Pri la Indo-Eŭropaj Lingvoj kaj Esperanto

El Vikifontaro
KOLEKTO DE « LINGVO INTERNACIA »


TH. CART


Pri la


Indo-Eŭropaj Lingvoj


KAJ


ESPERANTO






PARIS
PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
33, RUE LACÉPÈDE, 33

1910



Pri la Indo-Eŭropaj lingvoj
kaj Esperanto[1]


La parenceco inter lingvoj rezultas de tio, ke ili devenas unu el la alia, ekz. la franca el la latina, aŭ ke ĉiuj devenas el sama fonto, ekz. la provenca, la franca, la itala, la hispana, la portugala, la reta kaj la rumana el la latina[2].

En tiu lasta okazo la antaŭulo eble estas konata, ĝi eble postlasis literaturon pli malpli riĉan aŭ almenaŭ kelkajn skribajn dokumentojn, kiuj nin sciigas pri la ĉefaj karakteroj de ĝia vortaro kaj gramatiko; sed eble ankaŭ ĝi tute pereis, lasinte, kiel postsignon de sia ekzisto, nur la lingvojn mem, kiuj eliris el ĝi.

Tia estas la parenceco inter la indo-eŭropaj lingvoj, kiuj ne devenas unu el la alia, nek el ia historie konata lingvo[3], sed el lingvo jam de longe mortinta, neniam skribita, parolata de ia gento, kies unuan loĝejon ni eĉ ne precize konas. Tiu pragenta lingvo, kiun oni povas rekonstrui nur proksimume, interkomparante diversajn radikojn kaj gramatikajn formojn, elirintajn el ĝi, estas nomita la « komuna Indo-eŭropa lingvo ». Ĝi dividiĝas en du grandajn grupojn: la Azian (aŭ Arian) kaj la Eŭropan.


I. AZIA GRUPO

La Azia grupo disiĝis en du sub-grupojn, kiuj estas la Inda kaj la Irana.


1. Inda sub-grupo

La Inda sub-grupo konsistas el:

a) La Sanskrita lingvo, jam de longe mortinta, sed konservata ĵaluze en la liturgiaj lernejoj de la Bramanoj; ĝi estis tre frue analizita kaj studita de la plej zorgemaj kaj esploremaj gramatikistoj, kiuj iam ekzistis; ĝiaj plej antikvaj monumentoj, kelkaj himnoj el la « Veda », apartenas al la X-a jarcento antaŭ Kristo, aŭ eble eĉ al tempo pli antikva.

b) La Prakrita lingvo aŭ pli precize la Prakritaj lingvoj, kiuj, jam de multaj jarcentoj antaŭ Kristo anstataŭis la sanskritan en la komuna uzado. La plej konata el tiuj lingvoj estas la lingvo pali, sankta lingvo de l’ budismo.

c) La Modernaj dialektoj, kiujn oni parolas ankoraŭ nuntempe en granda parto de Indujo: hindi, hindustani, bengali k. t. p.


2. Irana sub-grupo


La Irana sub-grupo konsistas el:

a) La Zenda lingvo, sendube tiel antikva kiel la sanskrita, konservata en la « Avesta », kaj en aliaj sanktaj libroj, alskribitaj al la fama leĝdoninto Zoroastro, mita kreinto de la kulto de l’ fajro.

b) La Persa lingvo, lingvo de la venkitoj apud Maratono. Ĝiaj dokumentoj estas malmultaj; ili konsistas el surskribaĵoj de la Arkemenidaj reĝoj, najloforme skribitaj.

c) La Modernaj dialektoj, el kiuj la lingvo de la nunaj Persoj estas la plej grava; ĝi estas cetere tute difektita per la enkonduko de arabaj kaj turkaj vortoj.


II. EŬROPA GRUPO

La Eŭropa grupo disiĝis en sep sub-grupojn, kiuj estas la Helena, la Itala, la Kelta, la Germana, la Leto-Slava, la Armena kaj la Albana.


1. Helena sub-grupo

La Helena sub-grupo ŝajne enhavas nur unu lingvon, la grekan, reprezentatan: en la plej antikva tempo, de la Homeraj poemoj, kies ĉefaj partoj apartenas al la IX-a jarcento antaŭ Kristo; en la periodo antaŭ kaj post Perikles, de la brilaj ionaj, atikaj kaj aleksandriaj literaturoj; en la mezepoko, de la bizantaj verkistoj kaj, nuntempe, de la moderna greka lingvo. Sed ĉiuj tiuj dokumentoj apartenas absolute ne al unu sola lingvo, kaj ne konigas al ni ĝuste la parolmanieron de la tempo kaj de la lando, kiam kaj kie ili estis verkitaj: la lingvo de la Homeraj kantoj estas tute artefarita, vera kunmiksaĵo de la eolaj kaj ionaj formoj; la lingvo de la tragediaj poetoj multe diferenciĝas de la lingvo parolata de la Atenaj aŭskultantoj; la Bizantaj aŭtoroj skribis greke kiel la skolastikoj latine kaj la hodiaŭaj grekaj gazetoj estas verkitaj en lingvo, kiun pli facile komprenus la fama Perikles, ol neklera nuntempulo.

La vera formo de la lingvo, por difinita periodo kaj provinco de Grekujo, estas feliĉe konata de ni dank’ al tute fidindaj atestantoj: la surskribaĵoj, kiuj spite kelkaj malmultaj eraroj de la gravuristoj, liveras al ni tre ĝustajn kaj plenajn sciigojn. Per tiuj dokumentoj, kiujn plenigas la rimarkoj de la antikvaj gramatikistoj, oni povas konstati la ekziston de du ĉefaj helenaj dialektgrupoj:

a) La Ionaj dialektoj, el kiuj la plej grava estas la atika. Je la epoko de la superregado de Ateno kaj dank’ al ĝia politika influo, la dialekto, kiun oni tie parolis, baldaŭ disvastiĝis en tutan Grekujon kaj el tiu disvastiĝo naskiĝis artefarita lingvo, la komuna dialekto (ϰοινὴ διάλεϰτος), kiu estis la ligilo inter ĉiuj partoj de la helena mondo. Ĝin oni hodiaŭ lernas en niaj gramatikoj, ĝin uzis la prozistoj post la Perikles’a jarcento. Ĝi vivis dum la bizanta periodo kaj persistas en la nuna grekaĵo.

b) La Ne-Ionaj dialektoj, el kiuj la plej notindaj estas la dora (Pindaros, Teokritos) kaj la lesba (Alkeos, Safo).


2. Itala sub-grupo

La Itala sub-grupo konsistas, inter aliaj, el:

a) La Latina lingvo, kies plej antikva konata monumento, la surskribaĵo de Duenos, apartenas al la IV-a jarcento antaŭ Kristo. Ĝi estas konata de ni eĉ en siaj plej intimaj ecoj, dank’ al riĉa literaturo, kiu plenigas multajn jarcentojn, dank’ al multaj surskribaĵoj kolektitaj el ĉiuj partoj de l’ romana mondo kaj dank’ al la atestoj multnombraj de la gramatikistoj. Elirinte el vilaĝeto de Latium, disvastigita en Eŭropon kaj Afrikon dank’ al romana almilitado, ĝi regas ankoraŭ en tuta Eŭropo per la romanaj lingvoj: provenca, franca, itala, k. t. p. Tiuj lingvoj kaj la esploroj en Pompei faciligas al ni la konon de la popola parolata latina lingvo.

b) La Umbra lingvo (Eŭgubinaj Tabeloj).

c) La Oska lingvo (ĉirkaŭ du cent surskribaĵoj).


3. Kelta sub-grupo

La Kelta sub-grupo konsistas el:

a) La Gala lingvo, kiu mortis, post kiam la Romanoj almilitis Galujon. Krom kelkaj vortoj, kiuj eniris en la latinan lingvon, ĝi estas preskaŭ tute forgesita kaj lasis, kiel postsignojn de sia ekzisto, nur kelkajn difektitajn kaj apenaŭ kompreneblajn surskribaĵojn.

b) La antikva Irlanda lingvo.

c) Kelkaj Modernaj dialektoj, kiujn oni ankoraŭ parolas en diversaj partoj de Skotlando (gaela), Irlando (ersa), angla kaj franca Britujo (brita).


4. Germana sub-grupo

La germana sub-grupo konsistas el:

a) La Gota lingvo, kiun ni konas dank’ al la traduko de la Biblio, verkita de l’ episkopo Ulfilas en la IV-a jarcento post Kristo.

b) La Nora lingvo, kiu ankoraŭ regas en norda Eŭropo sub la nomo de la lingvoj islanda, dano-norvega kaj sveda.

c) La Malalta Germana lingvo, kiu postvivas en la lingvoj flamlanda, holanda, platgermana kaj angla; tiu lasta tre kunmiksita kun francaj vortoj, enkondukitaj en ĝin post la normana almilitado.

d) La Alta Germana lingvo, kiun oni nuntempe parolas en tuta centra Eŭropo.


5. Leto-slava sub-grupo

La Leto-slava sub-grupo konsistas el:

a) La Baltaj lingvoj: latva, leta, antikva preŭsa.

b) La Slavaj lingvoj, kiuj estas uzataj nuntempe en la orienta duono de Eŭropo kaj estas nomataj: rusa, pola, bulgara, serba, kroata, dalmata, ĉeĥa, morava, k. t. p. Ĉiuj slavaj lingvoj havas inter si gravan similecon, kiu tre faciligas ilian studadon.


6 & 7. Armena kaj Albana sub-grupoj

La Armena kaj Albana sub-grupoj, malgraŭ tre zorgplenaj nuntempaj studoj, estas ankoraŭ malbone konataj kaj ne ludas ĝis nun tiel gravan rolon en la kompara lingvoscienco, kiel la unue nomitaj sub-grupoj.


Kio estas Esperanto rilate al la Indo-eŭropaj lingvoj?

Per sia « Fundamento » ĝi estas, por tiel diri, la rezultanto de la eŭropaj lingvoj tiaj, kiaj ili ekzistis je la fino de l’ XIX-a jarcento.

La Fundamento sin apogis sur la tiamaj eŭropaj lingvoj. La nuna lingvo sin apogas sur la Fundamento, — artefarita tradicio, — kaj, propramove, sendepende evoluas, kiel ĉiuj vivantaj eŭropaj lingvoj.

Se el la internacia lingvo oni volus fari la konstantan rezultanton de la samtempaj eŭropaj kaj ekster-eŭropaj lingvoj, kun ĉiam ŝanĝiĝanta fundamento, la internacia lingvo estus ĉiam serĉota, ĉiam refarota, neniam propagandebla nek propagandinda.

Iom post iom ĉiuj samideanoj komprenos, ke la tiel nomitaj Fundamentistoj neniel kaj neniam estis netoleremaj fanatikuloj, sed simple estis kaj estas praktikaj, progresemaj homoj, kies singardemo kaj severeco devenas de principoj starantaj sur serioza studo de la demando kaj ne de blindeco aŭ de senkuraĝo!

(El Lingvo Internacia, Jan. 1910.)

 
INDO-EŬROPAJ LINGVOJ
(Ĝenerala tabelo)

I. — Azia grupo.

1. Inda sub-grupo.
a) Sanskrita lingvo.
b) Prakrita lingvo (pali k. t. p.).
c) Modernaj dialektoj (hindi, hindustani, bengali k. t. p.).

2. Irana sub-grupo.
a) Zenda lingvo.
b) Persa lingvo.
c) Modernaj dialektoj.


II. — Eŭropa grupo.

1. Helena sub-grupo.
a) Ionaj dialektoj (atika, komuna greka lingvo k. t. p.).
b) Ne-ionaj dialektoj (dora, lesba, k. t. p.).

2. Itala sub-grupo.
a) Latina lingvo (provenca, franca, itala, hispana, portugala, reta, rumana).
b) Umbra lingvo.
c) Oska lingvo, k. t. p.

3. Kelta sub-grupo.
a) Gala lingvo.
b) Irlanda lingvo.
c) Modernaj dialektoj (gaela, ersa, brita k. t. p.).

4. Germana sub-grupo.
a) Gota lingvo.
b) Nora lingvo (islanda, dano-norvega, sveda).
c) Malalta germana lingvo (flamlanda, holanda, plat-germana, angla).
d) Alta germana lingvo (nuna germana lingvo.).

5. Leto-slava sub-grupo.
a) Baltaj lingvoj (latva, leta, antikva preŭsa).
b) Slavaj lingvoj (rusa, pola, bulgara, serba, kroata, dalmata, ĉeĥa, morava k. t. p.).

6. Armena sub-grupo.

7. Albana sub-grupo.




NI RESPEKTU NIAN LINGVON


Le maniement et emploi des beaux esprits donne prix à la langue ; non pas l’innovant tant comme la remplissant de plus vigoureux et divers services, l’étirant et ployant ; ils n’y apportent point des mots, mais ils enrichissent les leurs, appesantissent et enfoncent leur signification et leur usage, lui apprennent des mouvements inaccoutumés, mais prudemment et ingénieusement.

(Montaigne III. 5.)


Esperanton ni devas konsideri kun sama respekto kiel niajn gepatrajn lingvojn.

Kiel ni penadas por skribi kaj paroli plej klare, plej korekte, plej bone nian nacian lingvon, tiel same ni devas penadi por skribi kaj paroli lingvon internacian.

Niaj rajtoj pri ĝi, ĉar ĝi estas de arta deveno, ne estas aliaj ol pri iu ajn alia lingvo.

Ni devas absolute forgesi, ke ĝi estis iam nenatura lingvo, tial ke nun ĝi vivas, kiel vivas ĉiu lingvo natura.

Cetere nur dank’ al tiu konvinko, gardata nur per ĝi kontraŭ teoriaj proponoj kaj senfinaj diskutoj, Esperanto povas vivi kaj normale kreski.

Ĉu ni agitadas por enkonduki senĉese en niajn naciajn lingvojn novajn prefiksojn, novajn finiĝojn, novajn radikojn?

Certe ne!

Kial do kelkaj el ni tamen volas agi alimaniere kontraŭ Esperanto?

Unue, ĉar ili ankoraŭ nun strange opinias, ke Esperanto ne estas vera lingvo sed plibonigota projekto.

Due kaj precipe, ĉar ili ne pensas en Esperanto, kiam ili skribas aŭ parolas, sed nur tradukas Esperanten la vortojn, la nuancojn de sia gepatra lingvo, kaj, ne trovante tuj taŭgan tradukon, simple fabrikas, dank’ al ia spirita mallaboremo, novan vorton aŭ imagas novan nuancigantan afikson.

Sed vere, kiu ne estas kapabla pensi en Esperanto, tiu tute ne havas tian rajton. La lerta tradukanto, — ĉar ne povas esti, ke la traduko ne ludas grandan rolon en nia literaturo, — repensas esperante la tradukotan tekston.

La regulo do devas esti por ni ĉiuj, ke ni enkonduku ian novaĵon nur kun vera bedaŭro, nur kun ĉagreno, nur post dudekfoje konstatita neebleco ĝin eviti, ĉiam konsciante la gravecon, la eblan danĝeron de tiu ago por nia unueco, kiun ĝi minacas, por nia propagando, kiun ĝi malplifaciligas.

Ĉiu bone edukita homo amas kaj respektas sian nacian lingvon. Same ni amu kaj respektu nian internacian.

Al tiuj, kiuj ŝatas Esperanton kontraŭ la naciaj lingvoj, mi tute ne fidas. Ili similas la homojn, kiuj opinias necese, por ami la homaron, malamegi la propran patrujon.

Esperantisto, inda de tiu nomo, kunigas la amon al la gepatra lingvo kun la amo al Esperanto, la amon al la patrujo kun la amo al homaro!

Plie, ni neniam devas forgesi, ke Esperanto estas privata propraĵo de neniu el ni, sed komuna propraĵo de ĉiuj; ke, sekve, vola senĝeno rilate al la lingvo estas peko kontraŭ la respekto, kiun ni ŝuldas al la amaso de niaj samideanoj.

Ni respektu nian esperantan lingvon!

(El Lingvo Internacia, Nov. 1909.)




  1. Libere verkita por la unua parto, laŭ V. Henry: Précis de grammaire comparée du grec et du latin. Paris, Hachette. — Pri kelkaj detaloj, kiel ĉiam okazas en sciencaj studoj, la opinioj de Prof. V. Henry estas diskuteblaj, sed en sia ĝeneraleco lia verko estas plene fidinda.
  2. Tiu esprimo: deveni el ne estas absolute ĝusta. Lingvo ne devenas el alia: la franca lingvo ne eliris el la latina, ĉar ne eble estas fiksi en la historio la momenton, kiam oni ĉesis paroli latine kaj komencis paroli france. Efektive, la franca lingvo estas ankoraŭ ia latinaĵo, iom post iom ŝanĝata de la sinsekvaj generacioj, kiuj tute ne konscias la faratajn ŝanĝojn. La disiĝo rimarkiĝas nur, kiam oni komparas du malproksimajn periodojn.
  3. Oni ne devas diri: « Tiu greka aŭ latina formo devenas el la sanskrita lingvo. » La sanskrita lingvo ne estas la praavo, ĝi estas nur la plej antikva atestanto, la plej maljuna frato, ĝenerale la plej fidinda por la konsonantoj sed ne por la vokaloj.