Saltu al enhavo

Preĝareto por katolikoj (1902)/La Preĝo

El Vikifontaro
LA PREĜO[1]
[Ornamaĵo mankas]
El Paroles d’un Croyant.

Kiam vi preĝis, ĉu vi ne sentas vian koron pli malpeza kaj vian animon pli kontenta?

La preĝo faras la malĝojon malpli dolora kaj la ĝojon pli pura: ĝi miksas al la unua mi ne scias kion fortigantan kaj dolĉan, kaj al la dua ian bonodoron ĉielan.

Kion vi faras sur la tero, kaj ĉu vi havas nenion por peti al Tiu, kiu vin metis sur ĝin?

Vi estas vojaĝanto, kiu serĉas la patrujon. Ne marŝu kun kapo mallevita: oni devas levi la okulojn por rekoni sian vojon.

Via patrujo, ĝi estas la ĉielo; kaj kiam vi rigardas la ĉielon, ĉu nenio sin movas en vi? ĉu nenia deziro vin premas? aŭ ĉu estas muta tiu ĉi deziro?

Estas homoj, kiuj diras : « Por kio servas preĝi? Dio estas tro alte super ni por aŭskulti kreitojn tiel mizerajn! »

Sed kiu do faris tiujn mizerajn kreitojn? Kiu donis al ili la sentadon, kaj la pensadon, kaj la parolon, se ne Dio?

Kaj se Li montris sin tiel bona al ili, ĉu ĝi estis por ilin poste forlasi kaj forĵeti malproksimen de Li?

Certe mi diras al vi : kiu ajn pensas en sia koro, ke Dio malestimas Siajn faritaĵojn, tiu blafesmas Dion.

Estas aliaj, kiuj diras : « Por kio servas preĝi? Ĉu Dio ne scias pli bone ol ni, kion ni bezonas? »

Pli bone ol vi Dio scias, kion vi bezonas, kaj tial volas, ke vi ĝin petu de Li; ĉar Dio estas mem via unua bezono, kaj preĝi Dion estas komenci posedi Dion.

La patro ja konas la bezonojn de sia filo : ĉu, pro tio, la filo devas neniam elparoli unu vorton de peto kaj de danko por sia patro?

Kiam la bestoj suferas, kiam ili timas aŭ malsatas, ili plende kriadas. Tiuj kriadoj estas la preĝo, kiun ili prezentas al Dio, kaj Dio ĝin aŭskultas. Ĉu do, en la kreitaro, la homo estus la sola estaĵo, kies voĉo suprenflugus neniam al la orelo de l’Kreinto?

[Ornamaĵo mankas]
  1. Pour la prononciation, voir à la page 55.