Pri hundo

El Vikifontaro
Indekso : Pri hundo
de Hasse Zetterström
Tradukita de R. P-n
El: La Espero - (sveda). n-ro 8, septembro 1913.

Okaze ni ekparolis pri hundoj ­s-ro Svensson dum la antaŭtagmezo aĉetis tian beston, kiu la tutan tempon, kuŝante sub la tablo, lekadis la ciron de niaj 23-spesmilaj ŝuoj - kiam s-ro Olsson diris:

- Mi memoras viron, kiu dum dek jaroj vivis per sia hundo.

- Ĉu li faris kolbasojn aŭ ko­manditan kompanion el ĝi? deman­dis Svensso.

- Ne, diris Olsson, la viro trans­loĝis en havenurbon, kaj tuj kiam vojaĝanto alvenis al la urbo - tio okazis unu fojon ĉiusemajne - li vendis ĝin al tiu por 10 Sm. La vojaĝanto prenis ĝin kun si sur la ŝipon, pensante, ke li nun ekhavis agrablan akompanulon por la tuta vivo. Sed kiam ekiris la boato, la viro staris sur la bordo kaj fajfis al sia hundo, kiu kompateme ridetante saltis de la ŝipo kaj naĝis al la bordo. Tiel la viro gajnis 40 Sm. ĉiumonate.

- Nu, kiel finis? demandis Jonsson.

- Jes, unu fojon la hundo estis vendata al vojaĝanta anglo, kiu, aŭdinte pri ĝi, vojaĝis per ekstra vagonaro el Orienta Hindujo nur por vidi la hundon.

Li pagis por ĝi kontante kaj pre­nis ĝin kun si sur la boaton, kie li donis al la tuta ŝipistaro 100 funtojn kaj du botelojn da viskio, por ke ili ligu la beston per la ankra fer­ĉeno en la ŝipantaŭo.

La hundo rezignis, ridetante kiel ordinare. La ŝipo ekveturis kaj la viro staris sur la kajo kaj fajfis kiel kutime la spegularion el Lohengrin - la solan melodion, kiun la hundo, dankon al Dio, konis.

La anglo tremis pro eksciteco, la ŝipestro kriis al la maŝinisto: Mal­rapide antaŭen! - kaj la hundo saltis trans la barilon. Ĝi malape­ris sub la akvon, revenis supren kaj komencis naĝi al la bordo. La ŝipestro dum dek minutoj tiom blasfemis kiom alie dum unu mo­nato, kaj la anglon oni devis ruli inter malsekaj littukoj por repulsigi al li la sangon.

La hundo tiris la boaton sur la bordon, svingis la voston je sia mastro, kiu malligis ĝin de la ĉenego, kaj manĝis poste sian ordinaran porcion da bubala viando.

- Ĉu vi finis nun? ni diris ĉiuj kun indignaj mienoj,

- Ne, diris Olsson, tuj kiam la anglo konsciiĝis, li elskribis ĉekon je 1000 funtoj sterlingaj, aĉetante la hundon, kaj tiu hundo poste tiris dum multaj jaroj ŝtonkarbopramojn inter London kaj Southampton.