Popolkanto
Aspekto
POPOLKANTO
Kiu scias, kaj divenas,
Ke de kie am’ devenas.
Kiu scias, kiu konas,
Ke el kio am’ burĝonas.
El la lipo ruĝeflama,
Neĝa kolo perlornama,
El dorlotaj vortoj, petoj,
Dolĉaj, rondaj brustmontetoj.
el la rumana : K. de KALOCKSAY