Preĝareto por katolikoj (1902)/De Profundis

El Vikifontaro
Magnificat Indekso : Preĝareto por katolikoj (1902)
Tradukita de Louis de Beaufront
De Profundis
Miserere


Psalmo pro la mortintoj

  El la profundaĵo (de mia mizero), mi kriis al Vi, Sinjoro.* Sinjoro aŭskultu voĉon mian:
  Atentaj fariĝu Viaj oreloj* al la voĉo de mia preĝego.

————————


  Se Vi la maljustaĵojn observos, Sinjoro,* Sinjoro, kiu ĝin elportos?
  Sed en Vi estas la pardonemo,* kaj, pro Via leĝo, mi pacience Vin atendis, Sinjoro.
  Pacience atendis animo mia en Lia parolo.*
  Esperis animo mia en la Sinjoro.

————————


  De la matena maldormo ĝis la nokto,* esperu Izrael' en la Sinjoro.
  Ĉar en la Sinjoro estas la kompatemo,* kaj riĉa en Li elaĉetemo.
  Kaj Li mem elaĉetos Izrael'on,* el ĉiuj liaj maljustaĵoj.

————————


  Ni preĝu — Kreinto kaj Elaĉetinto de ĉiuj fideluloj, Dio, donacu al la animoj de Viaj servantoj kaj servantinoj pardonon de ĉiu peko, por ke la liberigon, kiun ili ĉiam deziregis, ili ricevu per piaj petegoj: Vi, kiu vivas kaj reĝas en la centoj da centjaroj. Amen.