Saltu al enhavo

Proletaria Kantaro/En malliberejo

El Vikifontaro
37. En malliberejo[1]
Kanto de Estonaj politarestitoj
Melodio Estona[2]

Ni sidas post kradoj, en malliberej’
Vidante nur ondojn en mar’;
Sed kuraĝigante nin al Batarej’[3]
Kantadas liberon ondar’.


En ĉeloj mallumaj kun mortapati’
Ni sidas pro nia ide’; —
Perforte premataj de l’ blank-reakci’
Suferas teruron de ve’.

Sed pense ĉeestas ni landon de l’ sun’,
En hejmo de l’ plena liber’; —
En mondo feliĉa, regata de l’ bon’ —
For tute de tie ĉi — infer’.

Nin gardas konstante nun deĵorantar’,
Zorganta pri nia malag’,
Ke daŭru kaj regu pli longe burĝar’
Kaj iĝu neniam, la tag’.

Sed ondoj liberaj ribelas en mar’
Plaŭdante potence al bord’;
De ili ensonas tra l’ fera kradar’
Al ni libereca akord’.

Ni sidas post kradoj, en malliberej’
Vidante nur ondojn en mar’;
Sed kuraĝigante nin al Batarej’
Kantadas liberon ondar’.



Piednotoj

[redakti]
  1. Verkis Raimond Neitrik, Oktobro 1921
  2. Nericevebla.
  3. “Batarej“ estas nomata Estona centra malliberejo kuŝanta sur bordo de maro en Revalo (Piednoto de Vikifontaro Talino ).