Preĝareto por katolikoj (1902)/El la Evangelio de Sankta Johano

El Vikifontaro
Psalmo 109 Indekso : Preĝareto por katolikoj (1902)
Tradukita de Louis de Beaufront
El la Evangelio de Sankta Johano
Metodo por la Misteroj


En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis en Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu ĉi estis je l' komenco en Dio. Ĉio per Li mem estis farita; kaj sen Li mem estis farita nenio, kio estis farita. En Li mem estis vivo, kaj la vivo estis la lumo de l' homoj: kaj la lumo en la mallumo brilas, kaj la mallumo Lin ne komprenis.

Estis homo sendita de Dio, nomata Johano. Tiu ĉi venis por atesto, por atesti pri la lumo . Li ne estis la lumo, sed devis atesti pri la lumo. Tiu estis la vera lumo, kiu lumigas ĉiun homon venantan en tiun ĉi mondon. En la mondo Li estis, kaj la mondo per Li mem estis farita: kaj la mondo Lin ne konis. En la propraĵon Li venis, kaj la Siaj Lin ne akceptis. Sed ĉiuj ajn, kiuj Lin akceptis, Li donis al ili povon fariĝi infanoj de Dio, al la kredantaj en Lia nomo; kiuj ne el sango, nek el volo de korpo, nek el volo de viro, sed el Dio naskiĝis. Kaj LA VORTO FARIĜIS KORPO, kaj loĝadis inter ni (kaj ni vidis Lian gloron, same ol gloro de sol-filo ricevita de patro) plena je favoro kaj vero.