Por rideti

El Vikifontaro
Por rideti ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
POR RIDETI

Bonega fervojo. — Maŝinisto el lokomotivo krias al vilaĝano, marŝanta apud la relvojo : « Karulo mia ! Sidiĝu en la vagonaron ! » — “Ne, respondas la vilaĝano, mi rapidas.”

(El La Ondo de Esperanto.)

Ferovjista ŝerco ? — Oni diras, ke iu regnestro postulas tre precizan temperaturon en sia salonvagono, kiam li vojaĝas, kaj ke li neniom ŝparus rimarkojn, se la temperaturo ne konformas al la donita ordono. Aranĝi tute konstantan varmon estas ja tamen malfacile eĉ en regnestra boĝivagono. Tiuj fervojaj funkciuloj, kiuj estus trafataj de eventualaj riproĉoj, tial elpensis rimedon por savi sin. Oni fabrikigis specialajn termometrojn por la vagono de l’ potenculo. Kaj tiuj ĉi termometroj enhavas arĝentan fadenon anstataŭ hidrargo !

Almenaŭ oni rakontas tian historion.

J. L.