Preĝareto por katolikoj (1902)/Miserere

El Vikifontaro
De Profundis Indekso : Preĝareto por katolikoj (1902)
Tradukita de Louis de Beaufront
Miserere
Psalmo 109


Psalmo de pento

  Kompatu al mi, Dio, laŭ Via granda kompatemo;* kaj, laŭ la senlimeco de Via pardonemo, elviŝu maljustaĵon mian.
  Pli kaj pli lavu min de maljustaĵo mia* kaj de mia peko purigu min.
  Ĉar mian maljustaĵon mi konas,* kaj mia peko estas antaŭ mi ĉiam.

————————


  Kontraŭ Vi sola mi pekis, kaj la malbonon antaŭ Vi — mi faris:* tiel ke Vi estos justa en Viaj paroloj, kaj venkos en Via juĝo.

————————


  Jen mi ja en la maljustaĵo estis embriigita,* kaj en la peko min embriigis patrino mia.
  Jen Vi ja la verecon amas;* la malklarajn kaj sekretajn aferojn de Via saĝeco Vi malkovris al mi.

————————


  Vi ŝprucos min per la hisopo, kaj mi puriĝos;* Vi lavos min, kaj pli blanka ol neĝo mi fariĝos.
  Vi min aŭdigos ĝojon kaj agrablaĵon;* kaj ĝojegos miaj ostoj humiligitaj.

————————


  Deturnu la vizaĝon de miaj pekoj;* kaj ĉiujn elviŝu miajn maljustaĵojn.
  Koron puran kreu en mi Dio,* kaj rektan spiriton renovigu en internaĵo mia.
  Ne forĵetu min de antaŭ Vi,* kaj spiriton sanktan Vian ne forprenu el mi.
  Redonu al mi la ĝojon de Via savo,* kaj per spirito potenca fortigu min.

————————


  Mi instruos la maljustulojn pri vojoj Viaj,* kaj la malpiuloj sin returnos al Vi.
  Liberigu min de l' sango verŝita, Dio, Dio de mia savo:* kaj lango mia prikantos justecon Vian.
  Sinjoro, miajn lipojn Vi malfermos,* kaj mia buŝo proklamos laŭdon Vian.

————————


  Ĉar, se Vi estus volinta oferadon, certe mi ĝin donus;* per bruloferoj Vi ne plezuriĝos.
  Oferado al Dio estas animo dispremata (de pento);* koron disrompitan kaj humiligitan Vi ne malŝatos, Dio.

————————


  Bonfaru al Cion', Sinjoro, en Via bonvolo,* por ke estu konstruataj la muroj de Jerusalem'.
  Tiam Vi akceptos oferadon de justeco, oferdonojn kaj bruloferojn;* tiam bovidojn oni metos sur Vian altaron.