Preĝareto por katolikoj (1902)/Preĝoj de l' Mateno

El Vikifontaro
Preĝoj komunaj Indekso : Preĝareto por katolikoj (1902)
Tradukita de Louis de Beaufront
Preĝoj de l' Mateno
Preĝoj de l' Vespero


En la nomo de l' Patro, kaj de l' Filo, kaj de l' Spirito Sankta. Amen.


Ni rememoriĝu la Apudeston de Dio kaj adoru lian sanktan Nomon.

Très sainte, etc.

Tre sankta kaj tre majesta Triunuo, Dio sola en tri personoj, mi kredas ke Vi apudestas tie ĉi. Mi Vin adoras en la sentoj de la plej profunda humiliĝo, kaj esprimas al Vi, el mia tuta koro, la submetiĝon devatan al Via plejalta majesto.

————————


Ni danku Dion por la favoroj, kiujn al ni Li donacis, kaj nin proponu al Li.
Mon Dieu, je vous remercie.

Mia Dio, mi Vin dankas tre humile por ĉiuj favoroj, kiujn Vi donacis al mi ĝis tiu ĉi momento. Ankoraŭ el efiko de Via boneco mi vidas tiun ĉi tagon; mi volas tial uzi ĝin sole por servi al Vi. Mi dediĉas al Vi ĉiun penson, parolon, faron kaj penon en la daŭro de ĝi. Ilin benu, Sinjoro, por ke inter ili estu nenia, kiu ne estus animata de Via amo, kaj ne sin direktus al Via pli granda gloro.

————————


Ni decidu eviti la pekon kaj praktiki la virton.
Adorable Jésus.

Adorinda Jezu, dia modelo de l' perfekteco, kiun ni devas deziregi, mi tuj ekzercos min, kiom mi povos, fariĝi simila je Vi, dolĉa, humila, ĉasta, fervora, pacienca, afabla, kaj rezignacia kiel Vi. Kaj mi direktos aparte ĉiun mian penadon al tio, ke mi ne renovigu hodiaŭ la kulpojn, kiujn tiel ofte mi faras kaj de kiuj mi sincere deziras korekti min.

————————


Ni petu Dion pri la favoroj necesaj al ni.
Mon Dieu, vous connaissez ma faiblesse.

Ma Dio, Vi konas mian malfortecon. Mi povas nenion sen la helpo de Via favoro. Ne rifuzu ĝin al mi, Dio mia; konformigu ĝin al miaj bezonoj; donu al mi sufiĉe da forto por eviti ĉiun malbonon, kiun Vi malpermesas, por praktiki ĉiun bonon, kiun Vi atendas de mi, kaj por suferi pacience ĉiujn malplezurojn, kiujn al Vi plaĉos sendi al mi.

(Le Pater et l' Ave Maria, ainsi que la Credo et le Confiteor, sont au commencement du livre, avec les commandements de Dieu et de l' Église.)

————————


Ni alvoku la Sanktan Virgulinon, la Bonan Anĝelon, kaj la Sanktan Favoranton.
Vierge sainte.

Virgulino sankta, patrino de Dio, mia patrino kaj favorantino, mi metas in sub Vian defendon, kaj konfide ĵetas min en la profundaĵon de Via kompatemo. Estu, patrino de boneco, mia rifuĝo en la bezonoj, mia konsolo en la malĝojoj, kaj mia advokatino apud Via adorinda Filo, hodiaŭ, ĉiutage en mia vivo, kaj aparte en la horo de mia morto.

Anĝelo de l' ĉielo, mia fidela kaj bonfara gvidanto, faru ke mi povu esti tiel obea al viaj inspiroj kaj direkti miajn paŝojn tiel bone, ke neniel mi dekliniĝu de la vojo de l' ordonoj de mia Dio.

Granda Sanktulo, kies nomon mi havis la honoron ricevi, favoru al mi, preĝadu por mi, por ke mi povu servi al Dio kiel vi sur la tero, kaj glori Lin eterne kun vi en la ĉielo. Amen.

(Les Litanies du saint Nom de Jésus sont après la Prière du soir.)