Pri kelkaj faktoroj de la nuntempa rusa arto

El Vikifontaro
Pri kelkaj faktoroj de la nuntempa rusa arto ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Paĝo:Literatura Mondo - Decembro 1922.pdf/10 Paĝo:Literatura Mondo - Decembro 1922.pdf/11 en la reĝimo, kiu per sia bruta, venĝa materialismo kaj pure teraj tendencoj mortigis lin. Li devis elekti en la dilemo: ĉu „Ars longa vita brevis“ aŭ la evangelio de Karl Marx, kiu traktas nur pri kaj por la dua parto de la latina proverbo. Li sufokiĝis kaj lia morto staros kiel plej nigra malbeno al tiuj liaj samtempuloj kiuj povis, sed ne volis subteni la fajron de eterna lumo, brulanta en tiu granda talentuto.

La leganto do komprenas nun, kiel la paraleloj en la vivo de Puŝkin kaj Blok kvazaŭ ligas ilin, kaj neniu skizo pri Blok estus klara sen aludo al Puŝkin, en kies granda fonto sin banis la animo de Blok kaj kies juvelojn li facetis kun majstra beleco, estante mem grandulo; kaj nur akcentante per tiu laboro pri sia antaŭulo sian heredan gloran destinon.

Pri kio skribis Blok? Li skribis pri ĉio, kien penetris lia rigardo, liaj sentoj, lia penso kaj fantazio. Kaj ili penetris en la plej profundajn sekretojn de la vivo kaj portis al ni de tie, kvazaŭ el minejo, ĉiam novajn kaj freŝajn leĝojn, lumon, vokon kaj revelaciojn.

Do, studi la modernan rusan arton kaj ne konatiĝi kun Blok — estus tia eraro, kiel veni al Parizo kaj ne vidi la turon de Eiffel. El tiu komparo ankaŭ evidentiĝas, ke simila eraro estas preskaŭ neebla.

Dezirinte priskribi la tutan ciklon de la rusa revolucio, Blok ne elektis la literaturan lingvon, nek ian modernigitan lingvaĵon, sed prenis la parolan, simplan lingvon de amaso. Oni do povas imagi, kian miraklon kreis el ĝi Blok! Tiu lingvo, kvazaŭ nefacetita ankoraŭ diamanto, sub lia facetadilo subite ekbrilis per nekomparebla, originala, natura beleco. Sola tiu eksperimento faras el Blok kreanton de epoko. Kaj lia percepto pri la revolucioj

Se ni nun transiros al la muziko, ni trovos la kampon, kie oni pli ol ie ajn aliloke povus esti internacie komprenata; laŭ la senco mem de tiu arto. Nota lingvo de muziko — kvazaŭ la prototipo de nia Esperanto — permesas eĉ al verkoj kreitaj en pure naciaj kondiĉoj fariĝi kompreneblaj por la alinaciuloj, certe pli ol malpli profunde ol la aŭtoro tion dezirus.

Du rusaj nomoj estas plej ofte ripetataj nun alilande, kiel la plej brilaj reprezentantoj de la rusa muziko. Tiuj nomoj estas: Skrjabin kaj Stravinskij. Malfacile estas trovi talentojn tiom malsamajn, verkojn pli kontraŭajn, ol la verkoj de tiuj du komponistoj.

Muziko, vice kun danco, ŝajnas esti la memsufiĉa, „sencela arto“. Ilin ambaŭ kuniganta esenco — la ritmo — prezentiĝas kiel perfekte neŭtrala, abstrakta aĵo, sendependa de la konscio de l’ kreanto. Ritmigita movo, transporto de ritmo en la spacon estas la embrio de danco, ritmigita sono estas la embrio de la muziko. Sonanta materialigo de ritmo estas la muziko, kiu atingis en niaj tagoj plej subtilan delikatecon, aperigas eksterordinaran, ekstazigan potencon, entenatan de du ĝiaj elementoj — sono kaj ritmo.

Tiu ĉi hipnotiga, mistika forto, enmetita en la sonritman esencon de la muziko, konsistigas la spiriton de la kreo de Skrjabin. Skrjabin kiel muzikisto ne estas apartigebla de Skrjabin la homo. Se oni iam aplikos la sentencon de Schopenhauer, kiu difinas la muzikon kiel senperan esprimon de volo, ĝuste tiun difinon oni devas apliki al la verkoj de Skrjabin. Tuta Skrjabin dronis en mistika, religia, streĉa celado. Tuta lia vivo estis kvazaŭ serĉo de eliro en la aliajn mondojn. La muziko neniel estis, nek povis esti por Skrjabin la celo mem, ĝi estis nur rimedo plej potenca por atingi aliajn celojn, por kiuj li ne trovis la vortojn en lingvo. Muzika penso anstataŭis por li la penson diskutan, la sonoj — vortojn kaj frazojn. La muziko de Skrjabin estas ĉiam nur lirika. Muzika eposo, „pentro“ estas por li rekonataj, same mankas al li la „objekteco“. Skrjabin en la muziko ludas rolon iom komunan kun la rolo de Dostojevskij en la literaturo, pro lia streĉa direktiĝo al celoj, kiuj solaj havas por li la absolutan valoron.

Tuta kontraŭa al li estas Stravinskij. La personecon de Stravinskij malfacile estas trovi en liaj verkoj. Muziko prezentiĝas al li kiel sia propra mondo, en kiu la objektoj havas ĉiun sian apartan koloron. Stravinskij estas subiĝinta al la muzika elemento, sed majstre posedante ĝiajn leĝojn, li restas majstro de la elemento pli granda ol li mem. Skrjabin konkeris la muzikon kaj per titana volstreĉo devigis la elementon servi al li, ne li eniĝis en la spacon de la muziko, sed ĝin li enkondukis en sian propran mondon. Majstreco de Stravinskij estas plej mirinda, sed lia volo, li mem en lia muziko ne estas videblaj.

Ankoraŭ kelkajn interesajn trajtojn de ili ambaŭ. Ŝajnas esti ke Stravinskij entute estas plenigita de rusa nacia spirito: li prenas la motivojn kaj kolorojn el nacia rusa fonto. Skrjabin neniam prenis la ultranaciajn rusajn temojn, sed lia streĉa celado faras lin rusa laŭsence, dum Stravinskij estas plimulte eŭropano. Tial la lasta, kvankam ne tiel multe konata kiel Skrjabin fariĝas en Eŭropo pli bonvena, dank’ al lia komprenebleco, dum la gigantaj verkoj de Skrjabin malofte trovas ĝustajn kaj bone li kompreni kapablajn aŭditorojn.

*

Kvar nomoj el la centoj da ili — kaj jam ili brilas kiel kronaj juveloj sufiĉaj por glorigi unu apartan nacion. Ni ne tuŝis ankoraŭ rusajn teatron, baleton, popolan arton. Pristudi ĉion estas granda laboro, la homa vivo por tio ne sufiĉas. Kaj tamen ne estas eble ne studi tiun senfinan trezorejon de homa spirito — la rusa arton, — ĉar la studado mem fariĝas ĝuo kaj aparta, delikata feliĉo.