Pri organizaj demandoj
La statuto en la manoj de la kamaradoj, atente tralegita kaj studita de ili, ĉiu sentas la grandan spiriton, la profundan korbaton en la interno de nia movado kaj jam li vidas la grandecon, fruktodonecon de l’ Asocio nia.
En Praha la delegitoj kunalportis la erojn, la ŝtonojn kolektitajn de la tutmonda samideanaro por nia komuna domo kaj konstruis la fundon de nia Asocio. Sekve ĝi ne estas produktaĵo de unuopa persono aŭ grupo, sed de komuna pritraktado. Bone ni konstatis en Praha, ke ĝenerala, funda diskutado vidigas vidpunktojn, kiuj ne povas esti rimarkataj nur de unu sola persono aŭ grupo. Certe oni ankaŭ ne asertas, ke la statuto jam atingis sian perfektecon aŭ plenecon. Al la praktikaj spertoj el la laborado por la movado estas rezervataj ĉiam aldonoj aŭ ŝanĝoj. Ni ja volas vivantan organizaĵon kaj ne rigidiĝantan!
Ni nun havas la tutmondan organizaĵon kun ĝia ĉefa celo „praktike uzadi Esp.on por la liberiga movado de la proletario“. Sed apud S.A.T. ankaŭ ekzistas laŭlande organizitaj asocioj kiel ekzemple la Germana Lab. Esp. Asocio, kiu celas la disvastigadon kaj instruadon de Esp.o inter la Germanparolanta laboristaro kaj la praktikan uzadon de Esp.o por la laboristaro. Konsiderante, ke la dua celo de la landaj L. E. A. estas nia ĉefa celo kaj ke la unua celo estas ankaŭ nepre necesa, mi petas la kamaradaron, ke ĉiu pristudu kaj pripensu la fakton de la ekzisto de du samcelaj Esp. organizaĵoj en unu lando. Ĉu tiu ĉi ekzisto ne senkreditigas nin, ĉe ĉiuj prudente pensantaj homoj? Ĉu ne estas tio malŝparemo de la fortoj? Ĉu ni estas tiom riĉaj por posedi tian lukson? Miaj samgrupanoj kaj mi opinias, ke ne!
Nun estas fakto, ke ni tuj je la komenco de la enpenetriĝo de Esp.o inter la laboristaro ne povis fondi tutmondan organizaĵon. Unue kolektiĝis la samideanoj loĝantaj en sama urbo por fondi grupon, poste ili serĉis kontakton en la plej proksimaj urboj, precipe en la samlingvujo por priparoli propagandajn kaj porinstruajn aferojn, ĉar nur tre malmultaj lerte estris la lingvon. Tiaj interrilatoj kondukis al la fondo de la landaj L. E. Asocioj. Sekve mi konstatas, ke nenia naciisma aŭ simila ideo estis la instiganta aŭ partoprenanta forto ĉe la fondo de la landaj L. E. Asocioj!
De jaro al jaro nia movado, dank’ al la fervora laborado de niaj pioniroj, kreskis kaj la internaciaj rilatoj multe pli grandiĝis kaj firmigis en ni la konvinkon, ke nur tutmonda asocio povas esti plej fruktodona. Ĉiu longjara kunbatalanto memoras pri la bone redaktita „Internacia Socia Revuo“ de K.do Nutter kaj pri ĝia valoro por nia movado.
Bedaŭrinde la financaj cirkonstancoj kaj ankaŭ kelkaj malpli gravaj kaŭzoj malpermesis, malebligis renkontiĝon de diverslandaj kamaradoj dum universala E.kongreso. La granda mondkrimo pereigis preskaŭ ĉiujn semojn, sed ĝi ankaŭ pretigis la teron por ke la restintaj semoj de ni plantitaj fariĝu pli fruktodonaj kaj hodiaŭ mi ĝoje konstatas, ke kreskis nova, plie verda kaj freŝa herbo el la polvo kaj cindro. Konsciiĝis granda parto de la homaro, ke devas esti ŝanĝataj la nunaj ekonomiaj kaj politikaj sistemoj, se interfratiĝo de la popoloj estus ebligata. Tiu parto favoras nian ideon pri la neceso de interkomprenigilo kaj ni registras regule pli grandajn sukcesojn.
Nia historia tasko estas kunigi ĉiujn Esperantistojn, kiuj estas samcelaj en la uzado de nia lingvo por la mondrigardo de la socialismo, komunismo. La landaj L. E. Asocioj kaj S. A. T. parte atingis la kunigon, sed mem ili ankoraŭ ne estas unuiĝintaj aŭ pli bone ankoraŭ ni ne havas la unuiĝon, kiu plej bone povas plenumi niajn du celojn plej ĉefajn.
Por ke ni havu nur unu grandan asocion mi proponas al la kamaradoj, ke ili akceptu en la statuto sub celo ankaŭ jenan frazon: „Propagandadi, instruadi la lingvon Esp.o inter la gelaboristaro“; sub organizo: «Starigo de propagandaj komisionoj en la samlingvujoj.» Per ĉi tiuj du frazoj ni rajtigas kaj ebligas la enkadriĝon de la landaj Lab. Esp. organizaĵoj, ja eĉ ni postulas la enkadriĝon en S.A.T., ĉar tio nur povas esti plej efika por nia tuta movado. Ĉi tiun proponon mi ankaŭ faris dum la kongreso en la nomo de la grupoj el Munĥeno, Augsburg, Traŭnstein, sed pro kaŭzoj diversaj, kiuj ĉiam estiĝas dum unuaj kongresoj kaj kunvenoj, la propono laŭ mia opinio estis ne sufiĉe pripensita kaj tial malakceptita.
Sed nun en la praktiko ni vidas, ke venontjare okazos la ligotago de la Germ. Lab. Asocio kaj jam aŭdiĝas la voĉoj, ke estas sensencaĵo estis organizata en du asocioj, kiuj plej bone povas labori en unu kadro. Ni, kiuj ja ankaŭ estas anoj de la G.L.E.A. jam proponis por la ligotago, ke ni aliorganizu la G.L.E.A. en propaganda komisiono por la germanlingvujo, ke ni kreu propagandajn distriktojn kaj, kio estas la plej ĉefa, enkadriĝu en S.A.T., ke ĉiu ano fariĝu ano de S.A.T. kaj la G.L.E.A. ne plu ekzistu kiel organizaĵo.
Pri la teknika solvo mi ne bezonas paroli ĉi tie. Tio estos la tasko de la ligotago. Sed, ke estas necese la enkadriĝo aŭ pli bone la eniĝo en S.A.T. de la landaj Asocioj la samgrupanoj kaj mi estas konvinkitaj. Sed ankaŭ pri tio ni estas unuopiniaj, ke ni ne akcelas la movadon detruante la landajn Asociojn aŭ lasante kuŝi flanke la propagandan movadon. Mi ne plu volas okupi spacon en la gazeto per tro longaj argumentoj favoraj al la propono farita, ĉar mi pensas ke la kamaradoj jam mem pli bone ekkonis la necesecon de unu sola „Asocio“ por la „Ruĝverduloj“!
Vi kamaradoj en ĉiuj landoj proksimaj kaj malproksimaj alportu brikojn kaj erojn por nia komuna domo!