Proletaria Kantaro/Al la Sennaciularo

El Vikifontaro
19. Al la Sennaciularo[1]
Muziko de Fritz Bunge
(originalo)

Salutas fratojn la Satano
Trans mar’, trans ĉiu landa rand’,
:|: Jen nia kamarada mano,
Jen ruĝa nia flagruband’! :|:

Saluton al vi kuniĝemaj
En nova lingva komunec’,
:|: Al ĉiuj vere ribelemaj
Por sen- kaj eksternaciec’! :|:

Malnovajn, vantajn la kutimojn
Ni lasu al filistra kor’
:|: Por ni la mond’ ne havas :
Por ni popolo de l’ labor’. :|:

Rompiĝas pala tradicio,
Respektegata de l’ lacul’,
:|: En la rigard’ al Sennacio
Rompiĝas de l’ pasint’ regul’. :|:

Ekscite naciismo ondas,
La morton antaŭsentas ĝi,
:|: Sur putriĝanta ni jam fondas
Socion de la Sennaci’. :|:

Ankoraŭ regas anarkio,
Ankoraŭ regas nin tiran’,
:|: Sed en rigard’ al Sennacio
Sin armas por batal’ Satan’. :|:


Kaj trompas la pastrar’ malnobla
Por malverema eklezi’, —
:|: Stariĝu ni, popol’ multobla,
Por liberpenso kaj raci’! :|:

Heroa estu la batalo,
Jam multobliĝu nia fort’!
:|: Por alta nia idealo
Ofer’ ne granda estas mort’. :|:

Agemon vekas celkonscio,
Progresas mond’ per nia far’,
:|: La venkon de la Sennacio
Ja garantias Satanar’. :|:

N. Barthelmess.

Piednotoj[redakti]

  1. Kantante oni ripetu la du lastajn liniojn de ĉiu verso.


Ĉi tiu verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikigita antaŭ la 1-a de januaro 1929.


La aŭtoro mortis en 1987, do ĉi tiu verko estas ankaŭ publikhavaĵa en landoj, kie la tempo de aŭtorrajta protektado estas la vivo de la aŭtoro plus 30 jaroj aŭ malpli. Ĉi tiu verko povas esti publikhavaĵa ankaŭ en landoj kun pli longa tempo de protektado, kiuj respektas la regulon de pli mallonga periodo por alilandaj verkoj.