Preĝareto por katolikoj (1902)/Metodo por la Misteroj

El Vikifontaro
El la Evangelio de Sankta Johano Indekso : Preĝareto por katolikoj (1902)
Tradukita de Louis de Beaufront


De l' Rozario.

Metodo facila permesas unuigi sin kun la misteroj de Nia Sinjoro kaj de l' Sankta Virgulino, dirante la Rozarion. Ĝi konsistas: aldoni, post la vorto Jezu de « Mi Vin salutas, Mario », unu frazon kiu esprimus la apartan misteron honorotan. Nature, tiu frazo ŝanĝiĝas en ĉia deko. Ekz...: la frukto de Via ventro Jezu, kiun virga Vi embriigis.

————————


Ĝojaj Misteroj.
  1. Kiun virga Vi embriigis.
  2. Kiun Vi portadis vizitante Elizabet'on.
  3. Kiun virga Vi naskis.
  4. Kiun Vi prezentis en la sanktejo.
  5. Kiun Vi retrovis en la sanktejo.


Doloraj Misteroj.
  1. Kiu pro ni sangon ŝvitis.
  2. Kiu pro ni estis vipata.
  3. Kiu pro ni estis koronata per pikiloj.
  4. Kiu pro ni krucon portadis.
  5. Kiu pro ni estis krucumita.


Gloraj misteroj.
  1. Kiu reviviĝis el la mortintoj.
  2. Kiu supreniris en la ĉielon.
  3. Kiu sendis la Spiriton Sanktan.
  4. Kiu Vin alprenis al si.
  5. Kiu Vin koronis en la ĉielo.

(El la « Pieux Helléniste », du chanoine Congnet.)