Proletaria Kantaro/En malliberejo (Neitrik)

El Vikifontaro
55. En malliberejo
Estona
Muziko de Fritz Bunge[1]

Mi havis sufiĉe da gekamaradoj
Dum daŭro de mia estinta bonfart’,
Sed ĉiuj restigis min, kiel folioj
La arbon forlasas aŭtune sur kort’.

Ajn estu! La arbo denove posedos
Foliojn en freŝe venonta printemp’.
Mi same ankoraŭ estonte ekvivos,
Sed por la folioj restados nur tomb’.


Originale de Raimond Neitrik
en Revala centra malliberejo (1922).

Piednotoj[redakti]

  1. Teksto kaj muziko originalaj, unuafoje presitaj.