Proletaria Kantaro/En la drinkejo

El Vikifontaro
52. En la drinkejo
Bulgara
Poezio Hr. BotevMuziko D. Hristov

Ho, sufoke! Vinon donu!
Ke forgesu mi ebria
Kion stultaj, vi ne scias
Ĉu ĝi estas fal’ aŭ gloro!

Ke forgesu landon karan
Kaj malriĉan la tegmenton,
Inspiritan volon klaran —
Por batali testamenton!

En ebrion mi fordroni,
Ekforgesi mizerecon —
Kiel noble rabas oni
Ekmorditan la panpecon!


Rabas riĉegul’ perfida,
Rabas nud-popolon ĉie,
Komercisto oravida,
Kaj la pastro-liturgie!

Rabu, rabu ĝin, tiranoj!
Rabu, kiu vin forpelos?
Dormas ĝi, ne ekribelos:
Glasojn tenas niaj manoj!

Drinkas, kantas ni, braviĝas
Kaj minacas la tiranon…
Kiam ni jam ebriiĝas —
Krias: “Ĉiuj sur Balkanon!“

Sobraj kiam nin revidas,
Ni forgesas ĵuran vorton,
Kaj ekmutas kaj jeridas
De l’ bravuloj sanktan morton!

Kaj tiranoj senvirgigas,
Maŝon ĵetas sur la kolon,
Batas, buĉas kaj pendigas
Kaj rabadas la popolon!

Ho, enverŝu! Mi drinkados —
Al animo faciliĝu,
Sentojn sobrajn mortigados —
Mano vira ekmoliĝu!

Drinkos spite tiranaron,
Spite vin, ho patriotoj!
Ni jam perdis ĉion karan,
Kaj vi estas… idiotoj!


Trad. Iv. Dobrev.