Saltu al enhavo

Preĝareto por katolikoj (1902)/Estu! Estu!

Estu! Estu!

Versaĵo dediĉita al Lia plej sankta Moŝto, Leono XIII, je l' okazo de Lia kvindekjara episkopeca jubileo.

Laudate Dominum omnes gentes,
laudate cum omnes populi.

Laŭdadu Dion, ĉiuj gentoj teraj,
Laŭdadu, ĉiuj popoloj, sinjoron!
Levu jam supren feran vian koron,
Rekonu ke vi estas fratoj veraj.
    Vi havas unu civilizacion,
    Vi havas teron, aeron komunan,
    Super la kapoj unu globon sunan,
    Kaj en la ĉielo unu Patron — Dion!
Kial do Lian voĉon ne aŭskultas?
Kial vi Patran ne plenumas volon?
Kial ne rompas Baalon idolon?
Kial vi unu alian insultas!

    Kristo ja diris: Jen mia ordono:
    Kiel mi agis, vi tiel agadu,
    Unu alian korege amadu,
    Ĉar la malamo venas de malbono...
Kaj — por la savo de la mondo tuta —
Li, Dia ŝafo, pezan krucon portis,
Por vi suferis, por vi ĉiuj mortis,
Verŝante sangon ĝis la lasta guto.
    Kaj Li elsendis Siajn apostolojn,
    Dirante: Bonan anoncu novaĵon,
    Sciigu ĉiun pri ĝi kreitaĵon,
    Iru kaj ĉiujn instruu popolojn!
Iru kaj ĉiujn vokadu al pento
Kaj fortan Romon kaj malfortan Indon,
Kaj neĝan Nordon, kaj florantan Sudon,
Kaj Orienton kun la Okcidento!...
    Kaj mira fakto! Ĉie tuj ekaŭdis
    Evangelian vorton la homaro, —
    Ekvidis Greko fraton en barbaro
    Kaj ambaŭ Kriston savinton eklaŭdis.
Sed nune kion vi faras, popoloj,
Vi kristamemaj, tiel instruitaj?...
Anstataŭ paco — inter vi militoj,

Anstataŭ amo — nur belaj paroloj!...
    Unu alian vi senkore ŝiras,
    Malfortajn gentojn turmentas konstante,
    Detrui nomon ilian penante,
    Kaj tiel ĉiuj al pereo iras....
Ho! prudentiĝu, ĉiuj gentoj teraj!
Komencu laŭdi, popoloj, Sinjoron!
Levu, ho! levu supren vian koron,
Rekonu ke vi estas fratoj veraj.
    Kaj jam ne estu inter vi bataloj,
    Elektu unu por vi sanktan celon:
    Serĉadi sole veron, bonon, belon,
    Flugadi ĉiam nur al idealoj.
Aperu plena regno nun de Dio,
Unu ŝafaro sub unu Paŝtanta,
Ĉiujn popolojn en si enhavanta,
Unu kristana ĉiueklezio!...

P. A. Dombrooski

Pastro Katolika.
19. II. 1893. Ustjuĵna
Novgoroda. gub

(Rusujo).