Preĝareto por katolikoj (1902)/Preĝoj de l' Vespero

El Vikifontaro
Preĝoj de l' Mateno Indekso : Preĝareto por katolikoj (1902)
Tradukita de Louis de Beaufront
Preĝoj de l' Vespero
Litanioj de l' Sankta Nomo de Jezu


Ni rememoriĝu la Apudeston de Dio, ni adoru Lin.
Je vous adore, ô mon Dieu.

Mi Vin adoras, Dio mia, kun la submetiĝo kiun inspiras al mi la apudesto de Via grandeco. Mi kredas en Vi, ĉar Vi estas la vereco mem. Mi esperas en Vi, ĉar Vi estas senfine bona. Mi Vin amas el mia tuta koro, ĉar Vi estas plejalte aminda, kaj mi amas proksimulon mian kiel min mem pro la amo al Vi.

————————


Mi danku Dion por la favoroj, kiujn Li donacis al ni.
Quelles actions de grâces.

Kian dankadon mi prezentos al Vi, Dio mia, por ĉiuj bonoj, kiujn mi ricevis de Vi? Vi pensis pri mi de la tuta eterno; Vi eltiris min el nenio; Vi fordonis la vivon por elaĉeti min, kaj ankoraŭ Vi plenigas min ĉiutage per multego da favoroj. Ho ve! Sinjoro, kion mi povas fari el dankemo por tiom da bonaĵoj? Unuigu vin kun mi, Spiritoj feliĉaj, por laŭdi la Dion de l' kompatemo, kiu ne ĉesas bonfari al la plej seninda kaj plej nedankema el ĉiuj Siaj kreitaĵoj.

————————


Ni petu Dion pri la favoro koni niajn pekojn.
Source éternelle de lumière.

Eterna fonto da lumo, Spirito Sankta, dispelu la mallumon kiu kaŝas al mi la malbonecon kaj malbelecon de l' peko. Faru ke mi sentu por ĝi tian abomenon, ke mi ĝin malamu, se estus eble, tiom kiel Vi ĝin malamas mem, kaj ke mi timu nenion tiel same, kiel fari ĝin en la estonteco.

————————


Ni ekzamenu nin pri la malbona farita kontraŭ Dio, kontraŭ la proksimulo, kontraŭ ni mem.
Me voici, Seigneur.

Jen estas mi, Sinjoro, tute plena je honto kaj penetrata de ĉagreno ĉe l' vido de miaj kulpoj. Mi venas ilin abomeni antaŭ Vi, kun vera malplezurego ke mi ofendis Dion tiel bonan, tiel agrablan, kaj tiel indan je amo. Ĉu do ĝi estas tio, Dio mia, kion Vi havis la rajton atendi de mia dankemo, tiel aminte min ke Vi elverŝis Vian sangon por mi? Jes, Sinjoro, mi lasis tro kreski mian malbonecon kaj nedankemon. Mi petas tre humile ke Vi tion pardonu al mi, kaj mi Vin jeĵuras, Dio mia, pro tiu sama boneco kies efikojn mi sentis tiom da fojoj, ke Vi donacu al mi la favoron pentofari sincere pri tio, de nun kaj ĝis la morto. Amen.

————————


Ni fortike decidu pli ne peki.
Que je souhaiterais.

Kiel mi dezirus, Dio mia, ke mi neniam estus ofendita Vin. Sed, ĉar mi havis la malfeliĉon esti al Vi malagrabla, mi tuj montros al Vi la ĉagrenon kiun mi sentas el tio, per konduto tute kontraŭa je tiu, kiun mi ĝis nun konservis. Jam de nun mi forlasas la pekon kaj la okazon de l' peko, precipe de tiu, en kiun mi havas la malenergion refali tiel ofte. Kaj se Vi indigos donaci al mi Vian favoron, kiel mi ĝin petas kaj esperas, mi penados plenumi fidele miajn devojn, kaj nenio estos kapabla min haltigi, kiam la afero rilatos Vian servon. Amen.

(Le Pater et le Credo, ainsi que le Confiteor, se trouvent au commencement du livre.)

————————


Ni preĝu por la vivantoj kaj por la fideluloj mortintaj.
Répandez, Seigneur.

Elverŝu, Sinjoro, Vian benadon sur miaj parencoj, bonfarantoj, amikoj kaj malamikoj. Favoru al ĉiuj, kiujn Vi donis al mi kiel estroj, ĉu religiaj, ĉu mondaj. Helpon donu al la malriĉuloj, al la kaptitoj, al la ĉagrenataj, al la vojaĝantoj, al la malsanuloj kaj al la agoniantaj. Konvertu la herezistojn kaj lumigu la nereligiulojn.

Dio de boneco kaj de pardonemo, kompatu ankaŭ al la animoj de l' fideluloj, kiuj estas en la purigejo. Faru finon al ilia punado, kaj donu al tiuj, por kiuj mi devas preĝi, la ripozon kaj la lumon eternan. Amen.

————————


Ni rekomendu nin al Dio, al la Sankta Virgulino kaj al la Sanktuloj.
Bénissez, ô mon Dieu.

Benu, Dio mia, la ripozon al kiu mi nun iras por rebonigi la fortojn, por ke mi servu al Vi pli bone. Virgulino sankta, Patrino de mia Dio, kaj post Li mia sola espero, mia bona Anĝelo, mia sankta Favoranto, petu pro mi, gardu min en la daŭro de tiu ĉi nokto, la tutan tempon de mia vivo, kaj en la horo de mia morto. Amen.