Proletaria Kantaro/Funebra marŝo

El Vikifontaro
B) MALLIBEREJO, FUNEBRO, LIRIKO
33. Funebra marŝo
(de la rusa revolucio)
Rusa

Viktime vi falis en kruda batal’,
Pro am’ al popol’ en sindono.
Vi ĉion fordonis pro ĝia liber’,
Pro vivo, honoro kaj bono.
Vi ofte suferis en malliberej’!…
Verdikton maljustan sen ĝenoj
Juĝistoj — vampiroj dediĉis al vi:
“Vi iros, sonante per ĉenoj“.

Vi iras lacega, sonoras katen’;
Kun manoj, piedoj ĉenita
Trankvile — malĝoje rigardas jen vi
Antaŭen tra vojo ŝtonita.
Varmiĝis la ĉenoj pro suna varmeg’,
En karnon eniĝis la fero,
Kaj gutas el vundoj, kaŭzitaj de ĝi,
La sango varmega al tero…

Sed portas katenojn vi kun silentad’,
Pro kara afer’ vi suferas,
Pro ke vi ne povas kun indiferent’
Rigardi, ke frato mizeras.
En via anim’ vivas sankta la kred’,
Ke vero la ŝtalon superas,
Ke venos la hor’ de respekto al sang’,
Vi kiun pro frato oferas.

Pereon sentante, en ora palac’
Festene diboĉas tirano,
Sed signojn minacajn delonge sur mur’
Desegnas fatala jam mano,
Pereos la jugo, leviĝos popol’
Grandega, potenca, libera!
Adiaŭ do, fratoj, vi iris kun nobl’
Tra l’ vojo honesta, fiera.


El la rusa trad. E. Miĥalski