Profesoro dro Odo Bujwid en Kopenhago

El Vikifontaro
Profesoro dro Odo Bujwid en Kopenhago ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
PROFESORO DRO ODO BUJWID EN KOPENHAGO.

Feste brilis la suno la okan de aprilo, kiam la ŝipo kun profesoro Bujwid albordiĝis en la haveno de Kopenhago, kaj same brilis la rideto de nia eminenta samideano, kiam lin salutis la kopenhagaj Esperantistoj sur la kajo.

La vizito de profesoro Bujwid en Kopenhago daŭris nur 4 tagojn — de merkredo tagmeze ĝis dimanĉo matene — sed dank’ al lia nelacigebla energio la tempo sufiĉis por 1 publika parolado (kun lumbildoj), 1 scienca prelego, 1 propaganda parolado, akcepto en la legacio de Polujo kaj intervjuo kun la gazetistoj, te-kunveno ĉe la chargé d’affaires kun diplomata rondo, tagmanĝo ĉe la direktoro de Ŝtata Seruma Instituto, vizito en la Seruma Instituto kaj en la Veterinara Altlernejo.

Per sia vizito en Kopenhago profesoro Bujwid multe nin helpis en nia propaganda laboro, kaj per tiu ĉi gazeto mi en la nomo de la kopenhagaj samideanoj sendas al li nian plej koran dankon kaj saluton.

P. Jörgensen.