Preĝareto por katolikoj (1902)/Litanioj de l' Sankta Nomo de Jezu

El Vikifontaro
Preĝoj de l' Vespero Indekso : Preĝareto por katolikoj (1902)
Tradukita de Louis de Beaufront
Litanioj de l' Sankta Nomo de Jezu
Litanioj de l' Sankta Virgulino


Sinjoro, kompatu al ni.
Kristo, kompatu al ni.
Sinjoro, kompatu al ni.
    Jezu, aŭskultu nin.
    Jezu, atentu nin.
Dio Patro, de la ĉielo kompatu al ni.
Dio Filo, Elaĉetinto de l' mondo, kompatu al ni.
Dio Spirito Sankta, kompatu al ni.
Sankta Triunuo, sola Dio, kompatu al ni.

    Jezu, Filo de l' Dio viva, kompatu al ni.
    Jezu, brilo de l' Patro,
    Jezu, heleco de l' lumo eterna,
    Jezu, reĝo de gloro,
    Jezu, suno de justeco,
    Jezu, Filo de Mario virga,
    Jezu, aminda,
    Jezu, admirinda,
    Jezu, Dio forta,
    Jezu, Patro de l' centjaro estonta,
    Jezu, anĝelo de l' granda konsiliĝo,
    Jezu, tre potenca,
    Jezu, tre pacienca,
    Jezu, tre obea,
    Jezu, dolĉa kaj humila kore,
    Jezu, amanto de l' ĉasteco,
    Jezu, amanto nia,
    Jezu, Dio de paco,
    Jezu, aŭtoro de l' vivo,
    Jezu, modelo de l' virtoj,
    Jezu, fervoristo de l' animoj,
    Jezu, Dio nia,
    Jezu, rifuĝo nia,
    Jezu, patro de l' malriĉaj,
    Jezu, trezoro de l' fideluloj,
    Jezu, bona paŝtisto,
    Jezu, lumo vera,
    Jezu, saĝo eterna,
    Jezu, boneco sentina,
    Jezu, vojo kaj vivo nia,
    Jezu, ĝojo de l' Anĝeloj,
    Jezu, reĝo de l' Patriarkoj,
    Jezu, instruisto de l' Apostoloj,
    Jezu, doktoro de l' Evangeliistoj,
    Jezu, forteco de l' Turmentitoj,
    Jezu, lumo de l' Konfesintoj,
    Jezu, pureco de l' Virguloj,
    Jezu, krono de ĉiuj Sanktoj,

Kompatu al ni.

Estu favorega, indulgu al ni, Jezu.
Estu favorega, atentu nin, Jezu,
    De ĉiu malbono,
    De ĉiu peko,
    De Via kolero,
    De la kaptiloj de l' diablo,
    De l' spirito de malĉasteco,
    De l' morto senĉesa,
    De l' forlaso de Viaj inspiroj,
Per la mistero de Via sankta Korpiĝo,
Per Via naskiĝo,
Per Via infaneco,
Per Via vivo tute dia,
Per Viaj laboroj,
Per Via agonio kaj Suferado,
Per Via Kruco kaj forlasitego,
Per Viaj senfortiĝoj,
Per Via morto kaj entombigo,
Per Via Reviviĝo,
Per Via Ĉieliro,
Per Viaj ĝojoj,
Per Via gloro,

Liberigu nin, Jezu.
<poem>
 Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l' mondo, indulgu al ni, Jezu.
 Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l' mondo, atentu nin, Jezu.
 Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l' mondo, kompatu al ni, Jezu.
       Jezu, aŭskultu nin,
       Jezu, atentu nin.
 Ni preĝu — Sinjoro Jezu Kristo, kiu diris: Petu, kaj vi ricevos; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj oni malfermos al Vi; ni petas ke Vi donu al ni preĝantaj la pasion de Via amo tute dia, por ke ni amu Vin per la tuta koro, buŝo kaj faro, kaj neniam ĉesu Vin laŭdi.