Revenas mi de mia labor’ ekspluatata
malŝlosas etan pordon, portreto min arestas
statuan min alridas, konsolas ho kompata,
forgesas mi forgesas: mizero kia estas.
Bazaron mi rapidas aĉeti etan ajlon
sentante ŝian pezon, portreton sur la brako,
forgesas mi forgesas malriĉan salajron,
kuiras jam vidante palacon en barako.
La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Masao Niŝimura.