Preĝareto por katolikoj (1902)/Psalmo 109

El Vikifontaro
Miserere Indekso : Preĝareto por katolikoj (1902)
Tradukita de Louis de Beaufront
Psalmo 109
El la Evangelio de Sankta Johano
Psalmo 110 (masore)


Eterna nasko de Kristo; Lia reĝeco kaj pastreco.

  La Sinjoro diris al mia Sinjoro:* « Sidiĝu je dekstro mia,
  Dum mi faros el Viaj malamikoj* skabelon por Viaj piedoj. »
  La sceptron de Via potenco la Sinjoro elsendos (al Vi) el Cion':* regu meze de Viaj malamikoj.
  Kun Vi (estos) la princeco en la tago de Via potenco, en la briloj de l' sanktuloj:* el internaĵo mia, antaŭ la stelo matena, mi Vin naskis.
  Tion ĵuris la Sinjoro kaj ĝin ne pentos:* Vi estas pastro por eterne laŭ la maniero de Melkisedek'.
  La Sinjoro (estos) je Via dekstro,* dispremos reĝojn en la tago de Sia kolero.
  Li juĝos inter la nacioj, plenigos ruinojn:* disrompos kapojn sur la tero de multaj.
  El torento en vojo Li trinkos* tial Li levos la kapon.

————————


  Gloro al la Patro, kaj al la Filo, kaj al la Spirito Sankta — Kiel estis en la komenco, nun (estu) kaj ĉiam, kaj en la centoj da centjaroj. Amen.