Preĝareto por katolikoj (1902)/Magnificat

El Vikifontaro
Litanioj de l' Sankta Virgulino Indekso : Preĝareto por katolikoj (1902)
Tradukita de Louis de Beaufront
Magnificat
De Profundis


Kanto de dankemo

  Prikantas* animo mia la Sinjoron,
  Kaj ĝojkrias mia spirito* pri Dio savinto mia;
  Ĉar Li rigardis la humilon de Sia servantino:* jen efektive, de nun, nomos min feliĉa ĉiuj generacioj.

————————


  Ĉar faris al mi grandaĵojn la Potenculo,*
  Kaj sankta estas Lia nomo;
  Kaj Lia kompatemo estadas, de generacio al generacio,* sur la timantaj Lin.

————————


  Li elmontris la potencon de Sia brako;* dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
  Li renversis potenculojn de ilia trono,* kaj altigis humilajn.
  Malsatajn Li plenigis per bonoj,* kaj riĉulojn forlasis malplenaj.

————————


  Li zorgadis pri Izrael' infano Sia,* memorinte Sian kompatemon,
  Kiel Li promesis al niaj patroj,* al Abraham' kaj al lia idaro por la centjaroj.