Printempo en la aero

El Vikifontaro
Indekso : Printempo en la aero (1913)
de Petro Neeblulo
El: La Verda Espero, n-ro 2, februaro 1913. Eldonita de Aarhus Esperanto-Forening

Mi sidis en la kel' trinkante
kun geamikoj glas-klinkante,
tiam mi vidis sun' brilante
kaj tuj komencis versfarante.
Ho! Vi printempo, amikino!
Fidela, dolĉa amatino!
Verdiĝas baldaŭ la arbaro;
erantojn en grandega aro
mi vidas tuj en la animo,
por ili havas mi estimo.
Adiaŭ vi, mallumo kelo,
vi plu ne estas mia celo.
Pro ĝojo mia kor' leviĝos -
ke ĝi rompiĝos!