon li havis en brava korpo, sed tamen ofte mizorojn suferis. Pri li la profeta Bojano saĝa alkanton diris: „Nek ruzulo, nek rapidfarulo, nek birdsuperulo — la juĝon Dian neniu evitos![76].

Ho! ĝemadas larusa lando, rememoriĝante la antaŭan tempon kaj la antaŭajn princojn! La antikvan Vlarimiron ne eble estis deteni ĉe l’ Kievaj montoj! El liaj standardoj nun unujn prenis Rjurik, aliajn — Davido, kaj dise flugadas iliaj standardoj.

Kanto deka: Ploro de Jaroslavna.

Lancoj siblas Ĉe Dunao.

Jaroslavna[77] voĉo aŭdiĝas, Kukolo nekonata[78] frumatene krias: „Mi ekflugos, diras, mi — kukolo, laŭ Dunao[79], trempos kastoran manikon en Kajal-rivero, mi viŝos al la princo liajn sangajn vundojn sur la forta korpo“.

Jaroslavno frue ploras en Putivlo, ĉe la muro, dirante[80]:

„Ho vento, vento! Kial potenculo, ci fortege blovas? Kial alpelas la ĥanajn arkistojn sur ĉiaj malpezaj flugiloj al la anaro de mia edzo kara?

Ĉu — ne vaste blovi supre, sub la nuboj movante vartante la ŝipojn sur la blaŭa maro? Kial do, potenculo, mian gajecon laŭ stiparo disblovigis?

Jaroslavno frue ploras en Putivlo — urbo, ĉe la muro, dirante: „Ho Dnepro Slovutido[81]! Ci trabatis la ŝtonajn montojn[82] en la lando poloveca, ci portadis sur si la „nosadojn“ (ŝipojn) Svjatoslavajn ĝis la militistoj Kobjakaj. Revenigu do, potenculo, mian edzon al mi, por ke mi frue larmojn al li maron ne sendu!

Jaroslavno frue ploras en Putivlo, ĉe la muro, dirante: „Hela, trifoje hela suno! Por ĉiuj ci estas varma kaj bela…
Kial ci, potenculo, ĵetadis varmegajn ciajn radiojn al anaro edza?

Sur la kampo senakva la soifo ne lasis pafarki iliajn sagujojn la ĉagreno fermis!

Kanto dekunua: Forkuro de Igorj.

Igorj sur la rivero Donec. (Kanto XI). Fig. de N. Karazin.

Ekondiĝis la maro je noktmezo; leviĝas tromboj tra nebuloj. Al Igorj[83] princo. Dio montras la vojon el la lando Poloveca al la lando Rusa, al la patra ora trono.

Estingiĝis vespera ĉielruĝo, Igorj dormas, Igorj maldormas, Igorj per pensoj kampojn mezuras de l’ granda Dono ĝis la malgranda Doneco.

Preta — la cevalo de noktmezo… Ovluro[84] ekfajfis trans la rivero; li igas la princon kompreni.

Igorj — princo ne estas plu kaptito. Li ekkriis. Eksonegis la tero, ekbruis la herbo, ekmoviĝis la tendaro poloveca…

Kaj Igorj — princo eksaltis, kiel ermeno, al la kanaro kaj eknaĝis, kiel blanka anaso, laŭakve. Ekrajdis rapidan ĉevalon, desaltis, kiel lupo nudpieda, ekkuregis al la herbejo Doneca kaj ekflugis, kiel falko, tra nebuloj, mortigante anserojn kaj cignojn por la manĝo matena, kaj taga, kaj vespera.

Dume Igorj, kiel falko, flugis, — Ovluro, kiel lupo, kuregis, ekskuante la malvarman roson; ellacigis ili siajn ĉevalojn rapidajn.

La Doneco (rivero) diris: „Princo Igorj, al vi estu granda gloro, al Konĉako — malamo kaj al la rusa tero — gajeco!

„Igorj diras: „Ho Doneco! granda gloro estu al ci, ĉar ci portadis la princon sur la ondoj; ci sternadis al li verdan herbon sur ciaj arĝentaj bordoj, ci vestadis lin per varmaj nebuloj sub la ombro de verda arbo; ci gardadis lin, kiel blankanason sur la akvo; kiel mevon, — sur fluetoj; kiel nigranason en la ventoj. „Ne tia estis, oni diras, la rivero Ŝtugna[85] ne multakvan fluon havante, aliajn riveretojn englutinte, — ĝi faris torentojn ĉe l’ arbetoj, kaj la junulon-princon Rostislavon por ĉiam enfermis ĉe mallumaj bordoj de Dnepro. Priploras la partino Rostislava la junulon-princon Rostislavon.

Ekmalĝojis la floroj pro bedaŭro kaj la arbo kun ĉagreno al la tero kliniĝas. Ne la pigoj tiel kriadas: laŭ postsignoj de Igorj Gza kun Konĉako rajdadas.

Tiam la korvoj ne grakis, la monedoj eksilentis, la pigoj ne kriis, sole — rampaj pegoj rampadis. La pegoj per siaj frapoj la vojon al rivero montras; najtingaloj per gajaj kantoj la lumon anoncas.

Diras Gza al Konĉako: „Se la falko al la nesto flugas, — la falkidon[86] ni per niaj oritaj sagoj mortpafos.

Respondas Konĉako al Gza: „Se la falko al la nesto flugas, la falkidon ni metos en la retojn de bela virgulino”!

Kaj diras Gza al Konĉako: „Se ni lin metos en la retojn de bela virgulino, — ne restos al ni, nek la falkido, nek la bela virgulino, kaj tiam la birdoj nin ekbatos en la kampo poloveca“.

Diris Bojano de la tempo Svjatoslava, li de ĝi estis kantisto kaj de l’ antikvaj tempoj, — Jaroslava kaj Olega: Princo! Malfacile estas al la kapo sen ŝultroj, sed same malbone — al la korpo-sen kapo, — al la rusa lando-sen Igorj.

Suno lumas en ĉielo, Igorj — princo — en la rusa lando — La virgulinoj kantas ĉe Dunao, sonas la kantoj trans la maron ĝis Kievo.

Igorj iras laŭ Boriĉevo[87] al la Sankta Dipatrino Pirogoŝĉa[88]. Ĝojaj estas la landoj, gajaj la urboj.

Kantinte la princojn antikvajn, ni ekkantos al la nunaj: „Gloro estu al Igorj Svjatoslavido, al Buj-turo (brava bovo) Vsevolodo, al Vladimir Igorido! Vivu la princoj kaj anaro, batalantaj por la kristanoj kontraŭ la malpiaj militistoj! Gloro estu al la princoj kaj anaro! Amen[89].



Genealogia nomaro de l’ princoj.



Piednotoj[redakti]

  1. Per tiaj enkondukoj (eksordium’oj) estis ordinare komencata ĉiu epopeo de l’ Homera tempo. — Bojano anstataŭas ĉi-tie la Muzon. — Bojano — mita kantisto el la tempo de Vseslavo, princo Polocka, mortinta en la jaro 1101; li estas nomata „profeta“ ne nur en la senco de saĝulo, sed ankaŭ, kiel sorĉisto.
  2. La aŭtoro de l’ „Poemo“ prezentas diversajn kapablojn de l’ homa kreanta animo, kiel branĉojn de l’ imaga spirita arbo. Poeta fantazio de Bojano ĉirkaŭflugadis ĉiujn branĉojn de tiu arbo, — kuradis sube sur la tero, kiel lupo, kaj leviĝadis super ĉio tera, kiel aglo meze de l’ nuboj.
  3. Simile al falkoj, ekflugantaj al cignaro, — la fingroj de Bojano same facile kaj forte ekfrapas la kordojn.
  4. La kantisto komunikas tieĉi, kiun kantis Bojano: 1) Jaroslavon, mortintan en la jaro 1054, 2) lian fraton Mstislavon de Tmutorakanj († 1036), nome lian duelo, (duopa batalo) kontraŭ la fortegulo Regedja, kiun li faligis teren kaj morthakis, 3) Romanon Svjatoslavidon (1079).
  5. Rakontante pri Igorj, la kantisto samtempe tra la tuta Poemo ekmemoras pri la antaŭaj gloraj tempoj de l’ princo Vladimir.
  6. Ipata kroniko“ ankaŭ priskribas la mallumiĝon, kiu faris impreson al Igorj.
  7. Kutima antikva rusa diro pri la heroaĵoj sur maro aŭ riveroj.
  8. Ambaŭ duonojn de l’ tempo, t. e. estinton kaj estanton.
  9. En la Kieva gubernio oni povas ankoraŭ vidi longan Trojanan remparon; laŭ la rusa akademiano A. Veselovski, la aŭtoro de l’ poemo pri Igorj volis memorigi per tio la romanimperiestron Trojanon, kiun Dona tradicio rivero konsideris, kiel konstruinton de tiu remparo.
  10. Veleso — antikva rusa dio de brutaro: laŭ la brutaro, oni mezuris la riĉecon, — tial Veleso ankaŭ dio de ĉiuspeca superfluo.
  11. Alfluanto de Dnjepro
  12. Tiu Novgorodo troviĝis en princlando de Seversk — feŭdo de Igorj.
  13. Frato de Igorj-Vsevolod Svjatoslavido, princo de Trubĉevsk.
  14. Honora nomo de l’ heroo, signifas: bravega bovo.
  15. Malbona antaŭsigno por Igorj!
  16. Monstro, mita enkorpiĝo de l’ ideo pri malbona sorto, mizero, malfeliĉo.
  17. Bordoj de l’ maro kaj de l’ rivero Sula.
  18. Urbo Sudak.
  19. Nuna Ersono.
  20. Verŝajne, idolo, starigita de l’ polovecoj sur bordo de l’ Azova maro
  21. Aparta speco da manteloj.
  22. Speciala standardo; nune oni nomas „ĥorugvoj“ la standardojn kun la sanktaj pentraĵoj, uzataj en la procesioj de l’ ortodoksa Eklezio.
  23. Ĉevala vosto, fiksita, kiel signeto, al standardo.
  24. Gzako, alie Gza, kaj Konĉako — ĥanoj polovecaj.
  25. 4 sunoj t. e. Igorj lia frato, Vsevolod; ilia nepo — Svjatoslavo. Olegido de Rylsk, kaj filo Igorja Vladimir Putivla.
  26. Laŭ la historiisto Karamzin, Kajala estas nomo de l’ rivero Kagalki, enfluanta en Donon. Sed laŭ la opinio de l’ esplorantoj Smirnov kaj Barsov, la Dono mem estas simboligita, kiel „Kompat-rivero“, rivero de ĉagreno kaj larmoj: ili devenigas la alnomon „Kajala“ de l’ verbo „kajati“ — konsideri iun, kiel malfeliĉan, kompatindan.
  27. Stribogo — Dio de Vento.
  28. Standardoj, bruante pro la Vento, kvazaŭ parolas ion.
  29. Avara nacio, vivanta ankoraŭ nuntempe inter la teritorioj Gruzina kaj Ĉerkesa.
  30. T. e. epokoj de l’ agoj Trojanaj. Rakontoj pri la agoj de l’ loĝantoj de l’ antikva Trojo estis bone konataj en la bizantio-slava mondo de l’ sudaj landoj. Kompreneble, la aŭtoro de l’ Poemo povis ankaŭ facile koni tiujn novelojn.
  31. La kantisto rememoras la malpacon de Olego, avo Igorja, kontraŭ Vsevolodo, patro de Vladimir Monomaĥo
  32. Ekiras militon. — Rakontante la malvenkon, kiun faris la polovecoj al la severska anaro, — la aŭtoro nevole rememoras la unuan militiron kontraŭ la polovecoj kies priskribon ni trovas en la Lavrentja kroniko (la plej antikva el la rusaj kronikoj, skribita sur pergamento).
  33. Al Vladimir Monomaĥo tiu malpaco estis tre malagrabla, kaj li eĉ ne volis aŭdi pri ĝi.
  34. Al la Juĝo Dia, t. e. al la morto.
  35. Olego estis filo de Svjatoslav (slava nomo, signifas „sankta gloro“), sed tie oni lin nomas filo de Gorislav (ĉagrena gloro), ĉar, dank’ al lia malpacemo, li kaŭzis multe da ĉagreno al si mem, kaj al la tuta rusa lando.
  36. La kantisto nomas la Rusojn nepoj de Daĵdbogo, dio de l’ suno.
  37. Mita virgulino kun cignaj flugiloj, disportinta ĉagrenon — malfeliĉon.
  38. Laŭ la tradicio, la regionon, kie bataladis la Rusoj kaj la Polovecoj, en la tempoj de l’ Roma Imperio estis venintaj la legionoj de l’ imperiestro Trojano
  39. Princo Igorj.
  40. Oni nomis, „Karina“ la ploristinojn ĉe l’ enterigoj de l’ antikvaj slavoj.
  41. Mita kunulino de l’ Virgulino — Ofendo, kurierino pri la mortintoj, disportanta la funebrajn cindrojn en ankoraŭ flamanta korno.
  42. Belo“ aŭ „belka“ (sciuro) estis la nomo de antikva rusa arĝenta monero, anstataŭinta la valoron de felo.
  43. Dispremis, disbatis per la ĉevalaj hufoj: komparu — „Serpento, kiun homoj tredis“ („Mocart kaj Saljeri“ — de A. Puŝkin, trad. de Vsev. Lojko).
  44. Ĥano poloveca, kiun Svjatoslavo disbatis kaj kaptis en la jaro 1184.
  45. Eminenta anaro.
  46. Urbo en la nuna Volynja gubernio — Pleskovo.
  47. Fosaĵo inter du remparoj, ĉirkaŭintaj la fortikigitan urbon.
  48. Kievanoj; laŭ la tradicio, unu el la ĉefaj fondintoj de Kiev estis Kij.
  49. La Gotoj, vivintaj laŭborde de l’ Nigra maro, ĉe Tmutorakanj, mezo de l’ XI-a centjaro, estis submetitaj de l’ polovecoj; la venko, kiun atingis la polovecoj povis liveri rusan oron al la gotaj virgulinoj.
  50. Buso kaj Ŝarokano — polovecaj ĥanoj.
  51. Nomoj de l’ gentoj el kiuj estis konsistanta la anaro de Jaroslavo Ĉernigova.
  52. Aparte estis ŝatataj falkoj, ŝanĝintaj plumaron.
  53. La urbo Rimov, okupita de l’ polovecoj post la malvenko de Igorj, estas citita en la Ipata kroniko.
  54. Princo Suzdala († 1212), filo de Jurij Dolgorukij (Longmanulo), okupinta la Kievan tronon.
  55. Monero; 4 nogatoj valoris 1 kuno.
  56. La plej malgranda monero.
  57. Filoj de Rostislavo, nepoj de Mstislavo la granda.
  58. En la originalo: Osmomyslo; preciza traduko: okpensa.
  59. († 1187) Bopatro de Igorj Svjatoslavido, regadis de l’ Karpataj montoj ĝis la enfluejo de l’ riveroj Seretj kaj Prut.
  60. Hungaraj Karpatoj.
  61. Hungara.
  62. T. e. vi defendas tiun urbon, lasas ĝin vivi sen danĝero.
  63. Romano Volynia († 1205); „per la la Polovecoj „timigis la infanojn“ Mstislavo — frato de Ingvaro kaj Vsevolodo, en la jaro 1184 la unua atakis la polovecojn kaj kaptis multajn el ili.
  64. Loĝantoj de Polesje (Arbara lando)
  65. Nomo de ia latva gento.
  66. Alfluantoj de Dnepro.
  67. Ingvaro, Vsevolodo kaj Mstislavo estas nomataj Mstislavidoj, je l’ honoro de ilia avo, Mstislavo la Granda.
  68. Tri herooj — agloj: ĉiuj kune havas 6 fluĝilojn.
  69. Princo Polocka mortigita de l’ Litvoj en la jaro 1183.
  70. Gorodno, kie regis Izjaslavo, troviĝas en la Pinska distrikto de l’ Minska gubernio.
  71. Aĝoj Trojaj“ — tempoj de l’ agoj en Trojo, legendoj pri kiuj estis disvastiĝitaj dum la mezepoko. 7 estas nombro, ordinare uzata en epopeo. — Kial oni tie parolas pri la Trojaj agoj, ne estas ankoraŭ klarigita.
  72. Laŭ Karamzin, urbeto apud Novgorodo.
  73. La batalo ĉe la rivero Nemiga (enfluas Svisloĉon, en la nuna Minska gubernio) okazis dank’ al tio, ke Vseslavo estis okupinta Novgorodon.
  74. Vseslavo, „kiun la patrino naskis, dank’ al sorĉado“, laŭ diro de l’ kroniko estas tie prezentata, kiel aliformiĝulo.
  75. Dio de l’ suno; Vseslavo sukcesis alkuri antaŭ sunleviĝo.
  76. La eldiron de Bojano oni renkontas ankaŭ en rusaj epopeoj („bylinoj“). „La juĝo Dia sur bona ĉevalo ne estas preterrajdota“.
  77. Evfrosinio, filino de Jaroslavo, princo de Galiĉ de l’ jaro 1184-a, dua edzino de Igorj.
  78. Malĝojantaj virinoj en la rusa popola poezio estas ordinare similigataj al kukolo.
  79. En rusaj popolaj kantoj oni renkontas la ideon, ke Dunao fluas ĉe Kievo. Ĝenerale, en kantoj kaj eĉ proverboj oni ĉiam renkontas la nomon „Dunao“. La aŭtoro de l’ „Poemo“ nomas Donon „Dunao“, kiel komuna poeta nomo de ĉiu rivero.
  80. Tio estas kvazaŭ rekantaĵo, per kiu komencas ĉiu el tri strofoj de ŝia ploro Putivlo, apanaĝo de Vladimir Igorjido, troviĝas en la nuna Kurska gubernio.
  81. En malgrandrusaj kantoj Dnepro estas nomata slovuta (glora, fama).
  82. Ŝtonaĵoj, barantaj la Dnepron — riveron.
  83. Igorj estis kaptita, sed, pro liaj vundoj, Konĉako fariĝis lia garantianto. La rakonto de l’ „Poemo“ pri la forkuro ne kontraŭdiras tion, kio estas skribita pri ĝi en la kroniko.
  84. Ovluro, en la kroniko nomita Lavoro, — polovĉano, aranĝinta la forkuron kune kun Igorj.
  85. Ŝtugna enfluas Dnepron, iom pli supre ol, kie troviĝas Tripolo. Tie estas la superakviĝo de tiu rivero en Majo de l’ jaro 1093. Tiam en ĝi dronis la Perejaslava princo Rostislavo.
  86. Filo de Igorj — Vladimir.
  87. Boriĉeva monta vojo konsistigas ĉefan vojon de l’ Dnepra albordiĝejo en la antikvan Kievon.
  88. La preĝejo de l’ Dipatrino Pirogoŝĉa estis konstruita en la jaro 1131 de Mstislavo la Granda. En tiu preĝejo troviĝis la ikono (sanktfiguro) de l’ Dipatrino pentrita, laŭ tradicio, de l’ evangelisto Luka kaj alvenigita de l’ komercisto Pirogoŝĉa, el Konstantinopolo.
  89. Imitaĵo al la kutima fino de l’ ekleziaj edifaj skribaĵoj (edifaĵoj).


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la tradukinto: Anna Ŝarapova.