Preĝareto por katolikoj (1902)/Litanioj de l' Sankta Virgulino

El Vikifontaro
Litanioj de l' Sankta Nomo de Jezu Indekso : Preĝareto por katolikoj (1902)
Tradukita de Louis de Beaufront
Litanioj de l' Sankta Virgulino
Magnificat


Sinjoro, kompatu al ni.
Kristo, kompatu al ni.
Sinjoro, kompatu al ni.
    Kristo, aŭskultu nin.
    Kristo, atentu nin.
Dio Patro, de la ĉielo kompatu al ni.
Dio Filo, Elaĉetinto de l' mondo, kompatu al ni.
Dio Spirito Sankta, kompatu al ni.
Sankta Triunuo, sola Dio, kompatu al ni.

    Sankta Mario,
    Sankta Naskintino de Dio,
    Sankta Virgulin' el la Virgulinoj,
    Patrino de Kristo,
    Patrino de l' dia favoro,
    Patrino tre pura,
    Patrino tre ĉasta,
    Patrino nemalpurigita,
    Patrino nedifektita,
    Patrino aminda,
    Patrino admirinda,
    Patrino de l' Kreinto,
    Patrino de l' Savinto,
    Virgulino tre prudenta,
    Virgulino respekteginda,
    Virgulino proklaminda,
    Virgulino potenca,
    Virgulino pardonema,
    Virgulino fidela,
    Spegulo de justeco,
    Sidejo de saĝeco,
    Kaŭzo de nia ĝojo,
    Vazo spirita,
    Vazo honorinda,
    Vazo rimarkinda da pieco,
    Rozo mistika,
    Turo de Davido,
    Turo elefantosta,
    Domo ora,
    Kesto de l' kontrakto,
    Pordo de l' ĉielo,
    Stelo matena,
    Savo de l' senfortuloj,
    Rifuĝo de l' pekuloj,
    Konsolantino de l' ĉagrenataj,
    Helpo de l' Kristanoj,
    Reĝino de l' Anĝeloj,
    Reĝino de l' Patriarkoj,
    Reĝino de l' Profetoj,
    Reĝino de l' Apostoloj,
    Reĝino de l' Turmentitoj,
    Reĝino de l' Konfesintoj,
    Reĝino de l' Virgulinoj,
    Reĝino de ĉiuj Sanktoj,
    Reĝino sen la devena makulo embriigita,
    Reĝino de l' tre sankta Rozario,

Preĝadu por ni.

  Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l' mondo, indulgu al ni, Sinjoro.
  Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l' mondo, atentu nin, Sinjoro.
  Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l' mondo, kompatu al ni, Sinjoro.

Oraison de l' Angelus, p. 16.