Preĝareto por katolikoj (1902)/Preĝoj komunaj

El Vikifontaro
Estu! Estu! Indekso : Preĝareto por katolikoj (1902)
Tradukita de Louis de Beaufront
Preĝoj komunaj
Preĝoj de l' Mateno


Pater noster.[redakti]

Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sankta estu Via nomo; venu reĝeco Via; estu volo Via, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ; kaj pardonu al ni ŝuldojn niajn, kiel ni ankaŭ pardonas al niaj ŝuldantoj; kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nun de la malbono. Amen.

Tradukita de l' doktoro Zamenhof mem.

Ave Maria.[redakti]

Mi Vin salutas, Mario, plena je favoroj, la Sinjoro estas kun Vi; Vi estas benata inter ĉiuj virinoj, kaj estas benata la frukto de Via ventro Jezu.

Sankta Mario, Dipatrino, preĝadu por ni pekuloj, nun kaj en la horo de nia morto. Amen.

Credo.[redakti]

  1. Mi kredas en Dio, Patro ĉiopova, Kreinto de l' ĉielo kaj de l' tero;
  2. Kaj en Jezu Kristo lia sola Filo nia Sinjoro;
  3. Kiu estis embriigita el la Spirito Sankta, naskita de Mario Virga;
  4. Suferinta sub Pontio Pilato, krucumita, mortinta kaj entombigita;
  5. Malsupreniris al la infero; la trian tagon reviviĝis el la mortintoj;
  6. Supreniris al la ĉielo; sidas je l' dekstro de Dio la Patro ĉiopova;
  7. De kie Li venos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.
  8. Mi kredas en la Spirito Sankta,
  9. La sankta Eklezio katolika, la komunio de l' sanktoj,
  10. La pardono de l' pekoj,
  11. La reviviĝo de l' korpo,
  12. La vivo eterna. Amen.

Confiteor.[redakti]

Mi konfesas al Dio ĉiopova, al la feliĉa Mario ĉiam virga, al la feliĉa Miĥaelo ĉefanĝelo, al la feliĉa Johano Baptisto, al la sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo, al ĉiuj Sanktuloj (kaj al vi, Patro) ke mi pekis multege per penso, parolo kaj faro, el mia kulpo, el mia kulpo, el mia tre granda kulpo. Tial mi petas la feliĉan Marion ĉiam virgan, la feliĉan Miĥaelon ĉefanĝelon, la feliĉan Johanon Baptiston, la sanktajn Apostolojn Petron kaj Paŭlon, ĉiujn Sanktulojn (kaj vin, Patro) preĝadi por mi nian Sinjoron Dion.

Kompatu al ni la ĉiopova Dio kaj, pardoninte niajn pekojn, Li alkonduku nin al la vivo eterna. Amen.

Indulgon, liberigon kaj pardonon pri niaj pekoj donacu al ni la ĉiopova kaj kompatema Sinjoro. Amen.

Ordonoj de Dio.[redakti]

  1. Sole Dion vi adoros,
    Kaj vi amados perfekte.
  2. Vane per Dio ne ĵuros,
    Nek per alio simile.
  3. La dimanĉojn vi observos,
    Servante Dion tre pie.
  4. La gepatrojn vi honoros,
    Por ke vi vivu tre longe.
  5. Mortiginto vi ne estos,
    Per la fakto aŭ intence.
  6. Malĉasta neniam estos,
    Per la korpo aŭ spirite.
  7. Havon malpropran ne prenos,
    Nek vi konservos sciante.
  8. Falsan ateston ne diros,
    Kaj vi mensogos tute ne.
  9. La edzaĵon vi deziros
    Nur en la edzeco sole.
  10. De l' proksimul' ne avidos
    La propraĵon maljustece.

Ordonoj de la Eklezio.[redakti]

  1. La festojn vi solenigos,
    Kiel estas ordonite.
  2. En dimanĉo, meson aŭdos,
    Kaj en la festoj egale.
  3. Ĉiujn pekojn vi konfesos,
    Ne malpli ol ĉiujare.
  4. Vian Kreinton ricevos
    En Pasko almenaŭ pie.
  5. Kvartempojn, Vigilojn fastos,
    Kaj la Grandan Faston tute.
  6. En vendred' viandon ne manĝos,
    Nek en sabato egale.

Esprimado de Kredo.[redakti]

Mia Dio, mi kredas fortike ĉiujn verojn, kiujn al ni Vi malkovris kaj instruas nin per Via Eklezio, ĉar Vi ne povas erari nek trompi nin.

Esprimado de Espero.[redakti]

Mia Dio, mi esperas kun forta konfido ke Vi donos al mi, pro la meritoj de Jezu Kristo, Vian favoron en tiu ĉi mondo, kaj, se mi observos Viajn ordonojn, gloron Vian en la alia, ĉar Vi estas plejalte fidela je Viaj promesoj.

Esprimado de Amo.[redakti]

Mia Dio, mi Vin amas el mia tuta koro kaj super ĉio, ĉar Vi estas senfine bona kaj senfine aminda; kaj mi amas proksimulon mian kiel min mem pro la amo al Vi.

Esprimado de Pento.[redakti]

Mia Dio, mi bedaŭras ekstreme ke mi Vin ofendis, ĉar Vi estas senfine bona, senfine aminda, kaj ĉar la peko malplaĉas al Vi; mi decidas fortike, per Via sankta favoro, pli ne ofendi Vin kaj pentofari.

Angelus.[redakti]

Anĝelo de l' Sinjoro ĝin anoncis al Mario, kaj ŝi gravediĝis de la Spirito Sankta.

Mi Vin salutas, k. t. p.

Jen estas la servantino de l' Sinjoro; fariĝu al mi laŭ via parolo.

Mi Vin salutas, k. t. p.

Kaj la Vorto fariĝis korpo kaj loĝadis inter ni.

Mi Vin salutas, k. t. p.

Ni preĝu — Vian favoron enverŝu en niajn animojn, Sinjoro; por ke de la Anĝelo anoncanta sciiĝinte la Korpiĝon de Kristo Via Filo, ni estu alkondukataj, per Lia Suferado kaj kruco, al la gloro de l' reviviĝo. Amen.